XXVIII-a ARKONES - 21-23 IX 2012
ARKONES – kio ĝi estas.
ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznań, Pollando. Ĝi estas certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. La programo certe boninfluos vin.
Por junularo :-)
Arkones aparte bonvenigas junularon. Pro tio oni antaŭvidis favorajn rabatitajn prezojn por junuloj<25j. kaj por membroj de Pola Esperanto-Junularo (ili partoprenas senpage!).
Aparte avantaĝo estas malmultekostaj flugoj al/el Poznań. Kun fluglinioj WizzAir kaj RyanAir oni povas akiri biletojn jam (ofte) ekde kelkaj Eŭroj.
Membroj de Pola Esperanto-Junularo aliĝas senpage sed nur en kazo de pli frua aliĝo, ĝis la 15-a de septembro .
Arĥivo de la pasintaj Konfrontoj
Kiamaniere aliĝi al ARKONES ’12 ?
Oni povas aliĝi rapide kaj facile per la reta aliĝilo. Nepre informiĝu pri partoprenkondiĉoj kaj pri kotizoj.
Atentu! Personoj, kiuj ne aliĝos per la reta aliĝilo devos aliĝi surloke kun krompago de 5 EUR. Membroj de PEJ, kiuj aliĝos ĝis la 15-a de septembro rajtas loĝi en amasloĝejo senpage!
Kiamaniere kontriubui al la programo?
En la reta aliĝilo bv. sciigi, ke vi volas kontribui. Vi ankaŭ indiku, ke vi aliĝas kun rabato por kontribuantoj. Ni certe kontaktos vin!
Arkones bezonas vin!
Karaj partoprenantoj! Arkones baziĝas sur volontula laboro. Dum la aranĝo estas multaj aferoj por prizorgi, ne forgesi, fari, porti, purigi etc. Se vi ŝatus volontuli por ni kaj per via laboro subteni la Konfrontojn kaj E-kulturon bv. legi detalojn .
Krome, ni daŭre serĉas sponsorojn. La plej malavarajn el ili ni volonte mencios ĉe nia retejo kaj ankaŭ dum la aranĝo.
Arkones en Varsovia Vento Elsendoj.








