XXXII-a ARKONES - 23 - 25 IX 2016

ARKONES – kio ĝi estas.

ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznań, Pollando. Granda manifestacio de Esperanto-kulturo.

Kio nova?

En la jaro 2016 ni ne plu rezervos la tutan junulargastejon Cinnamon. Ni instigas la aliĝintojn mendi loĝadon memstare laŭ la proponoj en nia retejo.

Favorpreze por junularo :-)

Oni antaŭvidis favorajn rabatitajn kotizojn por junuloj<25j. kaj por membroj de Pola Esperanto-Junularo (ili partoprenas senpage!).
Aparta avantaĝo estas malmultekostaj flugoj al/el Poznań. Ĉe la flugkompanioj WizzAir kaj RyanAir oni povas akiri biletojn jam (ofte) ekde kelkaj eŭroj.
Membroj de Pola Esperanto-Junularo aliĝas senpage sed nur en kazo de pli frua aliĝo, ĝis la 15-a de septembro .

Aliĝi al ARKONES ’16 ?

Oni povas aliĝi rapide kaj facile per la reta aliĝilo. Nepre informiĝu pri partoprenkondiĉoj kaj pri la kotizoj.

ARKONES bonvenigas viajn kontribuojn kaj ideojn. En la reta aliĝilo bv. sciigi, ke vi volas kontribui. Vi ankaŭ indiku, ke vi aliĝas kun rabato por kontribuantoj. Ni certe kontaktos vin!

Arĥivo de la pasintaj Konfrontoj



Sub aŭspicioj de:

TEJO

Subtenu nin!


Donacoj al Arkones

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio

 

Lernu kun Fiszkoteka