XVIII-a ARKONES 2002

XVIII-aj “ARKONES” okazis en Poznań en la lernejo “ŁEJERY” inter 27 – 29.09.2002.

JEN LA PROGRAMEROJ:
Teatraj Spektakloj:

•“Aniaro” – spektaklo okaze de XX-jariĝa jubileo de Esperanto-Teatro ESPERO – en la plenumo de Jerzy Fornal kun antaŭparolo de Zofia Banet-Fornalowa
•“La oficeja ĝangalo” teatrĵo de Stefan Mac Gill en la plenumo de JUNULARA TEATRO el Gorzów Wlkp.
•“La psikologo sukcesas” teatraĵo de Stefan Mac Gill en la plenumo de JUNULARA TEATRO el Gorzów Wlkp.
Koncertoj kaj recitaloj:

•Prezentiĝo de latvaj popoldancensembloj OGRE kaj DZIPARI sub la gvido de Mara Timermane
•“Nordaj sonĝoj 10 jarojn en Workuta” en plenumo de Mikaelo Bronŝtejn
•“Kantoj laŭ historio de SEJM” en plenumo de Mikaelo Bronŝtejn
•“Kanzono ne konas limojn” en plenumo de Zuzanna Kornicka
•“Muzika recitalo” – Leszek Dobrowolski
•“Kantvespero” – Oĉjo Dadajev
Jen la prelegantoj kaj la temoj de prezentitaj prelegoj:

•Zofia Banet-Fornal – “In memoriam de niaj samideanoj pereigitaj dum holokaŭsto”
•Tomasz Chmielik – “Edmont Privat – vivo kaj verko”
•Witold Czerwiński – “Esperanto-vortaroj en la interreto”
•Zbigniew Galor – “Kio estas eŭropa identeco – problemoj de la kultura integriĝo de eŭropaj nacioj”
•Aleksander Korĵenkov – “Vladimir Varankin (1902-1938) kaj lia ĉefverko ‘Metropoliteno’ “
•Aleksander Korĵenkov – “Dostojevskij en Esperanto – (por tradukantoj kaj literaturemuloj)”
•Ilona Koutny – “La rolo de Esperanto en interkultura komunikado”
•Geraldo Mattos – “La arto traduki Esperanten”
•Bradio V. Moro III – “Religia kulturo en la socio de la 21-a jarcento”
•Hamzeh Shafiee – “Esperanto-movado en Irano”
•Wojciech Usakiewicz – “Skrablo – ludo, hobio aŭ arto?”
•John Wells – “Alfabetoj de Eŭropo”
•Lu Wunsch-Rolshoven – “Kial Esperantujo kreskas ?”
Akademio de Esperanto

prezentas sin Renkontiĝo kun Prezidanto de la Akademio prof. Geraldo Mattos kaj akademianoj: prof. John Wells kaj dr Ilona Koutny
Diskutrondo

kiun gvidis Tadeusz Chrobak traktis la temon:
“Fora venko – kiu kulpas? “
Autoraj montriĝoj:

•“Ulica Zamenhofa” (La strato de Zamenhof) aŭtora renkontiĝo kun redaktoro Roman Dobrzyński.
•“Chopin revenas al Majorko” – la filmon prezentis mem la reĝisoro Roman Dobrzyński.
“Interlingvistikaj studoj – kiel plu?”

Renkontiĝo kun fin- kaj ekstudintoj.
Publikaj prezentiĝoj de:

•la revuo “La Ondo de Esperanto” kaj la eldonejo “Sezonoj” – Aleksander Korĵenkov
•la revuo “La Litova Stelo” – Aida Cizikate
•la revuo “Pola Esperantisto” – Kazimierz Leja
Oratora konkurso:

La ĵurio (Lidia Ligęza, Geraldo Mattos) verdiktis, ke la oratoran konkurson pri la temo “Nigra Tago” venkis Mark Heller.
Kunsidon de Pola AIS-Asocio

gvidis Zbigniew Galor kaj Zbigniew Kornicki.

Okazis ankaŭ amuz- kaj diboĉvesperoj: diskotekoj kaj tradicia mielvespero sub la gvido de Elżbieta Malik. Dum la lasta oni rememorigis pri la XXX-jariĝo de Pola Studenta Esperanto-Komitato.

Pli ol dekkelkaj arkonesanoj respondis la enketon pri la cent eminentaj esperantistoj. La rezultoj publikigotas.
La aranĝon subtenis:

•La Eldonejo „KLEKS” – Bielsko-Biała
•La Entrepreno „OWIPLANT” – Owińska
•La Entrepreno „TAGO” – Poznań
•La ŝoforlernejo “KOLEJARZ” – Poznań
La aranĝon „ARKONES 2002” mone apogis:

•Modest Błasiak
•Witold Czerwiński
•Hanna Górska
•Jolanta Horla
•Iwona Kocięba
•Teresa Kosieradzka
•Zofia Kowalczyk
•Mariusz Majewski
•Gary Mickle
•Maria Mickle
•Benoit Philippe
•Irena Pawlak
•Grażyna Porada
•Teresa Skrzypczak
•Joanna Smycz
•Grzegorz Turbański
La organizantoj elkore dankas al ĉiuj kiuj helpis okazigi la aranĝon.

•Afiŝojn kaj aliajn eldonaĵojn projektis Margarita Malkowskaja.
•Pri la presaĵoj zorgis Paweł Janowczyk
•Videofilmis: Oksana Gołowina, Wiesia Kornicka, Sebastian Stępniak
•Interretan paĝaron prilaboris Zbigniew Kornicki kaj helpis administri Leszek Dobrowolski

Tradcie libroservon dum la aranĝo liveris kaj prizorgis Paweł Janowczyk.

La aranĝo okazis en la Baza Lernejo nro 83 “ŁEJERY” Poznań kaj partoprenis ĝin 196 personoj el Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Britio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Irano, Italio, Litovio, Latvio, Makedonio, Pollando, Rusio, Svedio, Ukrajno kaj Usono.

Adresaro de partoprenintoj de XVIII ARKONES riceveblos de Paweł Janowczyk:
janowczykpawel@poczta.onet.pl

Komentarze

Dodaj komentarz / Aldonu komenton










Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio