XXVII-a ARKONES 2011

Elŝuteblaj dosieroj

Broŝuro kun programo kaj resumoj en 2011 en .pdf
Programo de la aranĝo en la pola

ARKONES – tradicie moderna

La intervjuo el la novembra kajero de La Ondo de Esperanto, 2011, №11

La 23an–25an de septembro en la fervojista domo de la Pollanda urbo Poznano okazis ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. La programon plenigis trideko da prelegoj kaj prezentaĵoj – libroprezentoj, prelegoj pri historio, lingvo kaj amasinformado, kunvenoj primovadaj kaj aliaj.

Konforme al la nomo de la aranĝo valoras koncentriĝi pri la artaj programeroj, kiuj ne elrevigis.

La muzikan parton, precipe vesperan, ĉefe efektivigis artistoj partoprenantaj en ARKONES de jaroj.

Dum la malfermo koncertis elektronike Solotronik kiu neordinare interpretis La Esperon. Viglajn polajn kanzonojn gitarludis kaj kantis Zuzanna Kornicka, kaj kantojn diverslandajn – Anjo Amika.

Radosław Nowakowski el la muzikbando Osjan hipnotigis la aŭskultantaron pere de Monodrumo, elsorĉante el diversgrandecaj tamburoj sian miraklan, buntan historion. Libro-instalaĵo de la laste menciita aŭtoro dekoris la ĉefan salonon kaj konsistis el interesaj bild-tekstaj, eksterordinare binditaj kaj presitaj libroj. Dum la noktoj dancejen invitadis Aleksej Korĵenkov.

Tri teatraj programeroj trovis siajn lokojn dum ĉi tiu semajnfino. Nemalhavebla estis la spektaklo AL, SUB, APUDE de la svedo Jarlo Martelmonto, kiu kun helpo de du bravuloj prezentiĝis per vortoj kaj koloraj dekoraĵoj. Kelkajn amuzajn unuaktajn spektakletojn baze de rakontoj de Ĉeĥov kaj Gogol preparis la teatro Improvizo el Jalto (Ukrainio). Kaj junulara teatra grupo el Bjalistoko ludis spektaklan version de la libro Kato-Koloro, porinfana fabelo eldonita en kvar lingvoj antaŭ unu jaro.

Danke al juna hungaro Szabolcs Szilva ĉiuj vizitantoj de la aranĝo povis baze lerni la lingvon internacian dum lia tritaga kurso. Zsófia Kóródy, Ilona Koutny kaj Katalin Kováts en solena etoso enmanigadis diplomojn kaj gratulis al ĉiuj, kiuj finis aŭ komencis ĉi-jare la interlingvistikajn studojn kaj la instruistan trejnadon ĉe la Universitato Adam Mickiewicz.

Tradicie okazis miel-vespero kun medo-regalo kaj ĉe apuda lago estis komuna fotado. Spekteblis la filmoj The Universal Language de Sam Green, Polaj spuroj de Rogener Pavinski kaj Japana printempo de Roman Dobrzyński.

Listigo de la programeroj ne sufiĉas por priskribi la aranĝon. Tiuj, kiuj ĝin ne partoprenis kredu, ke ĝia tradicio (ARKONES okazis jam 27-foje!), kultura etoso kaj originala, modernarta programo kaŭzas, ke pluraj homoj trovas tiun ĉi eventon la plej altkvalita en la Pollanda Esperanto-movado. Kaj ĉio danke al la Poznanaj organizantoj, precipe Paweł Janowczyk kaj Tobiasz Każmierski – ilia superhoma laboro por fari ARKONESon laŭeble bona meritas ĉies laŭtan aplaŭdon kaj partoprenon venontjare!

Przemysław Wierzbowski

 

Programo

Spektakloj kaj koncertoj

  • Tamburatorio – Monodrumo de Radosław Nowakowski, tamburisto de la grupo Osjan.
  • Kato Koloro – teatra elpaŝo de bjalistoka junularo.
  • Jarlo Martelmonto – AL, SUB, APUDE.
  • Teatro Improvizo el Jalto prezentas kvar 4 unuaktajn spektaklojn:

    1. “Dramo” (Ĉeĥov),
    2. “Masko” (Ĉeĥov),
    3. “Edziniĝo” (Gogol),
    4. “Longa lango” (Ĉeĥov).
  • Zuzanna Kornicka
  • SoloTronik – klasike elektronika muziko kun esperantaj elementoj kaj laseraj-efektoj.

Prelegoj

  • Peter BalážE@I – novaj planoj kaj projektoj.
  • Peter Baláž – Esperanto-literaturo – ĝia pasinteco, nuna stato kaj estonto.
  • Tomasz Chmielik – “Mia Stelo” – pri la libro de Felicja Raszkin-Nowak kaj fino de la juda mondo en Bjalistoko.
  • Tomasz Chmielik – “Pola Esperantisto” havas 105 jarojn. Pri la historio de unu el plej malnovaj esperantaj gazetoj.
  • Tomasz Chmielik – Kantoj de Mordehaj Gebirtig en esperanto – prezento de la nova disko de Irena Urbańska.
  • Tomasz Chmielik kaj Robert Kamiński – Stato kaj perspektivoj de la instruado de Esperanto en Pollando.
  • Roman Dobrzyński – Prelego pri Oomoto.
  • Ian Fantom – Cxu multkulturismo eblas?
  • Zsófia Kóródy – Projekto PUNTO en Esperanto-Urbo.
  • Katalin Kováts – Ni jam estas 500-ope! Raporto pri la suckeso de la KER-sistemo.
  • Katalin KovátsRITE kaj novaĵoj de edukado.net.
  • Lidia Ligęza – La popola magio de amo.
  • Aleksandr Melnikov – Ĉu vi estas normalulo aŭ… esperantisto? Testeto kun komentoj.
  • Yves Nevelsteen – Komputeko – prikomputilaj vortoj en esperanto.
  • Radosław Nowakowski – Prezento de propraj libroj-instalaĵoj.
  • Radosław Nowakowski – Prezento de la nova projekto Liberolando
  • Johano Pachter – 125 jaroj de kontaktoj inter germanaj kaj polaj esperantistoj.
  • Edmond Plutniak – Vojaĝo al la UK en Jokohamo per la Transsiberia Trajno.
  • Barbara Pietrzak – Podkastoj, Pola retRadio, parola kulturo de Esperanto.
  • Veronika Poór, Rogier Huurman – Mojoseco kaj muziko: Muzaiko ! – tuttempa retradio en Esperanto.
  • Jerzy Rządzki – Lingvo de l’ kor’. Dankemo – vojo al feliĉo.
  • John Wells – Lingvoj en mia vivo.
  • Przemysław Wierzbowski – Evoluo de la bjalistoka e-movado aktuale kaj perspektivoj por estonteco.
  • Russ Williams – La ludo Dixit kaj aliaj sociaj/festaj ludoj.
  • Russ Williams – Abstraktaj strategiaj ludoj.
  • Lu Wunsch-Rolshoven – Varbado bezonas ripetadon.
  • Ryszard Rokicki – Akcento en kunmetitaj vortoj.
  • Jefim Zajdman – Raul Wallenberg, forgesitaj E-pioniroj kaj sekretaj servoj.
  • Felix Zesch – Politikaj perspektivoj por Esperanto en la Eŭropa Unio.

Aliaj programeroj

  • Tradicia Arkonesa MIELVESPERO,
  • Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj, gazetoj kaj radioj.
  • Prezento de Esperanto-aranĝoj.
  • Sinprezento de novaj studenoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM.
  • Roman Dobrzyński* – Prezento de la filmo premiita en la Belarta Konkurso de UEA Kopenhago 2011 JAPANA PRINTEMPO, sekvos prelego pri Oomoto.
  • Libroservo
  • Dancejo – gvidas Aleksej Korĵenkov.
  • Renkontiĝo de Pola ILEI-grupo.
  • Komuna foto de ĉiuj partoprenantoj.

Programo (en la pola)

Spektakle i koncerty

  • Tamburatorio – Monodrumo de Radosław Nowakowski, tamburisto de la grupo Osjan.
  • Kot Kolor – przedstawienie teatralne w wykonaniu młodzieży licealnej z Białegostoku.
  • Jarlo Martelmonto – AL, SUB, APUDE.
  • Teatr Improvizo z Jałty przedstawia 4 jednoaktowe spektakle:

    1. “Dramat” (Czechow),
    2. “Maska” (Czechow),
    3. “Ożenek” (Gogol),
    4. “Długi język” (Czechow)
  • Zuzanna Kornicka
  • SoloTronik – klasike elektronika muziko kun esperantaj elementoj kaj laseraj-efektoj.

Prelekcje

  • Peter BalážE@I – nowe plany i projekty.
  • Peter Baláž – Literatura esperancka – w przeszłości, obecnie, przyszłość.
  • Tomasz Chmielik – “Mia Stelo” – o książce Felicji Raszkin-Nowak i końcu żydowskiego świata w Białymstoku.
  • Tomasz Chmielik – “Pola Esperantisto” już od 105 lat. O historii jednej z najstarszych gazet esperanckich.
  • Tomasz Chmielik – Pieśni Mordehaja Gebirtiga w esperanto – prezentacja nowej płyty Ireny Urbańskiej.
  • Tomasz Chmielik kaj Robert Kamiński – Stan i perspektywy nauczania esperanto w Polsce.
  • Roman Dobrzyński – Prelekcja o Oomoto.
  • Ian Fantom – Czy wielokulturowość przetrwa?
  • Zsófia Kóródy – Projekt PUNTO w esperanckim mieście Herzberg.
  • Katalin Kováts – Jest nas już 500! Raport o egzaminach w systemie KER.
  • Lidia Ligęza – Ludowa magia miłości.
  • Aleksandr Melnikov – Jesteś normalny czy… jesteś esperantystą?
  • Yves Nevelsteen – Komputeko – terminologia komputerowa w esperanto.
  • Radosław Nowakowski – Prezentacja książek-instalacji.
  • Radosław Nowakowski – Prezentacja nowego projektu Liberolandia
  • Johano Pachter – 125 lat kontaktów pomiędzy niemieckimi i polskimi esperantystami.
  • Edmond Plutniak – Podróż na Światowy Kongres Esperancki w Jokohamie Koleją Transsyberyjską.
  • Barbara Pietrzak – Podkasty, Pola retRadio, mówiona kultura w esperanto.
  • Veronika Poór, Rogier Huurman – Zajefajność i muzyka: Muzaiko!
  • Jerzy Rządzki – Język serca. Wdzięczność – droga do szczęścia.
  • John Wells – Języki w moim życiu.
  • Przemysław Wierzbowski – Rozwój białostockiego ruchu esperanckiego obecnie i perspektywy na przyszłość.
  • Russ Williams – Gra Dixit oraz inne towarzyskie/imprezowe gry.
  • Russ Williams – Abstrakcyjne gry strategiczne.
  • Lu Wunsch-rolshoven – Propagowanie esperanto musi trwać.
  • Ryszard Rokicki – Akcent w słowach złożonych.
  • Jefim Zajdman – Raul Wallenberg, zapomniani pionierzy esperanto i tajne służby.
  • Felix Zesch – Polityczne perspektywy dla esperanto w Unii Europejskiej.

Wszystkie prelekcje prezentowane są w języku esperanto

Inne punkty programu

  • Tradycyjny Wieczór Miodowy
  • Projekcja filmu“Ślady Polskie”:http://youtu.be/rykTqzTW0kc Rogenera Pavinskiego
  • Roman Dobrzyński* – Pokaz filmu nagrodzonego na konkursie w ramach Światowego Kongresu Esperanto w Kopenhadze 2011 r. JAPANA PRINTEMPO (pl. Japońska wiosna), później prelekcja o Oomoto.
  • Prezentacja esperanckich wydawnictw, gazet i stacji radiowych
  • Kiermasz książek
  • Zielona Biba – prowadzi Aleksej Korĵenkov.
  • Spotkanie Polskiej Sekcji ILEI.
  • Wspólne zdjęcie

Komentu!

Dodaj komentarz / Aldonu komenton










Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio