XXIX ARKONES 2013

ARKONES: Oni ne povas kabei…

Verkis Anna Maria Koniecpolska-Lachowska

Saluton… Finfine Vi venas… mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ne vidis vin ĉi tie. Saluton, tre agrable ekkoni vin! – ĉiuj ĵus venintaj homoj aŭdis tiajn bonvenojn la 20an de septembro en la longa koridoro de la Fervojista Kulturdomo en Poznano. Tie malgravis, ĉu oni estas nova esperantisto, kiu apenaŭ komencis verdan aventuron, ne konante la etoson de Esperantaj renkontiĝoj, ĉu malnova amiko, kiu konas ĉiujn kaj estas de ĉiuj atendita, ĉu eĉ stelulo, kiu ludos, kantos, gvidos ludojn aŭ prelegos dum tiu unika semajnfino. Ne ekzistas simila renkontiĝo: ARKONES havas unikan etoson, unikajn celojn kaj, laŭ mi, ĝi plej taŭgas por la unua renkontiĝo. Kial?

Ducento da personoj en la aĝo de 5- ĝis eble 90 jaroj ebligas trovi grupon al kiu oni apartenas kaj samtempe permesas senti unuecon – la ege maloftan impreson, ke ne plu gravas, kiu vi estas, vi apartenas al la loko al kiu vi volas partopreni, ĉar ĝi estas taŭga, bela kaj interesa. Kiu ne volas aparteni al la grupo de talentuloj?

ARKONES montras la plej montrendan flankon de Esperantujo: nian kulturon. 21 prelegoj donis ĉi-foje la bildon de la komunumo, kiu konsistas el kaj prenas elementojn de multaj landoj kaj tradicioj. Prenas, kompreneble, la plejbonaĵojn! Portretoj de famaj esperantistoj pruvis, kiel interese Esperanto povas ŝanĝi la vivon; rakontoj pri la juda artistino Vera Gran, klezmera muziko, religio Oomoto, novdruidoj kaj eĉ bovina lakto montris la buntecon kaj diversecon de esperantistaj interesoj.

La organizantoj ankaŭ prizorgas esperantistojn, kiuj volus ekscii pli pri la Esperantaj movado kaj kulturo. Pro tio ne mankis prelegoj pri la nova teamo de UEA, volontula laborado de doktoroj-klaŭnoj, lingvoinstruado kaj multaj pliaj. La du libroservoj donis la eblecon legi, kion oni ne povas spekti aŭ alimaniere sperti en Fervojista Kulturdomo.

En Poznanon ĉiujare venas por la antaŭlasta septembra semajnfino artistoj, kaj pro tio tuttempe daŭras koncertoj aŭ spektakloj, kaj sur la muroj en koridoro (ĉiam plena da homoj, kiuj diboĉas, marĉandas kaj klaĉas en la longa koridoro) pendas artaj afiŝoj. Anjo Amika koncerte malfermis la renkontiĝon, koncertis la dueto ĴeLe, kaj Jarlo Martelmonto fermis la Konfrontojn per sia spektaklo Ma ma ma. Ili prezentiĝis ankaŭ pasintjare, sed ĉi-jare okazis ankaŭ koncerto de la fama “Persono” Martin Wiese kun kantoj novaj kaj klasikaj kaj koncerto de klezmera muziko.

La organiza teamo ne forgesis pri tiuj, kiuj volas pli aktivan amuziĝon. Oni povis ludi preskaŭ tuttempe diversajn ludojn. Nur Risko kaj pasis la temp’ estis en la programo, sed mi vidis kelkajn aliajn. Jakub Rebelski ĉiĉeronis tra Poznano tri grupojn, kaj la urbestraro faciligis tion, anoncinte semajnon sen biletoj.

Ĉio, pri kio mi skribis, montras, kiel taŭga ARKONES estas por novuloj, kiuj de tempo al tempo ne certas, ĉu ili volas daŭri la aventuron kun internacia lingvo. Mi certigas, ke post tiu rakonto oni ne povas kabei, oni vidas, kiel ege interesa, diverskolora kaj bela estas la kulturo de la verda stelo.

***
Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013). Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo): Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11. Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/arkones-2/

Elŝuteblaj dosieroj

Elŝutu la broŝuron preparitan por la 29-a Arkones
Listo de partoprenantoj


Statistiko

Programeroj

Koncertoj kaj spektakloj

  • Martin Wiese

  • KLEZMORIM SENNOMAJ

KLEZMORIM SENNOMAJ, kiu venas de Germanio ludas ĉefe klezmerajn melodiojn.
Ludilaro:
Akordeono ………….. Bodo Schliefke
Gitaro/ Kanto ………. Peter Baess
Klarneto …………….. Brigitte Dillinger
Kontrabaso …………..Reinhold Hoge
Violono ……………… Willibald Stöhr

  • Duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena) – koncerto

  • Anjo Amika kantprezento;
  • Zuzanna Kornicka – prezento dum Miela Vespero.

  • Gunnar Fischer (kantisto de La Kuracisto) prezento de kelkajn kantojn kun la ukulelo

TEATRO

  • Spektaklo-scenejverko mi mi mi de “Jarlo Martelmonto”;

  • Stefan MacGill – elpaŝo dum Miela Vespero.

Prelegoj

  • Ireneusz Bobrzak – prezento de Jerzy Fornal (plus sonregistroj);
  • Ivan Eidt Colling – Stel-Domo en Kuritibo, Brazilo, kiel materiigo de lingva kaj filozofia idealo;
  • Ivan Eidt Colling – Lejbnico: algebre lingvumi, kalkule rezoni;
  • Tomasz ChmielikZofia Banet-Fornal in memoriam;
  • Tomasz ChmielikVera Gran ĉu akuzita?;
  • Tomasz Chmielik – Historio de la klezmera muziko;
  • Sebastian Cyprych – ReVo + PReVo (ReVo en Android);
  • Roman Dobrzyński – Rakontoj el Oomoto (prelego + filmoprezento);
  • Pascal Dubourg Glatigny – “Esperanto en la venecia bienalo” – Kial esperanto farighis lingvo de ekspozicio-katalogo en la arkitektura bienalo 2012… La ghenerala temo « Komuna Fundamento » renkontigis idealojn el neatendite diversaj horizontoj.
  • István Ertl – Revuo de revujoj;
  • Halina Gorecka – “Astana – la plej juna ĉefurbo”;
  • Mirejo GrosjeanARKONES: arto – konfronto – esperanto;
  • Mirejo Grosjean – Interkulturaj aspektoj en instruado;
  • Andrzej Grzębowski – Internacia Esperanto-Turismo kaj la 99-a UK en Bona Aero;
  • Przemysław Grzybowski – Doktoroj klaŭnoj en Amazonio. Pri internacia kunlaboro de volontuloj, ne nur en Esperanto;
  • Aleksander Korĵenkov – Bakerstrato 211B;
  • Katalin KovátsVITR-INO en la vitrino;
  • Edward Kozyra – Parlamenta Grupo por Subteni Esperanton en Pola Senato;
  • Lidia Ligęza – La popola magio de amo;
  • Matheus de Lima Pereira – Impaktoj de la konsumo de bovinaj laktoj surbaze je interesega kaj ĵusfreŝa kritikteoria esploro fare de la Brazila filozofo Sônia Felipe;
  • Stefan MacGill – Nova strategio, nova teamo ĉe UEA;
  • Bradio Moro – Prezentaĵo pri Nov-druidismo;
  • Roland SchnellKarl Vanselow – Modesta Esperanto poeto kun skandala biografio

Aliaj programeroj

  • Tradicia Arkonesa MIELVESPERO,
  • Epizodoj – aŭtora renkontiĝo kun la poetino Lidia Ligęza;
  • Mirejo Grosjean”:http://mirejo3.blogspot.com – Aikido – japana luktoARTO – praktikaj ekzercoj;
  • Remigiusz Mielcarek in memoriam – renkontiĝon kun eldonisto de la vojaĝanto, Piotr Szmajda gvidos Elżbieta Malik;
  • Prezento de videe registrita prelego pri la indonezia lingvo de Remigiusz Mielcarek (Vojaĝisto, verkisto eksrektoro kaj profesoro de Altlernejo en Poznań) – programeron gvidos Zbigniew Kornicki ;
  • Anna Skudlarska – Komuna esperantlingva ludo “pasis la temp’” por plibonigi scion pri la esperanta kulturo kaj movado;
  • Katalin KovátsRISKO-ludo;
  • Andi Münchow – Fotoj de someraj renkontiĝoj 2013;
  • “The Giant Spider” kun subtekstoj KAJ dublado en Esperanto fare de internacia volontula teamo, de la reĝisoro de “Atako de la Lunaj Zombioj”. (Do temas pri intence kliŝa amuza hororo en stilo de filmoj el la 1950aj jaroj.) Eblos rimarki kelkajn voĉojn rekonatajn eble… :). Prezentos Russ Williams;
  • Andrzej Sochacki – Lumbildprezentado “aktiva vivmaniero”;
  • Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj (verŝajne jam aperos traduko de poemaroj de Wisława Szymborska), gazetoj kaj radioj;
  • Prezento de Esperanto-aranĝoj;
  • Libroservo Paweł Janowczyk;
  • Komuna foto de ĉiuj partoprenantoj;

Komentu!

Dodaj komentarz / Aldonu komenton










Sub aŭspicioj de:

TEJO

Subtenu nin!


Donacoj al Arkones

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio

 

Lernu kun Fiszkoteka