Arkonesejo

La Arkonesejo

La Konfrontoj ĉi jare okazos en Fervojista Kulturdomo en urbocentro de Poznań. Bonetosaj muroj de tiu impona konstruaĵo servis al geesperantistoj jam plurfoje, ia. dum la Internacia Fervojista Kongreso, dum kursoj de esperanto kaj kunsidoj de diversaja esperantistaj skipoj. Necesas mencii, ke en la konstruaĵo troviĝas biblioteko kun kolekto de libroj en la lingvo internacia.




Montru pli grandan mapon

La programeroj komenciĝos vendrede posttagmeze. La akceptejo ekfunkcios je la 16-a horo. Vespere ni funkciigos la malgrandan bufedon. Dumnokte vi povos parki la aŭton en la korto de la Kulturdomo.

Manĝado

Ĉar la kotizo ne inkluzivos manĝadon, partoprenantoj devas mem zorgi pri ĝi. Surloke funkcios bufedo kun kafejo (nokte ankaŭ drinkejo). Proksime al la Arkonesejo facile troveblas restoracioj, manĝejoj (i.a. famaj “laktaj manĝejoj”) kaj drinkejoj.

Alveno

Gravaj adresoj

ARKONESEJO
Aleo Niepodległości 8a (vojkruciĝo kun la Strato Taylora).

Studenta Domo “Jowita”
Strato Zwierzyniecka (tuj ĉe la Rondo Kaponiera kaj Hotelo Sheraton)

Trajne / per urba transporto

La Arkonesejo estas facile atingebla. Uzu la supran mapon por promeni el la stacidomo. Vi atingos Arkonesejon ene de 10-15 minutoj.

Tiuj, kiuj tamen decidos uzi la traman aŭ busan transporton povas utiligi tre efikan angllingvan itinierindikilon: http://poznan.jakdojade.pl/?locale=en (en la angla kaj pola).

Bileto por 15-minuta vojaĝo ene de la urbo kostas 2 zł, por 30-minuta – 3 zł, por unuhora – 4 zł. Por iri al la flughaveno por busa linio “L” necesas aĉeti unuvojaĝan bileton kontraŭ 4,40 zł.

Aŭte

Prefere prenu GPS-navigilon aŭ mapon. Se vi veturos el la autoŝoseo, kiu ĉirkaŭas Poznań de la suda flanko, lasu ĝin por eniri ŝoseon n-ro 11 en la direkton “Centrum”.

El ĉiu direkto oni devas veturi rekte al la urbocentro de Poznań. La kulturdomo situas oriente de la stacidomo Poznań Główny, vid-al-vide parko. Vi povos lasi vian aŭton senkoste en korto apud la Arkonesejo.

Aviadile

Flughaveno de Poznań estas relative bone konektita kun aliaj urboj en Eŭropo. Krome, la flugoj estas malmultkostaj (ekde €30 tie kaj reen). Vi povas elekti inter du malmultkostaj flugkompanioj: Wizzair kaj Ryanair . Aliaj fluglinioj estas LOT, Lufthansa, SAS kaj Czech Airlines.
De la flughaveno vi rapide atingos la urbocentron per aŭtobuso “L”.

Mapo de flugitineroj

Se vi ne trovos konvenan flugon rekte al Poznań, vi povas flugi al alia proksima flughaveno kaj daŭrigi trajne. Vi atingos Poznań trajne ene de 3-4 horoj el jenaj urboj:

  • Berlino,
  • Wrocław (Vroclavo),
  • Varsovio,
  • Bydgoszcz.

Se vi ne spertas pri serĉado de flugkontaktoj vi povas kalkuli je nia helpo!

Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio