Loĝebloj

La malsupraj prezoj estas nur orientigaj kaj en la kazo de ŝanĝo oni nepre sciigos partoprenontojn.

1. Eblos tranokti en la proksima studentdomo “Jowita” en du-litaj ĉambroj. Prezo por unu persono kontraŭ unu tagnokto estas €12.

Adreso de la studentdomo “Jowita”: ul. Zwierzyniecka 7, 60-813 Poznań.

2. Pri koncerne malmultekosta €3/nokto loĝebleco por junularo (en amasloĝejo kun propraj matraco kaj dormosako, kun necesejoj kaj lavkuvoj sed sen duŝejoj) kontaktiĝu kun la organizantoj.

Membroj de Pola Esperanto-Junularo amasloĝas senpage sed nur en la kazo de ilia antaŭa aliĝo ĝis la 15-a de septembro.

3. Krom proponitaj ebloj oni povas mendi loĝadon sendepende de la organizantoj en unu el multaj hoteloj.

La plej proksima kaj sufiĉe malmultkosta estas Hotelo Lech** kun prezoj ekde 165 PLN por unu nokto en 1-persona ĉambro. Alia estas Hotelo Royal*** kun prezoj ekde 224 PLN por unu nokto en 1-persona ĉambro. Ŝatantoj de komforto povas loĝi en Hotelo Sheraton*****Hotelo Andersia**** . Ambaŭ troviĝas en promendistanco de la Arkonesejo.

4. Eblas ankaŭ memstare mendi loĝadon ĉe unu el relative malmultkostaj junulargastejoj relative prokisime al la Arkonesejo (je promendistanco):

Cinnamon Hostel
ul. Gwarna 10, Tel. +48 61 851 57 57

Frolic Goats Hostel
ul. Wrocławska 16/6, Tel. + 48 61 852 44 11, 501 144 704, 510 587 978

Fusion Hostel
ul. Św. Marcin 66/72, Tel. +48 061 852 12 30

Melange Hostel
ul. Rybaki 6a, Tel. +48 507 070 107

Pomarańczarnia
ul. Rybaki 12, Tel. +48 61 853 44 57

4. Oni povas ankaŭ mendi lokon en junulargastejo TPD kun verŝajne la plej malaltaj prezoj, je 10 minutoj trame de Arkonesejo. http://www.schroniskotpd.d83.pl/en/home.html

Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio