Andrzej Sochacki

Jam de multaj jaroj li estas altkvalita fotografanto de ĉiuj gravaj Esperanto-aranĝoj en Pollando kaj ankau de tempo al tempo eĉ eksterlande. Li posedas vere imponan ekspozicion de la fotoj el tre diversaj E-aranĝoj kaj ties grandegan foto-arkivon. La fotoj ofte aperas en multaj revuoj.
Liaj sekretaj revoj restas por ni mistero, ĉar li neniam parolis pri ili kaj niaj supozoj ĉesis plaĉi.
Ĉiujare li prezentas ĉe Arkones fotoekspozicion kaj ili ĝuas grandan popularecon same kiel gvidata de li foto-servo.
Li estas individua membro kaj delegito de UEA en Staszów kaj membro de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio.

La afiŝo:


Pentraĵo "Virineco" de Beata Machowska-Kaczmarek

Subtenu nin!


Donacoj al Arkones

Partneroj

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio