Ilona Koutny

La plej eminenta el vivantaj en Poznań geesperantistoj. Oni kelkfoje demandas ĉu Poznań estas tiu urbo, kie loĝas tiu ĉi fama esperantistino. Kune kun sia pola edzo (Zbigniew Galor) ŝi formas feliĉan kaj enviinde koheran E-familion, ĉar ankaŭ li estas elstara sciencisto kaj esperantisto. Kvankam pli ol jardekon ŝi vivas, loĝas kaj laboras en Pollando en hungara fako de la poznana universitato , ŝi apartenas duone al Hungarujo (ŝia patrolando) kaj duone al Esperantujo, ĉar hejme ŝi parolas esperante kaj en laboro hungare, kiel instruisto pri hungara.
Membro de Akademio de Esperanto. Ŝia esperantista vivoverko “Meza Hungara-Esperanta Vortaro” malgraŭ modesta nomo meritas prestiĝon kaj pro amplekso kaj pro erudicia enhavo. Domaĝe, ke ĝin povas profiti nur hungare-parolantoj, ĉar tial ĝi povas resti nerekonita same kiel siatempe rusa-esperanta vortaro de Zamenhof.
(azk)

Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Sub aŭspicioj de:

TEJO

Arkones bezonas vin


anonco por volontuloj

Hazardaj fotoj

Next

Vizitu galerion

Partneroj

Librotago

 

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio