Witold Dobrowolski

Veterano de turismo. Lerninte internacian lingvon en PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato), poste dum preskaŭ dudek jaroj gvidis en Poznań propran Turisman Esperanto-Klubon kun propra sidejo kaj ĉiusemajnaj renkontiĝoj (ne kalkulante ekskursojn). La klubo estis tiom amika, ke multaj membroj geedziĝis kaj ankaŭ Witek trovis sian vivkunulinon en la klubo. Nun ili loĝas en la urbeto Buk proksima al Poznań kaj en Esperantio komencas aktivi iliaj infanoj. Se vi volas babili kun Witek dum ARKONES ne forgesu antaŭe aĉeti bieron.
(azk)

Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.

Sub aŭspicioj de:

TEJO

Zamenhof-Jaro 2017

Subtenu nin!


Donacoj al Arkones

Partneroj

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio