A. Zbigniew Kornicki

La plej bona manipulanto de VisualBasic inter poznanaj uzantoj de la internacia lingvo Esperanto kaj la plej bona manipulanto de Esperanto inter poznanaj uzantoj de la komputila programlingvo VisualBasic. Krome multjara PSEK-ano kaj esperantisto ekde komenco de 1967 jaro.
Kiel novbakita studento pri matematiko (kiun li ne finis) kune kun la amikoj li fondis Studentan E-Klubon, kiu jam ne ekzistas, kaj en 1972 li ĉeestis en Zakopane fondan kunvenon de PSEK (Pola Studenta Esperanto-Komitato), kiu post dudekjara glora aktiveco nuligis sian ekziston – kaj li apogis ĉe UAM (Adam Mickiewicz – Universitato) agadon de Studenta Scienca Interlingvistika Rondo, kiu delonge ja ne ekzistas. La sama sorto trafis reston de studentaj rondoj kaj kluboj fonditaj ĉe aliaj tri altlernejoj en Poznań. Kiam plurajn jarojn poste, li estis prezidanto de Ĉefa Konsilio de Pola E-Asocio ties Ĉefaj Estraro (kies membro ankaŭ li estis) kaj Konsilio estis administre eksigitaj fare de la ŝtato (kion kelkaj obstinuloj ĝis nun nomas “puĉo”). Poste li senrezulte estis vicprezidanto de Akademia Centro Interlingvistika, kiu ja de multaj jaroj dissolviĝis… Li ankaŭ helpis fondon de Esperanta Kultura Centro ĉe poznana kulturdomo “Orbita”, sed tiu centro same jam ne plu ekzistas. Estas iom malbonaŭgure por ARKONES, ke estis li, kiu inspiris kaj gvidis la organizadon de la unuaj dek Artaj Konfrontoj okazintaj en “Orbita”.
Lasttempe li estas senlabora komputilisto.
(azk)

Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.