En sia E-aktiveco li eminentas en tiom malsamaj kampoj (muzikisto, lingvisto kaj komputilisto), ke estas eĉ malfacile kredi, ke temas pri la sama homo. Kunkreinto, drumisto kaj kantisto de la fama rok-ensemblo PERSONE. Aŭtoro de la plej bona populara E-gramatiko PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko – elŝutebla el la reto) kaj membro de Akademio de Esperanto. Kiel komputilisto li prilaboradas en XML-a marklingvo TEI elektronikan lingvosciencan tekstaron (korpuson) de Esperanto (grandiozan projekton iniciatitan far “Esperantic Studies Foundation”).