37 arkones afisho

XXXVII ARKONES 2023

La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 37an fojon septembre en Poznano. Ĉi-foje ĝi estis iomete pli frue ol kutime, meze de la monato (la 15-17an). Estis videble malpli multaj partoprenantoj (82 aliĝoj) ol kutime, tamen la programo enhavis plurajn interesajn prezentojn

afiŝo de la 36a arkones 2022

XXXVI ARKONES 2022

Samkiel multaj tradiciaj eventoj, Arkones ne okazis en 2020 kaj 2021 pro la pandemio, sed ĉi-jare ĝi reaperis por la 36a fojo la 23-25an de septembro 2022. Ĝi estis iomĉete malpli granda ol kutime

afiŝo 35 arkones 2019

XXXV ARKONES 2019

Arkones estas bona loko por malstreĉiĝi post la sesia semajno, dum kiu mi havas ekzamenojn kaj multajn lecionojn. La etoso de la aranĝo ĉiam estas varma, paroliga, vigla kaj samtempe trankvila

2774

XXXIV ARKONES 2018

Arkones sen Paweł Raportis Lu Wunsch-Rolshoven Estis malfacila periodo komence de la 1990aj jaroj, kiam en Pollando kaj en tuta orienta Eŭropo disfalis la antaŭaj strukturoj, kaj oni pene rekonstruis …

33 arkones 2017

XXXIII ARKONES 2017

Esperante kaj kulture en Poznano Verkis Paweł Fischer-Kotowski Ĉirkaŭ 160 personoj renkontiĝis la 22-24an de septembro en Poznano por la 33a ARKONES – la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj …

32 arkones 2016

XXXII ARKONES 2016

Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES

31 Arkones 2015 afiŝo

XXXI ARKONES 2015

Se septembro, Arkones Verkis Paweł Fiszer-Kotowski Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj …

30 Arkones 2014 afiŝo

XXX ARKONES 2014

La organizantoj de la 30aj ARtaj KOfrontoj en ESperanto decidis, ke 30 estas nombro jubilea :))))))

29 Arkones 2013 afiŝo

XXIX ARKONES 2013

En Poznanon ĉiujare venas por la antaŭlasta septembra semajnfino artistoj, kaj pro tio tuttempe daŭras koncertoj aŭ spektakloj, kaj sur la muroj en koridoro

XXVIII ARKONES 2012

Program Koncerty i spektakle Koncert grupy Krio de Morto – “Toksa Muziko” w programie stare i nowe utwory w klimacie indistrialno-elektoniczno-metalowym.   Okładka płyty, którą Krio de Morto wyda w …

XXVII ARKONES 2011

Strona w budowie. Programo (en la pola) Spektakle i koncerty Tamburatorio – Monodrumo de Radosław Nowakowski, tamburisto de la grupo Osjan. * Fabelo pri la Koto Koloro spektakl w wykonaniu …

XXVI-a ARKONES 2010

Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur unu mankon: ne estis la tre populara en Łejery manĝoĉambro, en kiu oni povis dum pluraj horoj konversacii kaj diskuti ĉe teo, kafo aŭ biero.

XXV-a ARKONES 2009

Kvankam multaj pollandaj aktivuloj ĉi-jare elspezis siajn ŝparaĵojn por partopreno en la Bjalistoka UK, ARKONES denove logis ducenton da partoprenantoj kaj konfirmiĝis kiel la plej amasa kaj interesa semajnfina esperantista renkontiĝo en la Orienta Eŭropo.

XXIV-a ARKONES 2008

Iam eta renkontiĝo de kelkaj dekoj da artemaj kaj lingvemaj pollandaj (eks)studentoj, Artaj Konfrontoj en Esperanto, iom post iom fariĝis la plej grava inter la tradiciaj esperantistaj renkontiĝoj en la Orienta Eŭropo.

XXIII-a ARKONES 2007

Ĉi tiuj ARtaj KONfrontoj en ESperanto, kun pli ol 200 partoprenantoj el 25 landoj, havis aŭspicion de la urbestro, Ryszard Grobelny, kaj de UEA, kiun aktive reprezentis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller.