Katalin Kováts

Katalin KOVÁTS (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando), redaktoro de www.edukado.net Filologo, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro …

Ulrich Lins

Historiisto. Naskiĝis en 1943 en Bonn (Germanio). Li studis historion, politikan sciencon kaj japanologion en la universitatoj de Bonn kaj Kolonjo. Doktoriĝis pri filozofio per tezo pri la historio de …

Irmina Szustak

Prezidantino de Pola Esperanto-Junularo. Ankaŭ la aktiva ano de organiza teamo. Okaze 120-jariĝo de Esperanto ŝi gvidis bonegan kurson de Esperanto en Poznano. Bahaanino, kiu revas pri vojaĝo al Izraelo. …

Wojciech Usakiewicz

Naskita en 1958, laŭprofesie redaktoro kaj tradukisto el la angla, li estas ankaŭ unu el la plej altkvalitaj esperanto-tradukistoj ne nur en Pollando. Malgraŭ modesta rideto li estas tre sperta …

Bertilo Wennergren

En sia E-aktiveco li eminentas en tiom malsamaj kampoj (muzikisto, lingvisto kaj komputilisto), ke estas eĉ malfacile kredi, ke temas pri la sama homo. Kunkreinto, drumisto kaj kantisto de la …

Lu Wunsch-Rolshoven

Al Esperanto-aranĝoj li vojaĝas kun sia filino Iris, kies gaja pepado ĉiam konsiderinde plijunigas averaĝan aĝon de Esperanto-parolantoj. Li kune kun sia etulino estas palpebla pruvo pri vivanteco de Esperantio.

Maciej Zgondek

La plej juna aŭtoro de E-lernolibro (“Iĝu esperantisto”). Malgraŭ tio (aŭ eble ĝuste tial!) la lernolibro estas tre sukcesa kunigo de simplaj kaj allogaj por la junuloj tekstoj kaj gramatikaj …

Walter Żelazny

La Konsulo de Esperanta Civito. Eminenta kunlaborinto de Jerzy Leyk, vaste konata en la pola E-Movado. Profesie li laboras, kiel sciencisto, en diversaj altlernejoj. Li loĝas en Francio kaj Pollando …

Ludwina Nowicka

Aktorino el Gorzów Wlkp. Ŝi establis, gvidis kaj reĝisoris Junularan Teatron INSTIGO, kiu multfoje prezentiĝis dum ARKONES-oj. La prezentaĵoj allogis per freŝeco de junaj aktorinoj, ties flua kaj klara Esperanto, …

Halina Oleszek

Ĉar temas pri virino, do ni ne kalkulos precize, sed nur konstatos, ke ekde multaj, multaj jaroj ŝi estas UEA delegito en Poznań. Kaj se juĝi laŭ ŝia multjara oferemo, …

Johano Pachter

Oni apenaŭ povus kredi, ke ekzistas iu ajn legema okcidenta esperantisto, kiu nek aĉetis de li ian libron nek minimume prunteprenis por legi aŭ trarigardi. Li kaj lia libroservo estas …

Jarosław Parzyszek

Unu el la PSEK-prezidantoj kaj organizintoj de 43-a IJK de TEJO en Krakovo. Direktoro de la Fondaĵo-Zamenhof en Bjalistoko kaj inicianto de UK en Pollando 2009. Krome ĉarma kunbierumano, konferanseo …