Elżbieta Malik

Unu el la lastaj PSEK-prezidantoj. Spertulino pri abeloj kaj dolĉaĵoj de la vivo. Dum ARKONES-oj ĉiuflanke adorata gvidas mielvesperojn en ĉiam pli imponaj vestkreaĵoj. Profesie ŝi instruis polan lingvon kaj nun laboras en kultura departamento de magistrato.

Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.