XXXV-a ARKONES - 20 - 22 IX 2019

ARKONES – kio ĝi estas.

ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo.

Oni povas facile aliĝi per la reta aliĝilo. Nepre informiĝu pri partoprenkondiĉoj kaj pri la kotizoj.

ARKONES bonvenigas viajn kontribuojn kaj ideojn. En la reta aliĝilo bv. sciigi, se vi volas kontribui al la programo. Vi ankaŭ indiku, ke vi aliĝas kun rabato por kontribuantoj.

Favorpreze por junularo

Oni antaŭvidis favorajn rabatitajn kotizojn por membroj de TEJO, junuloj<25-jaraj kaj por membroj de Pola Esperanto-Junularo (ili partoprenas senpage!).
Aparta avantaĝo estas malmultekostaj flugoj al/el Poznań. Ĉefe per la flugkompanioj WizzAir kaj RyanAir.
Membroj de Pola Esperanto-Junularo aliĝas senpage sed nur en kazo de pli frua aliĝo, ĝis la 15-a de septembro .

Aliĝu al la instruista trejnado en Poznań

La kursaro necesigas partoprenon dufoje en la surloka intensa semajna sesio (la unua
okazos 14-20.09.2019, la dua 01-07.02.2020) kaj intertempan hejman laboradon, retajn taskojn kaj konsultiĝon kun la kursgvidantoj kaj fine pretigon de laboraĵo pri metodika temo, kies prezento kun la fina ekzameno okazos en septembro 2020. Aliĝantoj ricevos ILEIdiplomon pri instruista trejnado.

Detalaj informoj troveblas ĉe: http://interl.amu.edu.pl

Arĥivo de la pasintaj Konfrontoj



Sub aŭspicioj de:

TEJO

Subtenu nin!


Donacoj al Arkones

Partneroj

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio