Ligilaro
E-SENCO Towarzystwo Kulturalno-Społeczne im. Ludwika Zamenhofa
E-SENCO estis nomo de poznana esperanto-klubo, kiu arigis ĉefe studentojn kaj gejunulojn. Nun gxi evoluigxis kaj funkcias kiel asocio. Paĝaro funkcias en esperanta kaj pola lingvoj.
http://esenco.org/eo
Interlingvistikaj Studoj
Informa paĝo pri la interlingvistikaj studoj en Esperanto funkciantaj sub gvido de prof. Ilona Koutny en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań.
www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
Krio De Morto
Oficiala paĝo de fama muzikgrupo KRIO DE MORTO, kiu ekaperis en la 1984 kaj dum 20-jara ekzisto surbendigis profesinivele plurajn albumojn, inter kiuj “Martoria” enhavas plej multajn Esperanto-kantojn. En la 1989-a jaro la bando registris la kanton “La lasta bastiono de la libereco”, kiu fakte estas la unua punka kanto en Esperanto en Tutmondo. En la paĝaro vi povas trovi kaj tekstojn kaj muzikajn dosierojn je la kantoj de la bando.
www.kriodemorto.band.pl
Pola Esperanto-Asocio
Oficiala paĝaro de Pola Esperanto-Asocio.
www.esperanto.pl
Edukado.net
Edukado.net estas virtuala komunumo de instruistoj, kursgvidantoj kaj memlernantoj de Esperanto, la internacia lingvo. Indas viziti interalie: RISKO-ludon
Bertilo Wennergren
Ĉi tie vi trovos inter aliaj la plej bonan popularan gramatikon de Esperanto titolitan “Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko”, kiun vi povas senpere elŝuti al via komputilo. Kompreneble vi trovos tie ankaŭ la muzikon de la ensemblo “Persone”.
http://bertilow.com
Esperanto-literaturo en la reto
La titolo de fama paĝaro far Don Harlow parolas per si mem.
donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
Virtuala Esperanto-Biblioteko (administras Martin Weichert)
La biblioteko konsistas parte el propraj altkvalitaj dosieroj kaj pliparte el la ligoj al alilokaj samkvalitaj dosieroj.
La centra VEB-indekso enhavas informojn pri:
- multlingvaj propagandiloj kaj lerniloj de Esperanto
- plej diversaj listoj, adresaroj, indeksoj, kolektoj ktp
- literaturo, esperantologio, (inter)lingvistiko, scienco, politiko, kulturo ktp
- komputiko kaj Esperanto.
Domaĝe, ŝajnas ke lasta aktualigo okazis en 2000 jaro, kio kompreneble ne malvalidigas ĉiuj kulturajn kaj sciencajn materialojn kaj certe ne historiajn, sed en la komputiko tioma tempo estas preskaŭ epoko.
http://www.esperanto.net/veb
Senmanĝula vivostilo (aŭtorita de Joachim M. Werdin)
Ĉu vi iam aŭdis pri personoj kiuj vivis/as kvankam ne manĝis/as do ne nutris/as sin en tradicia formo? Temas ne nur pri katolikaj sanktuloj aŭ hindaj guruoj. Laŭ ĉi servopaĝaro ili vivas inter ni aplikante inkognite senmanĝulan vivostilon.
La aŭtoro, mem senmanĝulo, dum jaroj vojaĝis tra Azio disvastigante Esperanton kaj nun vivas kun Tajvan-devena edzino (e-istino) en Poznań kaj aktive kaj malinkognite propagandas senmanĝulan vivostilon en pola televido, interreto kaj en seminarioj. Li ankaŭ prelegis dum ARKONES.
www.niejedzenie.info