Poznań
Nia urbo
Poznań proksimas al koroj de ĉiuj organizantoj de Arkones. Ĝi situas mezvoje inter Warszawa kaj Berlin, ĉe la rivero Warta – kaj kun sia pli ol 1000-jara historio estas unu el la plej malnovaj urboj de Pollando. En Poznań oni konstruis la unuan katedralon en Pollando. Ĉi tie troviĝas la tomboj de la unuaj historiaj regantoj de Pollando: princo Mieszko la Unua, reĝo Bolesław Chrobry kaj reĝo Mieszko la Dua.
Poznań – kvina laŭ grandeco urbo de Pollando (preskaŭ 600 mil loĝantoj) estas grava centro: financa, industria, komerca, priserva kaj kultura.
En Poznań troviĝas 21 altlernejoj, en kiuj studas pli ol 120 mil studentoj. Oni konas ĝin enmonde pro la Internacia Poznana Foiro kaj organizata ekde 1925-a jaro Internacia Violona Konkurso je la nomo de Henryk Wieniawski, Internacia Teatra Festivalo MALTA kaj multaj aliaj festivaloj kaj aranĝoj.
Poznań estas ankaŭ la urbo kun pluraj belegaj preĝejoj, monumentoj kaj 15 muzeaj centroj – interalie la valorega kolekto de muzikinstrumentoj el la tuta mondo. En la koro de la malnova urbo troviĝas belega renesanca urbodomo – verko de la arkitekto Johano Baptisto Quadro el Lugano. En la urbo multas parkoj – interalie vizitendas: pitoreska botanika ĝardeno, palmejo (subvitra kolekto de
tropikaj plantoj) kaj du zoologiaj ĝardenoj.
Nuna frapfrazo de Poznań estas “POZnań* – Urbo know-how”.
- Promenado tra Poznań – ĉiĉeronos Jakub Rebelski. Aliĝu frue.
Vendrede antaŭtagneze kaj dimanĉe postttagneze – longa promenado, sabate – mallonga.