XXVII-a ARKONES 2011
Elŝuteblaj dosieroj
Broŝuro kun programo kaj resumoj en 2011 en .pdf
Programo de la aranĝo en la pola
ARKONES – tradicie moderna
La intervjuo el la novembra kajero de La Ondo de Esperanto, 2011, №11
La 23an–25an de septembro en la fervojista domo de la Pollanda urbo Poznano okazis ARKONES – ARtaj KONfrontoj en ESperanto. La programon plenigis trideko da prelegoj kaj prezentaĵoj – libroprezentoj, prelegoj pri historio, lingvo kaj amasinformado, kunvenoj primovadaj kaj aliaj.
Konforme al la nomo de la aranĝo valoras koncentriĝi pri la artaj programeroj, kiuj ne elrevigis.
La muzikan parton, precipe vesperan, ĉefe efektivigis artistoj partoprenantaj en ARKONES de jaroj.
Dum la malfermo koncertis elektronike Solotronik kiu neordinare interpretis La Esperon. Viglajn polajn kanzonojn gitarludis kaj kantis Zuzanna Kornicka, kaj kantojn diverslandajn – Anjo Amika.
Radosław Nowakowski el la muzikbando Osjan hipnotigis la aŭskultantaron pere de Monodrumo, elsorĉante el diversgrandecaj tamburoj sian miraklan, buntan historion. Libro-instalaĵo de la laste menciita aŭtoro dekoris la ĉefan salonon kaj konsistis el interesaj bild-tekstaj, eksterordinare binditaj kaj presitaj libroj. Dum la noktoj dancejen invitadis Aleksej Korĵenkov.
Tri teatraj programeroj trovis siajn lokojn dum ĉi tiu semajnfino. Nemalhavebla estis la spektaklo AL, SUB, APUDE de la svedo Jarlo Martelmonto, kiu kun helpo de du bravuloj prezentiĝis per vortoj kaj koloraj dekoraĵoj. Kelkajn amuzajn unuaktajn spektakletojn baze de rakontoj de Ĉeĥov kaj Gogol preparis la teatro Improvizo el Jalto (Ukrainio). Kaj junulara teatra grupo el Bjalistoko ludis spektaklan version de la libro Kato-Koloro, porinfana fabelo eldonita en kvar lingvoj antaŭ unu jaro.
Danke al juna hungaro Szabolcs Szilva ĉiuj vizitantoj de la aranĝo povis baze lerni la lingvon internacian dum lia tritaga kurso. Zsófia Kóródy, Ilona Koutny kaj Katalin Kováts en solena etoso enmanigadis diplomojn kaj gratulis al ĉiuj, kiuj finis aŭ komencis ĉi-jare la interlingvistikajn studojn kaj la instruistan trejnadon ĉe la Universitato Adam Mickiewicz.
Tradicie okazis miel-vespero kun medo-regalo kaj ĉe apuda lago estis komuna fotado. Spekteblis la filmoj The Universal Language de Sam Green, Polaj spuroj de Rogener Pavinski kaj Japana printempo de Roman Dobrzyński.
Listigo de la programeroj ne sufiĉas por priskribi la aranĝon. Tiuj, kiuj ĝin ne partoprenis kredu, ke ĝia tradicio (ARKONES okazis jam 27-foje!), kultura etoso kaj originala, modernarta programo kaŭzas, ke pluraj homoj trovas tiun ĉi eventon la plej altkvalita en la Pollanda Esperanto-movado. Kaj ĉio danke al la Poznanaj organizantoj, precipe Paweł Janowczyk kaj Tobiasz Każmierski – ilia superhoma laboro por fari ARKONESon laŭeble bona meritas ĉies laŭtan aplaŭdon kaj partoprenon venontjare!
Przemysław Wierzbowski
Programo
Spektakloj kaj koncertoj
- Tamburatorio – Monodrumo de Radosław Nowakowski, tamburisto de la grupo Osjan.
* Fabelo pri la Koto Koloro
spektaklo en la plenumo de la lernantoj de la VII-a Liceo en Bjalistoko. La spektaklo baziĝas je la kvarlingva libro (eo, pl, de, en) de Moises Gutierrez Raimundez. La libron eldonis Bjalistoka Esperanto-Societo.
- Spektaklo de Jarlo Martelmonto ( Jarl Hammarberg) – „AL, SUB, APUDE”
- Teatro Improvizo el Jalto prezentas kvar 4 unuaktajn spektaklojn:
- “Dramo” (Ĉeĥov),
- “Masko” (Ĉeĥov),
- “Edziniĝo” (Gogol),
- “Longa lango” (Ĉeĥov).
- Zuzanna Kornicka
- SoloTronik – klasike elektronika muziko kun esperantaj elementoj kaj laseraj-efektoj.
Prelegoj
- Peter Baláž – E@I – novaj planoj kaj projektoj.
- Peter Baláž – Lingvo-lernado rete (lernu.net , slovake.eu , espa2.eu , Livemocha ktp.).
- Peter Baláž – Esperanto-literaturo – ĝia pasinteco, nuna stato kaj estonto.
- Tomasz Chmielik – “Mia Stelo” – pri la libro de Felicja Raszkin-Nowak kaj fino de la juda mondo en Bjalistoko.
- Tomasz Chmielik – “Pola Esperantisto” havas 105 jarojn. Pri la historio de unu el plej malnovaj esperantaj gazetoj.
- Tomasz Chmielik – Kantoj de Mordehaj Gebirtig en esperanto – prezento de la nova disko de Irena Urbańska.
- Tomasz Chmielik kaj Robert Kamiński – Stato kaj perspektivoj de la instruado de Esperanto en Pollando.
- Roman Dobrzyński – Prelego pri Oomoto.
- Ian Fantom – Cxu multkulturismo eblas?
- Zsófia Kóródy – Projekto PUNTO en Esperanto-Urbo.
- Katalin Kováts – Stelsemantoj en la ora nordo – prelego pri T- Morariu kaj aliaj Cseh-instruistoj (vidu: http://edukado.net/biblioteko/libroj?iid=23413 )
- Katalin Kováts – Ni jam estas 500-ope! Raporto pri la suckeso de la KER-sistemo.
- Katalin Kováts – RITE kaj novaĵoj de edukado.net.
- Aleksandr Melnikov – Ĉu vi estas normalulo aŭ… esperantisto? Testeto kun komentoj.
- Yves Nevelsteen – Komputeko – prikomputilaj vortoj en esperanto.
- Radosław Nowakowski – Prezento de propraj libroj-instalaĵoj.
- Radosław Nowakowski – Prezento de la nova projekto Liberolando
- Johano Pachter – 125 jaroj de kontaktoj inter germanaj kaj polaj esperantistoj.
- Edmond Plutniak – Vojaĝo al la UK en Jokohamo per la Transsiberia Trajno.
- Barbara Pietrzak – Podkastoj, Pola retRadio, parola kulturo de Esperanto.
- Veronika Poór, Rogier Huurman – Mojoseco kaj muziko: Muzaiko ! – tuttempa retradio en Esperanto.
- Jerzy Rządzki – Lingvo de l’ kor’. Dankemo – vojo al feliĉo.
- John Wells – Lingvoj en mia vivo.
- Przemysław Wierzbowski – Evoluo de la bjalistoka e-movado aktuale kaj perspektivoj por estonteco.
- Russ Williams – La ludo Dixit kaj aliaj sociaj/festaj ludoj.
- Russ Williams – Abstraktaj strategiaj ludoj.
- Lu Wunsch-Rolshoven – Varbado bezonas ripetadon.
- Ryszard Rokicki – Akcento en kunmetitaj vortoj.
- Jefim Zajdman – Raul Wallenberg, forgesitaj E-pioniroj kaj sekretaj servoj.
- Felix Zesch – Politikaj perspektivoj por Esperanto en la Eŭropa Unio.
Aliaj programeroj
- Tradicia Arkonesa MIELVESPERO,
- Prezento de la filmo La universala lingvo de Sam Green
- Prezento de la filmo Polaj spuroj de Rogener Pavinski
- Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj, gazetoj kaj radioj.
- Prezento de Esperanto-aranĝoj.
- Sinprezento de novaj studenoj de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM.
- Roman Dobrzyński* – Prezento de la filmo premiita en la Belarta Konkurso de UEA Kopenhago 2011 JAPANA PRINTEMPO, sekvos prelego pri Oomoto.
- Libroservo
- Dancejo – gvidas Aleksej Korĵenkov.
- Renkontiĝo de Pola ILEI-grupo.
- Komuna foto de ĉiuj partoprenantoj.