XXVIII ARKONES - 21-23 IX 2012

ARKONES: Kulta kulturaranĝo

Verkis Konstantin Tiĥomirov

Pasis nur kelkaj jaroj post translokiĝo de Arkones al la Fervojista domo ĉe la strato Niepodległości en Poznano, sed la loko jam fariĝis kara kaj preskaŭ tradicia por ĉiujaraj partoprenantoj de la aranĝo. La pola nomo de la strato signifas “Sendependeco” kaj ĝi ideale kongruas kun la etoso de la ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Temas pri la sento, kiu okulfrapas (kaj orelfrapas!) tuj kiam oni eniras la kongresejon – de libera, senĝena kaj vasthorizonta arta sinesprimo – kompreneble en Esperanto, sed ne nur pri ĝi. La festivalo laŭ sia enhavo klare dividiĝas al prelega kaj vesperprograma partoj. Kvankam la vespera programo estas tradicie rigardata kiel pli grava, laŭ mi, ambaŭ ili meritas pli detalan trarigardon.

Prelegoj (da ili en la 28a ARKONES estis pli ol 20) temis ĉefe pri literaturo, poezio, strukturo de Esperanto aŭ Esperanto-movado, vaste komprenata. Kelkaj submetiĝas al ĉiuj tiuj kategorioj samtempe (ekzemplo: Prezentiĝo de Esperanto eldonejoj, gazetoj kaj radioj). Ne mankis prelegoj landsciencaj kaj privojaĝaj (unu el la plej interesaj por mi estis La nuntempa Brazilo, pliproksimiginta al mi tiun foran de Eŭropo landon).

Dum la taga programo troviĝis loko ankaŭ por teatraj kaj filmaj spektigadoj. Nekutima miksiĝo de la du ĝenroj estis multimedia unuaktora spektaklo Galileo de Saŝa Pilipoviĉ, preskaŭ rekte aludanta al la situacio kun Esperanto kaj komparanta porveran batalon de Galileo kun niaj penoj diskonigi la Lingvon Internacian. Eĉ pli grandan favoron de publiko elvokis la teatraĵo Historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto de Saŝa Pilipoviĉ kaj Georgo Handzlik. Kompareblan sukceson atingis premiero de la nova verko de renoma reĝisoro Roman Dobrzyński – filmo pri estado de Ludoviko Zamenhof en la 1912a jaro en la germana kuracurbeto Bad-Salzbrunn (nun: Szczawno-Zdrój en Pollando) kaj pri nunaj iniciatoj de lokaj esperantistoj en tiu Zamenhof-loko.

La vesperaj programoj abundis je koncertoj. Dum la malferma vespero aŭskultantojn lirike enmeditigis Georgo Handzlik, kaj poste JoMo senkompate dancigis ilin per siaj klasikaĵoj. La dua vespero devis esti pli ekzota – vizitantoj de Arkones atendis la regean Zhou-Mack kaj la inferan Krio de Morto (ŝajnas, ke la organizantoj celis ĉiuvespere kapti publikon per stila kontrasto). Bedaŭrinde, Zhou-Mack ne aperis en Poznano, kaj Krio de Morto devis krikantadi ĝis la lasta bis-kanto – malgraŭ la muziko, nekutime “peza” por Esperantujo, la koncerto kolektis multajn muzikemulojn.

Arkones estis kaj daŭre restas unu el la plej unik-etosaj esperantistaj renkontiĝoj – artaĵoj, pendantaj surmure en la koridoro, kafotabletoj, ĉe kiuj vigle interparolas Esperanto-kantistoj, Esperanto-aktoroj, Esperanto-eldonistoj kaj “konsumantoj” de ilia laboro. Eĉ la fakto, ke dum ĉi-jara Arkones funkciis tri (!) libroservoj, klare montras la intelektan kaj kulturan nivelon de la aranĝo (ne ĉiu esperantista renkontiĝo havas almenaŭ unu!). Mi esperas, ke tia vizitindaĵo, kia Arkones, daŭre kreskos je nombro de kultursoifaj partoprenantoj, interesaj prelegoj kaj kvalitaj koncertoj.

***
Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto .
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №11. Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/10/217arkones/

Elŝuteblaj dosieroj

Broŝuro kun programo kaj resumoj en 2012 en .pdf

Programo de la aranĝo 2012 en esperanto

Programo de la aranĝo 2012 en la pola

Salutvortoj de Probal Dasgupta – prezidanto de UEA kaj Stefan MacGill – prezidanto de ILEI al partoprenantoj de la 28-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto ARKONES

28-a Arkones, Interlingvistiskaj Studoj kaj Poznań en la Reta RetRadio:
E_elsendo el la 28.09.2012
E_elsendo el la 25.09.2012

Programo

Spektakloj kaj koncertoj

  • Koncerto de la grupo Krio de Morto“Toksa Muziko”
    en la programo kantoj malnovaj, novaj kaj la plej novaj


 


La kovrilpaĝo de la aperonta disko de Krio de Morto.


 

  • Koncerto de JoMo


Muzikvideo de la kanto “Afriko ne ‘stas vendenda” (Afrika ezali Ya koteka te) el la albumeto “Mayoma kun JoMo afrikumas” en la AFRIKA KOMPILO


 

  • Koncerto de Georgo Handzlik – Bardo sen Barbo


 

  • Reĉitalo de Zuzanna Kornicka


 

  • Koncerto de Elena kaj Ĵenja Wilke







La kovrilpaĝo de la disko “Tra la sonĝoj”.


 

  • Reĉitalo de Anjo Amika


 

Spektakloj

  • Historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto – farso pri kutimoj de esperantistoj kun Georgo Handzlik (aŭtoro kaj aktoro) kaj Saŝa Pilipoviĉ (aktoro).

    Humura provo prezenti Universalajn Kongresojn de Esperanto donis al la Aŭtoro bonan okazon pritrakti plej diversajn trajtojn de niaj samideanoj, kaj priskribi ofte, aŭ preskaŭ ĉiam, moke nian verdan mondon. Sur la scenejo aperas Alta Kongres-Protektanto kiu, kiel kutime… ne venas al la kongreso, kverelo pri la gramatiko de la plej facila lingvo de la mondo, kongresa amo kaj nekomprenebla prelego dum Kongresa Universitato. Sur la scenejo sen ajna scenografio aperas nur du aktoroj en neutralaj nigraj vestoj.

     

  • Galileo – monodramo de Saŝa Pilopoviĉ.


 

  • Spektaklo de Jarlo Martelmonto“El Aliujo,ligve, sone,bilde – aŭ – Brue senvorte kaj Vorte-Sone”.

    Sube Miriam Janowczyk prezentas scenografiaĵojn el diversaj spektakloj de Jarlo, pentritajn de la aŭtoro mem.

Prelegoj

  • Ireneusz Bobrzak“Organizado de la esperanistaj eventoj.”
  • Tomasz Chmielik
    - “Ĉu oni povas enamiĝi en Albanion?
    - “Pri judaj kirkutoj kaj macevoj.
  • Ivan Eidt Colling“Lingvofilozofio de Kartezio” – prelego kun diskuto.
  • Roman Dobrzyński“La jaro 1912 – tre grava en la biografio de la kreinto de Esperanto.” – prezento de filmo “Zamenhofa Kuracejo” pri E-feriado en Szczawno-Zdrój, kie antaŭ 100 jaroj ripozis kiel kuracgasto LL Zamenhof.
  • Nyegosh Dube“Irlando – lando, lingvo, kongeso” – pri la lando, la irlanda lingvo kaj la Eŭropa Esperanto-Kongreso en Galivo (Julio 2012).
  • Istvan Ertl“Pri Belarta Almanako”
  • Zbigniew Galor“Klopoda fianĉiĝo: kultura ekskludo pro nacieco kaj eŭropeco.”
  • Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov – “Duobla jubileo de La Ondo”. Halina kaj Aleksander post ARKONES XXVI pro grava operacio dum du jaroj partoprenis neniun esperantistan renkontiĝon. Intertempe okazis duobla jubileo de La Ondo de Esperanto : la 20-jara datreveno de la relanĉo de La Ondo kaj apero de ĝia 200a numero.
  • Luis Guilherme Jardim“La nuntempa Brazilo.”
  • Andrzej Grzębowski“Esperanto-turismo, Islando kaj UK”
  • Goro Christoph Kimura“Vivo post cunamo kaj Fukushima – raporto el Japanio.”
  • Aleksander Korĵenkov“Mark Zamenhof – 175 jaroj: Trovaĵoj kaj enigmoj”. Laborante pri la dua eldono de la libro Homarano, Aleksander Korĵenkov trovis en arkivoj kaj bibliotekoj multajn novajn informojn pri la patro de D-ro Esperanto kaj solvis kelkajn enigmojn. Samtempe aperis novaj enigmoj.
  • Ilona Koutny – Ĉu esperanto estas eŭropa lingvo?
  • Bill M. Mak“Honkongo – 15 jaroj post reveno al Komunisma Ĉinio.”
    En 1997, unu el la lastaj kolonioj de la siatempa Britia Imperio fariĝis ĉina. Pli ol 15 jaroj pasis. Kiaj ŝanĝoj okazis en Honkongo? Ĉu honkonganoj pretas akcepti la ĉinan komunisman registaron?
  • Barbara Pietrzak“En la servo de la E-komunumo: Pola RetRadio, Pola Esperantisto 2012”
  • Ryszard Rokicki“Esperanta harfendado.”.
  • Russ Williams – “Pri la poezio kaj poezia kritiko de Julius Balbin.
  • Lu Wunsch-Rolshoven – “Kiel disvastiĝas novaj aferoj?” – (Prezento de la difuzo de novaj aferoj, de la diversaj kategorioj de adoptantoj, de la necesa varbmaniero ktp. Kun speciala atento al la kazo de Esperanto).

Aliaj programeroj

  • Tradicia Arkonesa MIELVESPERO,
  • Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj, gazetoj kaj radioj:
    - Eldonejo Sezonoj,
    - Eldonejo Skonpres,
    - Kooperativo de Literatura Foiro (Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto kaj Femina),
    - Pola retRadio,
    - Pola Esperantisto,
    - Varsovia Vento Elsendoj.
  • Filmon “Seksmisja” kun esperantaj subtekstoj prezentas Anna Skudlarska
  • Anina Stecay – prezento de memverkitaj kriminalaj rakontoj
  • Krzysztof Śliwiński
    - ekspozicio: “De ateismo ĝis teozofio – mondkonceptoj de esperantistoj.”
    - kvizo: “Zodiako kaj ĝia orienta genealogio.”
  • Andi Mŭnchow – bildoj de SES, IJS, ktp.
  • Szabolcs Szilva kurso de esperanto
  • Prezento de Esperanto-aranĝoj.
  • Libroservo Paweł Janowczyk
  • Dancejo
  • Komuna foto de ĉiuj partoprenantoj.

Fotoj de Andrzej Sochacki

La afiŝo:

Subtenu nin!


Donacoj al Arkones

Partneroj

 

LODE

 

Varsovia Vento Elsendoj

 

Pola Retradio