I-a ARKONES 1980.

La Unuaj Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis en Poznań en la kulturdomo “Orbita” (Osiedle Kosmonautów 118, 81-641 Poznań) inter la 16 kaj 19 de oktobro 1980.
Tiel en 1980 komenciĝis historio de ARKONES, sed la ideo okazigi supermedian artan trarigardon en kulturdomo Orbita naskiĝis post lanĉo de Esperanto-Kulturcentro, en 1978. Post konsultiĝo, Kultura Komisiono de la Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio kune kun Esperanto-Kulturcentro en aprilo 1979, en la Kulturdomo “Orbita” organizis Finalon de Pola-Hungara Konkurso pri Deklamado. Kunorganizis ĝin Kultura Kiomisiono de Hungara Esperanto-Asocio kaj Instituto de Hungara Kulturo en Varsovio. Partoprenis 21 personoj el tuta Pollando. Oni povas konsideri tiun eventon PRAARKONESon, kaj organize kaj programe.

Tiutempe Esperanto-Kulturcentro jam gvidis esperantan bibliotekon, okazigis ĉiusemajnajn klubrenkotniĝojn kaj surlokajn esperanto-kursojn.

La unua Arkones havis sian primaran temon: “Amatora arta agado en la lingvo esperanto”.
Antaŭ la aranĝo organizantoj dissendis preparitan per kopiilo informilon, aŭ pli precize, regularon kaj aliĝilon, ĉar Arkones estis organizita kiel konkurso-trarigardo (kun premioj). Tiam tiaspecaj aranĝoj estis subvenciataj fare de sociaj organizaĵoj, kulturaj departamentoj, kulturdomoj, kooperativoj de loĝantoj k.s. Aliĝkotizoj estis eĉ ne simbolaj. Bedaŭrinde filio de Pola Esperanto-Asocio en Poznań rifuzis financi Arkones kaj organizantoj povis kalkuli nur je rimedoj de Kulturdomo “Orbita” kaj Poznana Kooperativo de Loĝantoj. Por pli bone kompreni etoson de tiuj tagoj necesus rigardi financan planon kaj rifuzan leteron de Filio de PEA en Poznań de la 13-a de majo 1980.

Instituciaj organizantoj de Arkones iĝis: Esperanto-Kulturcentro en Poznań, Poznana Kooperativo de Loĝoantoj, Ĉefa Estraro de Pola Esperanto-Asocio.

Organizan Komitaton konsistigis: Tadeusz Chrobak, Paweł Fliegier, Janusz Grot, Alicja Lech, Zbigniew Kornicki.

Krom la organizantoj kaj programkontribuantoj, partoprenis dekkelkaj personoj, inter ili:
Michał Abdullach (Sirio), Mariola Duszyńska, Bogusław Duszyński, Adam Jagła, Paweł Janowczyk, Tomasz Jan Kudrewicz, Andrzej Pacholski, Alicja Lewanderska.

Grand Prix estis aljuĝita al Aleksandra Strawińska el Olsztyn, kiu prezentis: “Mia poŝhorloĝo” de Maria Konopnicka (en traduko de Kazimierz Bein), ĉinan fabelon “La Flava Cikonio”, fragmenton de “Heroldo de Esperanto”, “Staĥ” de Maria Konopnicka (en traduko de Antoni Grabowski), “De kiam estos vi edzino” de Kazimierz Przerwa-Tetmajer (en traduko de Julian Tuwim) kaj fragmentojn de “Sinjoro Tadeo” (Polonezo) en traduko de Antoni Grabowski.

Urszula Tupajka el Bydgoszcz akompanata de Anna Rolewska (grupo “Verda Parnaso”) prezentis du programerojn poetikajn-muzikajn: “Omaĝe al nia majstro” surbaze de poezio de Ludoviko Zamenhof kaj “Protesto kaj espero” surbaze de poezio de Kalman Kalocsay.

Piotr Witwicki el Bytom prezentis en esperanto poemojn de Adam Mickiewicz, Julian Tuwim, Sandor Patofi, Heinrich Hein, Julio Baghy k.a.

Zofia Czerniejewicz – dungito de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań preparis kulturologian prelegon.

Prezentoj de Aleksandra Strawińska kaj Urszula Tupajka karakteriziĝis per alta arta kvalito.

Renkontoj diskutaj kaj amikaj, urbogvidado kun vizito en muzeoj kaj teatroj iĝis aldona programo.
Fine de la aranĝo oni anoncis konkurson de tradukoj al esperanto de poezio de Czesław Miłosz, organizatan de Esperanto-Kulturcentro.
Bulba !

estas daŭrigota…