Katalin Kováts

Katalin KOVÁTS (naskiĝis en 1957, hungarino, loĝas en Nederlando), redaktoro de www.edukado.net

Filologo, diplomita lingvoinstruisto pri Esperanto (ELTE-Budapeŝto), itala kaj rusa lingvoj, trejnisto de lingvopedagogoj. Doktoriĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, gvidis pli ol cent E-kursojn kaj trejnseminariojn en diversaj partoj de la mondo.

Instruas ankaŭ en la Interlingvistikaj Studoj, gvidas la seminariojn pri metodiko kaj lingvopedagogio. Estas la ĉefa motoro de la KER-ekzamenoj. Eltrovinto kaj funkciiganto de la populara reta kleriga ludo: RISKO. Laboranto por la nova projekto Ekparolu!

Kun sia franca edzo, Sylvain Lelarge ili jam de pli ol 10 jaroj gvidas paroligajn kursojn dum la Universalaj Kongresoj

Katalin estas konata ankaŭ pri sia vitroarto kaj juveloj, kiuj videblas en www.juvelina.nl.