Mikaelo Bronŝtejn

Bardo tre ŝatata en soveta Esperantujo, sed tiam nekonata eksterlande. En la “periodo de stagnado” en Sovet-Unio, kiam superuloj klopodis steriligi la liber-aman Esperanto-movadon, kuraĝaj protestaj kantoj de Mikaelo havigis al ĉiuj optimismon. Feliĉe, li evitis persekutojn, kiuj estis eblaj. Hodiaŭ li estas vaste konata. Dum la lasta jardeko furoras liaj kantokasedoj kaj libroj originalaj kaj tradukitaj. Tre bone lin konas partoprenantoj de Universalaj Kongresoj pro liaj koncertoj kaj organizado de artaj programeroj.