La Konfrontoj okazas en Fervojista Kulturdomo en la urbocentro de Poznań. Bonetosaj muroj de tiu impona konstruaĵo gastigis esperantistojn jam plurfoje, ia. dum la Internacia Fervojista Kongreso, okaze de kursoj de esperanto kaj kunsidoj de diversaja esperantistaj grupoj. Necesas mencii, ke en la konstruaĵo troviĝas biblioteko kun kolekto de libroj en la lingvo internacia.
La programeroj komenciĝos vendrede posttagmeze. La akceptejo ekfunkcios je la 16-a horo. Vespere ni funkciigos la malgrandan bufedon. Dumnokte vi povos parki la aŭton en la korto de la Kulturdomo.
Manĝado
Ĉar la kotizo ne inkluzivos manĝadon, partoprenantoj devas mem zorgi pri ĝi. Surloke funkcios bufedo kun kafejo. Proksime al la Arkonesejo facile troveblas restoracioj, manĝejoj (i.a. famaj “laktaj manĝejoj”) kaj drinkejoj.
Alveno
Gravaj adresoj
ARKONESEJO
Kulturdomo de Fervojisto ( Dom Kultury Kolejarza) Poznań, Aleje Niepodległości 8a (vojkruciĝo kun la Strato Taylora).
Trajne / per urba transporto
La Arkonesejo estas facile atingebla. Uzu la supran mapon por promeni el la stacidomo. Vi atingos Arkonesejon ene de 10-15 minutoj. Ne necesas uzi publikan transporton.
Tamen, por tiuj, kiuj decidos vojaĝi per tramo al buso dum la aranĝo, jen la prezoj:
Bileto por 15-minuta vojaĝo ene de la urbo kostas 4 zł, por 45-minuta – 6 zł, por unuhora – 8 zł. Por iri al la flughaveno por busa linio “L” necesas aĉeti bileton kontraŭ 3,40 zł.
Vojaĝemuloj aĉetu bileton 24-horan, kiu uzita por la unua fojo post la 20h00 vendrede validos ĝis la 24h00 dimanĉe. Ĝi kostas 15 zł.
Serĉu la plej oportunan konekton en Google Maps.
Aŭte
Prefere prenu GPS-navigilon aŭ mapon. Se vi veturos el la autoŝoseo, kiu ĉirkaŭas Poznań de la suda flanko, lasu ĝin por eniri ŝoseon n-ro 11 en la direkton “Centrum”.
El ĉiu direkto oni devas veturi rekte al la urbocentro de Poznań. La kulturdomo situas oriente de la stacidomo Poznań Główny, vid-al-vide parko. Vi povos lasi vian aŭton senkoste en korto apud la Arkonesejo.
Aviadile
Flughaveno de Poznań estas relative bone konektita kun aliaj urboj en Eŭropo. Krome, la flugoj estas malmultkostaj (ekde €30 tie kaj reen). Vi povas elekti inter du malmultkostaj flugkompanioj: Wizzair kaj Ryanair . Aliaj fluglinioj estas LOT, Lufthansa, SAS kaj Czech Airlines.
De la flughaveno vi rapide atingos la urbocentron per aŭtobuso “L”.
Se vi ne trovos konvenan flugon rekte al Poznań, vi povas flugi al alia proksima flughaveno kaj daŭrigi trajne. Vi atingos Poznań trajne ene de 3-4 horoj el jenaj urboj:
- Berlino,
- Wrocław (Vroclavo),
- Varsovio,
- Bydgoszcz.
Se vi ne spertas pri serĉado de flugkontaktoj vi povas kalkuli je nia helpo!