La detalan horan programon oni povas rigardi rete:
https://www.facebook.com/photo?fbid=1133199538416169&set=a.605744254495036
Koncertoj kaj spektakloj
- Ukraina Vespero (vendrede) Oksana Kovalivska (kantoj kaj fotoj; Daria Dubynina; kant-muzika ensemblo
- Koncerto Por la Bonaj Noktoj (vendrede)
- ĴeLe el Bremeno – koncerto
- Zuzanna kaj Mirek el Poznano – Jubilea koncerto de Zuza – du partoj
- Koncerto de jOmO
- Oksana Kovalivska – recitalo
- Marek Nahajewski – koncerto kun prelego
- Vitor Monteiro – recitalo
- Teatro Studio P – el Toruń
- Japana haiku-poezio – prezentas Urszula Zybura kaj Świętosław Fortuna
- Sokrato dancanta kaj aliaj Tuwimajoj – deklamkompilo far Zbigniew Kornicki
- Filmo – koncerto de Maciej Fortuna dum Pola E-kongreso en Kalisz – du partoj
Prelegoj
Pri tradukarto de la esperantigita romano Ruĝdoma Sonĝo – GONG Xiaofeng (Arko)
Nova UEA-Komisiono – Komisiono por Virina Agado – Małgorzata Komarnicka & GONG Xiaofeng (Arko)
Centramerika Konservejo de Kultura Propraĵo – Antonio Leoni de Leon,
Anglaj – Esperantaj – Ĉinaj temvortaretoj papere kaj rete – Ilona Koutny & Milan Kolka & YU Jianchao & ZHANG Changsheng & Arko
De asociaj arkivoj al reta muzeo, La vojaĝo de Lucien Péraire en la cifereca nubo (1928-1931) – Pascal Dubourg Glatigny
Familiaj nomoj kaj rakontoj en la rondo familia – Philippe Planchon
RISKO: ĉeesta versio de la populara reta ludo de edukado.net por grupoj aŭ individuoj – Katalin Kováts
La strategia laborplano de UEA – Duncan Charters (UEA-prezidanto)
Kial legi Esperantan literaturon? – Duncan Charters
En septembro pri MONATO – Aguś Mozer
ĉu ni celu novan rezolucion de Unesko pri Esperanto? – Francois Lo Jacomo
Raporto pri la Interlingvistika Laborsekcio de la fama Lingvista Kongreso – Ilona Koutny
100-jara jubileo de Szerdahelyi (pri la fondinto de Budapeŝta E-fako) – Ilona Koutny
Raporto pri 39-a Pola Landa Esperanto Kongreso en Kalisz – Świętosław Fortuna
Kiel besto iĝis homo? – filozofia prelego – Józef Częścik
Esperanto kaj interhomaj rilatoj – Ulrich Matthias
En la ombro de kancero – persona kaj literatura konfeso – Katalin Kováts
Pri UK en Brno – Milan Kolka
Lingva terapio de la menso ĉe neplenkapablaj lernejanoj- aktuala stato de la projekto – Jerzy Leyk
Plantoj en Esperanto – Irek Bobrzak
Manĝkutimoj en Vjetnamio – Hoan Thi Tran (Gxojo)
Kreoloj: Novaj (ne)planlingvoj – Michael Farris
Universala Kongreso en Tanzanio – Robert Kamiński
La Granda Kanalo en Ĉinio – Longarko
Pri kio kantas la Esperantistaj artistoj – Irek Bobrzak
,Trejnado fare de Vikimedio EO (kadre Erasmus+) – KuboF Hromoslav – du partoj
Virtuala ekskurso tra esperantista Kaunas – Aida Čižikaitė
Vegana Kuirarto – Fritz (Frédéric Leon) Düe,
Verdaj skoltoj, Delfeno (Pjotr) – De Mulder (Чумак)
Enkonduko al la historio de Arkones – Zbigniew Kornicki
Aliaj programeroj
- Miela Vespero – tradicia festa vespero dum Arkones
- Libroservo laŭ eblecoj
- diskutrondo: Kiel malmotivigi novajn personojn al Esperantujo? – Kamil Getka