Paweł Janowczyk

Ne hazarde Paŭlo tiomajn jarojn studis politikologion en poznana kaj varsovia universitatoj. Liaj eksterordinaraj diplomatiaj talentoj unue plene montriĝis kiam li stiris PSEK-on (Pola Studenta Esperanto-Komitato) dum malfacilaj jaroj de milita stato en Pollando.
Ne hazarde jubilean 43-an Junularan Kongreson en Krakovo kunorganizis TEJO kaj PSEK (Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke tiam Honora Protektanto de la Kongreso estis tiama ministro pri junularo Aleksander Kwaśniewski, poste prezidento de Pollando?).
Ankaŭ ne hazarde dum la jubilea 1987-a jaro Ĝenerala Sekretario de Pola Esperanto-Asocio estis …(nu, kiu? – ĉu vi jam divenis?). Kvankam tio okazis antaŭ pli ol jardeko ekzistas ankoraŭ homoj, kiuj memoras lin vaganta tra kongresaj salonoj kun lia fama valizo plena je bizarkoloraj surgluitaĵoj ekstere kaj plena de “gravegaj” kaj pezaj dokumentoj interne. Estas facile diveni la nomon de ĉi sekretario kaj ekmemori ties buntkoloran eksteran vidon, sed ĉu same facile estus diveni kioman nevideblan penon postulis post la grandega krizo en PEA pacigi interbatalantajn flankojn kaj laborigi ĉiujn aparte por komune atingi prosperon de la Jubilea Kongreso – unu el la plej sukcesaj, havanta ŝoke riĉan kulturprogramon kaj estanta la plej multenombra ĝis nun.
Certe ne hazarde post kelkjara paŭzo reviviĝis denove ARKONES, kies organizaj kaj programaj problemoj solviĝas en kunlaboro de plej diversaj medioj kaj tendencoj de E-aktivularo kaj en ĉi forumo kontraste prezentiĝas kultura bunteco de la nuntempa E-mondo.
Onidire ne hazarde ankaŭ Alta Protektanto de la 61-a Junulara Kongreso de TEJO en Zakopane estis Aleksander Kwaśniewski prezidento de Pollando.
(azk)

Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.