Profesia ĵurnalisto. De jardekoj Pola Ŝtata Televido regule montradis liajn filmojn, kiuj prezentis diversajn landojn kaj interesajn aktivadojn de esperantistoj el tiuj landoj. Tiu ĉi filmaro mem certigus al li meritan lokon en E-kulturo kaj pro profesia prilaboro kaj pro lerta reĝisorado kaj pro enhavo valora kaj interesa, ĉar la filmoj estis faritaj tute ne por esperantista publiko.
Ankaŭ fervore li aktivis kiel movadano. Interalie li estis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kiam okazis Jubilea Kongreso de UEA en Varsovio en 1987 jaro. Kiel sciate tiu kongreso havis impone riĉan kulturan programon.
Li multe verkis pri kaj en esperanto. Lia libro “Ulica Zamenhofa” (intervjuo kun Ludwik Krzysztof Zaleski nepo de Ludwik Zamenhof) legiĝas mirinde interesokapte. Post eldono de Esperanta versio la libro daŭre furoras en la mondo kaj tradukiĝas en ĉiam pli novajn lingvojn. Restas nur esprimi esperon, ke tio ne estas cigna kanto de la aŭtoro.
(azk)
Partoprenis en dek ARKONESOJ.