Infektita per Esperanto-malsano en la okdekaj jaroj de pasinta jarcento en la renoma E-klubo en urbo Leszno (legu: leŝno), el kie li devenis, kaj en ORBITA en Poznań, kie li loĝis; li multajn jarojn “kuracis sin” vizitante ĉiujare famajn E-feriojn en Międzygórze (legu: mjedzyguĵe) kaj aktivante en internacia E-turismo kaj en diversaj instancoj de E-movado en Poznań. Antaŭ kelkaj jaroj li kreis Grandpolian Esperantistan Societon kaj vigle aktivis kiel ĉefestrarano de Pola Esperanto-Asocio. Probable li fine sukcesis resaniĝi, ĉar en lastaj ARKONES-oj ĉiam prospere gvidas prestiĝajn panel-diskutojn pri (sen)valoreco de Esperanto-movado kaj ties magraj perspektivoj. Kiel ĉeforganizanto kaj gvidanto de ĉiuj lastaj Konfrontoj li donis al ili varmon de sia persona humursento kaj amikeca konduto, kiujn alte aprecis la gearkonesanoj. Por poznana esperantistaro precipe memorigindaj estas E-piknikoj, kiujn Tadeo plenenergie faris en sia bela ĉelaga ripozloko troviĝanta proksime de Poznań.
En la profesia vivo li faris ĉion, komncante de laboristo ĝis fine prezidanto de grandega loĝeja kooperativo, kio en tiama Pollando estis pli ol direktoro de granda fabriko. Li faris abiturientan ekzamenon kiel elektroteknikisto kaj post multaj jaroj da laboro, kiel ekstertempa studanto diplomiĝis en administra juro ĉe la poznana universitato.
Mortinta.
(azk)
Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.