XI-a ARKONES 1995

XI-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES okazis inter la 20-a kaj la 22-a de oktobro 1995 en Koziegłowy kaj Tuczno. (ambaŭ ĉe Poznań)
En Koziegłowy (laŭleĝe: vilaĝo kun 10 000 loĝantoj, plejgranda en eŭropo. Daŭre restas vilaĝo ĉar laŭ pola leĝo, kiu venas de mezepoko: por iĝi urbo necesas havi urbodomon) en Loka Klubejo “ Karolinka” ( ĝi apartenis al Loĝantara Kooperativo je la nono de la 23-a de Februaro en Koziegłowy) ĉe la strato Poznańska okazis plejmulto da programeroj. Vespera kaj prelega programo okazis en Tuczno en Ripozejo de Grandpolia Regiona Gasentrepreno. La partoprenantoj loĝis en la ripozejo, en du-,tri- kaj kvarpersonaj ĉambroj en turismaj, lignaj kabanoj(elektre varmigataj) kun banejo, necesejo kaj kuirejo.
Unu programero okazis en Librovendejo: Księgarnia “Zielona” en Koziegłowy.
Al la aranĝo venis 70 personoj (registritaj kaj kelkdeko da neregistrita).

La organizantoj :

Kultura Esperanto-Fondaĵo-Poznań,
Distrikta Kulturdomo “Karolinka” en Koziegłowy(Osiedlowy Dom Kultury “Karolinka” w Koziegłowach

La kunorganizantoj :

Loĝantara Kooperativo je la nono de la 23-a de Februaro en Koziegłowy(Spółdzielnia Mieszkaniowa im. 23 Lutego w Koziegłowach),
Grandpolia Regiona Gaskompanio en Poznań (Wielkopolski Okręgowy Zakład Gazownictwa w Poznaniu),

La organiza komitato:
Tadeusz Chrobak-prezidanto, Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki, Joanna Kornicka, Elżbieta Malik

Arkones post kvarjara pauzo restartis danke al Tadeusz Chrobak (eksestro de la Gasentrepreno kaj prezidanto de la Loĝantara Komunumo), kiu helpis ricevi forte rabatitajn prezojn por la Arkonesejoj kaj Paweł Janowczyk, kiu transprenis financan riskon kaj okupiĝis pri organizaj problemoj kaj la programo.
La organizantoj celis organizi konstantan, ĉiujaran forumon por artistoj kaj ĉiutipaj kreantoj de E-kulturo, gejunuloj, ekspsekanoj, poznanaoj kaj aliaj “gekulturemuloj”.Diference de la arkonesoj en la okdekaj jaroj, la aranĝo jam ne estis nure junulara (kun invititaj artistoj) sed pli plurgeneracia ol antaŭe. Komence, tuj post reapero la aranĝo iĝis pli oldula ol UK-o, sed poste oni trovis bonan generacian ekvilibron.

Sed kio okazis dum Arkones paŭzis? Fakte establita komence de la naŭdekaj jaroj Kultura Esperanto-Fondaĵo-Poznań ne tro aktivis, sed organizis kun Firmao VIS de Valentin Seguru (Moskvo) vizitadon de rusiaj grupoj en Poznań. Venis pli ol dek grupoj, sed plejmulto da partoprenantoj ne estis esperantistoj. Fiaskis ankaŭ establi profitdonan aktivadon de la Fondaĵo (vendejo, kafejo) kaj meze de la naŭdekaj jaroj la fondaĵo ĉesis funkcii kaj ekzisti.

Inter la 15-a kaj la 17-a de oktobro 1993 en la sama vilaĝo Tuczno, nordoriente de Poznań, rende de Puszcza Zielonka (Praarbaro Zielonka) okazis:
ARBARES nomita ankaŭ Poznana Eksterordinara Nekonvena Interamika Simpozio Orgojla . Ĉefa temo de la aranĝo: “Nek infero, nek kaoso, kiam gvidas nin etoso !”

Jen la programeroj de la XI-a Arkones.
La ĉefideo de la aranĝo:“Por ke Esperanto-kulturo restu viva”.
La tutan programon antaŭparoladis (gvidis)Tadeusz Chrobak.

La prelegistoj kaj prelegoj:

-Antoni Golonka “Esperantozo la verda ŝankro”,
-Grzegorz Turbański,
-Lech Kosieniak “Pri Esperanto-kolektoj”,
-Juliusz Wasik – prelego pri fastoterapio,
-Zofia Banet-Fornal – “100-jaroj de Esperanto-teatro”,
-Tadeusz Chrobak,
-Wojciech Usakiewicz “Kunlaboro kun Nowa Fantastyka”, “Nuntempaj perspektivoj de la vendado de E-literaturo”,
-Andrzej Grzębowski
-Zbigniew Kornicki “Por ke Esperanto-k r.u”,
-Krzysztof Śliwiński “Astrologio kaj Esperanto”,

Spektakloj kaj similaj:

-aŭtora renkontiĝo kun Grzegorz Turbański,
-aŭtora vespero de Lidia Ligęza,
-“El la verda biblio” laŭ Izrael Lejzerowicz, teatra spektaklo de Jerzy Fornal,
-poezi-muzika prezentaĵo(originaj kaj tradukitaj kantoj kaj poeziaĵoj) – Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska kaj Dorota Kielar (Olsztyn) ????,

Aliaj programeroj :

-ekskurso tra Poznań,
-promenado tra ĉirkaŭaĵo de Tuczno kaj fungokolektado,
-Filmo “Spuroj de la avo” kaj aliaj de Roman Dobrzyński,poste renkontiĝo kun la autoro,
-fotoekspozicioj de Andrzej Sochacki : “Pejzaĝoj” kaj “Esperanto-aranĝoj”,
-kultura vespero de “eksorbitanoj”-gvidis Alicja Lech kaj Jerzy Edward Tarnopolski) Anna i Jan Adamscy,Małgorzata Lubicz-Woźniak, Zbigniew Mateusz Woźniak, Henryk Lech, Aldona Bittner-Szymkowiak, Piotr Szymkowiak, Tadeusz Chrobak, Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki, Agata Ślusarska, Ryszard Tomaszewski, Przemasław Zyber (Kosmita), Ita Jędrzejak,
-“Mi kabeiĝas” – la kurta, dimanĉa,frumatena vizito de Leszek Lewandowski,
-stando kun Esperanto-literaturo,

Partorenanntaro:
Kazimierz Okoński, Halina Radoła, Małgorzata Radoła, Zbigniew Dobrzyński, Jerzy Konieczny, Elżbieta Malik, Krzysztof Kwaśniewski, Rafał Janowczyk, Barbara Laskowska, Jolanta Horla, Elżbieta Janowczyk-Ikierska, Dariusz Ikierski, Oksana Gołowina, Halina Oleszek, Krzysztof Tomczak, Ilona Koutny, Zbigniew Galor, Dorota Kozakowska, Mariusz i Anna Gotz kaj aliaj.
Post la aranĝo la unuan fojon estis preparita la adresaro de la registritaj partoprenintoj.

Nun en la eksklubejo “Karolinka” troviĝas granda vendejo INTERMARCHE.