XII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES okazis inter la 4-a kaj la 6-a de oktobro 1996 en Koziegłowy kaj Tuczno . (ambaŭ ĉe Poznań)
En Koziegłowy en la Loka Klubejo “ Karolinka”, kiu apartenis al Loĝantara Kooperativo je la nono de la 23-a de Februaro en Koziegłowy, ĉe la strato Poznańska okazis plejmulto da programeroj. Vespera kaj prelega programo okazis en Tuczno en Ripozejo de Grandpolia Regiona Gasentrepreno. La partoprenantoj loĝis en la ripozejo, en du-,tri- kaj kvarpersonaj ĉambroj en turismaj, lignaj kabanoj(elektre varmigataj) kun banejo, necesejo kaj kuirejo. Ĉi tie Arkones okazis jam la duan fojon.
Al la aranĝo venis pli 90 personoj el Germanujo, Pollando, Rusujo kaj Svedio.
La organizantoj :
-Grandpolia Esperanto Societo,
-Kultura Esperanto-Fondaĵo-Poznań,
-Pola Esperanto-Junularo,
-Kulturklubo “Karolinka” de Loĝeja Kooperativo en Koziegłowy,
-Regiona Gas-kompanio en Poznań.
La organiza komitato:
Tadeusz Chrobak-prezidanto, Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki, Henryk Napierała (estro de la “Karolinka”-Klubejo)
Patrona kaj kunorganiza komitato:
Michaił Abramowicz, Zofia Banet-Fornal, Jerzy Fornal, Antoni Golonka, Andrzej Grzębowski, Lech Kosieniak, Galina Kuzniecowa, Alicja Lech, Lidia Ligęza, Andrzej Sochacki, Wojciech Usakiewicz.
En la programo de XII-a“Arkones” troviĝis i.a.:
LA PRELEGOJ DE:
-Zofia Banet-Fornal “La unuaj jaroj de nia teatro: 1896-1914”,
-Zbigniew Galor “Esperanto-movado: ĉu perdita komunumo?”,
-Lech Kosieniak “Kiel popularigi Esperanto-kulturon?”,
-Ilona Koutny “Lingvo kiel simptomo de Esperanta kulturo”,
-Lidia Ligęza “Simptomoj de Esperanto-kulturo”,
-Stanisław Mandrak “Pri Pola Esperanto-Asocio”,
-Wojciech Usakiewicz “Percepto de Esperantistoj kaj E-komunumo”,
-Juliusz Wasik “Kadre de Esperanto-movado”.
Wojciech Usakiewicz prezentis la projekton de koresponda diskutrondo por tradukistoj “K.t.p.” (“Koresponda traduk-petolado”).
LA SPEKTAKLOJ:
-“La jubileo” en la plenumo de Jerzy Fornal , la spektaklo estas dediĉita al la solenado de la centjariĝo de Esperanto-teatro,
-“Adadadad” – la scenejverko de Jarlo Martelmonto (Jarl Hammarberg) kun partopreno de Wojciech Usakiewicz.
LA AŬTORAJ PREZENTOJ:
-Lidia Ligęza (Kraków) “Mia eno” – prezento de la libro (originaj verkon kaj tradukoj i.a. de Wisława Szymborska),
-Zbigniew Rosiak (Poznań) “El la Pola Poezio” – tradukaĵoj.
LA PORNOLOGIA VESPERO:
Verkoj kaj tradukoj de Lidia Ligęza, Valentin Mielnikov, Kazimierz Strzelecki, Stanisłąw Świstak, Grzegorz Turbański k.a. La renkontiĝon gvidis Tadeusz Chrobak.
LA KONCERTOJ DE:
-La muzikgrupo “Espero” (Koszalin) – gvidita de Waldemar Nowakowski (Małgorzata Barwinek, Teresa Dunowska, Małgorzata Iwanicka, Katarzyna Łakoma, Joanna Nadolna, Wasilewska Agnieszka).
-La duopo: Iza Nowakowska kaj Paulina Zakrzewska (Koszalin).
LA RECITALETOJ DE:
-Zuzanna Kornicka – kanzonoj,
-Rafał Marzec – stultaĵoj.
LA STUDOKUPOJ:
“Kial venas?” sub la gvido de Tyburcjusz Tyblewski .
LA EKSPOZICIOJ:
-La fotoekspozicio “Impresoj” de Andrzej Sochacki ,
-“Esperanto-filatelaĵoj” el la kolektoj de Celina Bielska kaj Jolanta Horla .
LA VIDEOFILMOJ:
Prezento de pluraj Esperanto-videofilmoj el la kolektoj de: Roman Dobrzyński, Kultura Esperanto-Fondaĵo-Poznań, Andrzej Sochacki, Juliusz Wasik k.a.
LA LIBROSERVOJ DE:
Esperanto-Societo “Flamo”, Johano Pachter, Kultura Esperanto-Fondaĵo-Poznań.
LA FOTOSERVO DE:
Andrzej Sochacki (Staszów)
LA ALIAĴOJ:
-videofilmon pri la XII-a Arkones registris Ryszard Tomaszewski (Telewido Swarzędz),
-la renkontiĝo de “eksorbitanoj”-gvidis Alicja Lech, Anna i Jan Adamscy,Małgorzata Lubicz-Woźniak, Zbigniew Mateusz Woźniak, Henryk Lech, Tadeusz Chrobak, Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki, Halina i Zdzisław Popiak, Marcin Radecki (Bazyl), Jerzy Edward Tarnopolski,Ryszard Tomaszewski, Przemasław Zyber (Kosmita), Dariusz i Urszula Wittchen,
de la eks -“Orbita” -anoj sub la gvido de Alicja Lech,
-la distra mielvespero,
-la diskoteko,
-la fungokolektado en la proksima “Zielonka”-arbarego.
La aranĝo povis okazi dank’ al la subvencioj de: La Aŭtolernejo “Mariusz Gotz”, Tadeusz Chrobak, Paweł Janowczyk, Kultura Esperanto-Fondaĵo-Poznań, La Kulturcentro de la Loĝeja Kooperativo en Koziegłowy Karolinka”, Zbigniew Kornicki, La Regiona Gaskompanio en Poznań.
La aranĝon partoprenis interalie Henryk Budziałowski, Ewa i Dariusz Caban, Roman Dragan, Zdzisław Glajcar, Andrzej Jasiak, Wojciech Kański, Jerzy Konieczny, Zofia Kowalczyk, Barbara Laskowska, Marek Migurski Kazimierz Okoński, Halina Oleszek , Urszula Piątek, Halina Radoła, Małgorzata Radoła, Anna,Mirosłąwa,Michał i Jerzy Rządzcy, Barbara Szubert, Krzysztof Śliwiński, Henryk Wenzel, Gabriela , Marzena i Arkadiusz Zabielscy, Grażyna Zawada.
Post la aranĝo estis preparita la adresaro de la registritaj partoprenintoj kaj la unuan fojon, paperforme raporto pri la programo.