XIII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES okazis inter la 26-a kaj la 28-a de septembro 1997 en Poznań en baza lernejo n-ro 83 ŁEJERY ĉe la strato Roman Brandstaetter 1.
Al la aranĝo venis 129 registritaj personoj el Afganio, Albanio, Aŭstralio, Bulgario, Germanujo, Hungario, Latvio, Pollando, Rusujo kaj Slovakio kaj kelkaj neregistritaj.
La organizantoj :
-Grandpolia Esperantista Societo (fondita 15-an de decembro 1994 en Poznań, oficjala sidejo: Poznań str. Romana Dmowskiego 37, prezidanto: Tadeusz Chrobak,
-La Baza Lernejo N-ro 83 Łejery en Poznań,
-Pola Esperanto-Junularo,
-Pola Esperanto-Asocio, Filio en Poznań,
-Instituto de Filozofio kaj Sociaj Doktrinoj de la Agrikultura Akademio en Poznań,
-Instituto de Lingvistiko de Adam Mickiewicz Universitato,
-Departamento pri Kulturo de la Magistrato de Poznań.
La organiza komitato:
Modest Błasiak, Tadeusz Chrobak, Zbigniew Galor, Paweł Janowczyk, Alicja Lech, Halina Oleszek, Andrzej Sochacki.
Patrona kaj kunorganiza komitato:
Zofia Banet-Fornal, Roman Dobrzyński, Jerzy Fornal, Antoni Golonka, Oksana Gołowina, Andrzej Grzębowski, Jerzy Hamerski, Zbigniew Kornicki, Lech Kosieniak, Alicja Kostecka, Krzysztof Kwaśniewski, Lidia Ligęza, Beata Machowska, Elżbieta Malik, Jarosław Parzyszek, Jerzy Rządzki, Wojciech Usakiewicz, Elżbieta Worsztynowicz.
En la programo de XIII-a“Arkones” troviĝis i.a.:
LA SEMINARIO : “La komenco, disvolviĝo, ĉu/kaj falo de la esperanta kulturo?”
kun la prelegoj de
-Zbigniew Galor “Ĉu la falanta kulturo de la falanta movado?”,
-Zbigniew Kornicki “Internacia lingvo kaj kulturo – kelkaj pensoj”,
-Lech Kosieniak “Aktivado de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista”,
-Ilona Koutny “Evoluo au stagnado de esperanta kulturo?”,
-Johan Pachter “Situacio de Esperanto en Germanio”,
-Wojciech Soczówka “Pri la problemoj de Esperanto-movado”,
-Kazimierz Strzelecki “De kie venas esperantistoj?”,
-Wojciech Usakiewicz “Rimarkoj pri Esperanto-kulturo” kaj “Koresponda kurso por tradukistoj – kiel ĝi funkcias post unu jaro?”,
-Juliusz Wasik “Paco kaj kulturo”.
LA SPEKTAKLA PREZENTAĴO:
“Ritoj” – pri praslavaj moroj kaj religioj – de Kazimierz Mazur kun tradukhelpo de Wojciech Usakiewicz.
LA KONCERTOJ DE:
-Jerzy Handzlik (Bielsko Biała) – kanzonoj,
“Espero” (Koszalin) – muzikgrupo gvidata de Waldemar Nowakowski.
LA RECITALETOJ DE:
-Zuzanna Kornicka – kanzonoj,
-Iza Nowakowska – kanzonoj kaj versaĵoj,
-Magdalena Serafin – kanzonoj kaj poeziaĵoj.
LA STUDRONDO:
Tadeusz Chrobak – “Vivu la diskrimino” (nur por viroj).
LA EKSPOZICIOJ:
-“Kongresaj afiŝoj” el la kolekto de Lech Kosieniak,
-“Impresoj” – fotoekspozicio de Andrzej Sochacki.
LA LIBROSERVOJ DE:
Johann Pachter kaj Arkonesa.
PREZENTO DE VIDEOFILMOJ – i.a. el la kolekto de Paweł Janowczyk kaj Halina Radoła.
LA JUBILEA VESPERO
okaze de la 25-jariĝo de Pola Studenta Esperanto-Komitato – kun la gvido de Elżbieta Malik.
LA AMUZA VESPERO
sub la gvido de Waldemar Nowakowski.
LA VIZITADO DE POZNAŃ
kun gvido de Jolanta Horla.
La aranĝon subvenciis :
La Baza Lernejo N-ro 83 Łejery en Poznań, Departamento pri Kulturo de la Magistrato de Poznań, La Firmao “Energetyka Poznańska”, Entrepreno “Konkret”- Kraków, Grandpolia Societo de Esperantistoj, Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki, Tadeusz Chrobak.
La programerojn videofilmis Michał Szutarski.
Inter gepartoprenantoj estis: Barbara, Patrycja, Sylwia kaj Modest Błasiak, Ewa Bondar, Maria Borkowska, Marcin i Krzysztof Borkowscy, Andrzej Broda, Henryk Budziałowski, Anna,Janina,Julia Cholewińskie, Adam Cholewiński, Dorota Drelich, Bogusław Duszyński, Zdzisław Glajcar, Andrzej Grzębowski, Anna Gutowska, Andrzej Jasiak, Gerhard Klingenhofer, Jadwiga i Joanna Kornickie, Beata Machowska-Kaczmarek, Irena Marcinkowska, Eva Margit, Eugenia Matysiak, Wacław Mielczarek, Gunter Neue, Oszkar Princz, Halina Radoła, Mirosława i Jerzy Rządzcy, Trevor Steele, Hieronymus Stroiński, Karol Swoboda, Barbara Szubert, Mara Timermane, Ksenia Todorova, Teodora i Władysław Turek, Grażyna Zawada, Milan Zwara kaj multaj aliaj.
Partoprenantoj noktis en la arkonesejo (ĉefe en gimnastikejo) kaj en proksima hoteleto: “Ośrodek Szkolenia Kadr i Usług Socjalnych Rolnictwa” ĉe la strato Żniwna 2 (vojkruciĝo kun la strato: Za Cytadelą). Post kelkaj jaroj la konstruaĵn oni trakonstruis kaj malfermis tie plej luksan hotelon en Poznań “Trawiński”,kiun post kelkaj jaroj oni ruinigis kaj en la sama loko konstruis luksan loĝdomon.
Post la aranĝo estis dissendita paperforme la adresaro kun la resumo de la programo.
Aperis gazetartikoloj, interalie “Poganin na Arkonesie” (Głos Wielkopolski-Głos Towarzyski 10.10.1997).