XIX-a ARKONES 2003

*XIX-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto „ARKONES” okazis en Poznań
en la lernejo „ŁEJERY” inter la 26-a kaj 28-a de septembro 2003.*

JEN LA PROGRAMEROJ:

Recitaloj:

“Jen la viv’ “ (Roman Bura)
“Muzika recitalo” (Leszek Dobrowolski)
“Fluto, gitaro kaj kantado” (Birke Dockhorn kaj Bertilo Wenergren)
“Kantoj” (Jerzy Handzlik)
“Kanzono ne konas limojn”(Zuzanna Kornicka)
“Koncerto” de la grupo KRIO DE MORTO el Poznań – industria rokmuziko kun „performanco”(La koncerton esperante anoncis fama, pola filmĵurnalisto kaj esperantisto Wiesław Kot.)
“Recitalo kun akordiono” (Fabrice Morandeau)
“Nokta muzikado” (Moliere Ngangu kun kolegoj el Demokrata Respubliko Kongo)

Spektakloj:

“Adiaŭo al timo” (Urszula Lauferska)
“Tra” Scenejprezento de la verko de Jarlo Martelmonto en la plenumo de Leszek Dobrowolski, Tadeusz Chrobak, Zuzanna Kornicka, Jarlo Martelmonto.
“La vazoj” kaj el aliaj teatrajoj de Stefan Mac Gill JUNULARA TEATRO INSTIGO el Gorzów Wlkp.

Prelegoj:

“Magiaj eldiroj de Harry Potter en lingvistika analizo” (Vera Barandowska)

“ ’Infana raso’ de William Auld – en retrospektivo” (Vilmos Benczik)

“La metafora uzo de la lingvo-nomo ‘Esperanto’ en kulturaj tekstoj” (Detlev Blanke)

“Pontoj inter du alternativaj movadoj” (Wera Blanke)

“Esperanto en la interreto” (Witold Czerwiński)

“Muroj kaj pontoj – aktualeco de Zamenhofa ideo” (Roman Dobrzyński)

“Kultura identeco de esperantistoj” (Zbigniew Galor)

“Nikolao Hohlov” (Aleksander Korĵenkov)

“Lingvo, komputilo kaj statistikaj esploroj” (Zbigniew Kornicki)

“De lingvo al vortaro” (Ilona Koutny)

“Rimarkoj de la poetino pri esperanta verkado”(Lidia Ligęza)
“Kosmologio” (Bożena Pietrzyk)

“Esperanta tekstaro” (Bertilo Wennergren)

“Ĉu ni esperantistoj travivos nian propran morton?” (Walter Zelazny)

Aŭtoraj montriĝoj:

-La tradukoj el Roman Brandstaetter (Zbigniew Czubkałło)
-Poeziaĵoj(Tadeusz Chmiel)

Primovada paneldiskuto
-„Esperantaj Mitoj” – gvidita de Tadeusz Chrobak

Interlingvistika rondo – pri kio okupiĝas la gestudentoj de Interlingvistikaj Studoj en UAM en Poznań. Renkontiĝo kun fin- kaj ekstudintoj.

Publikaj prezentiĝoj de:

-la revuo „La ondo de Esperanto” kaj la eldonejo „Sezonoj” (Halina Gorecka)
-la revuo „Litova Stelo” kaj informoj pri 90-a UK en Vilnius (2005), 57-a IKUE-Kongreso en Kretinga (2004) kaj 40-a BET (2004) (Aida Čižikaté)
-la eldonejo „Trezoro” (Vilmos Benczik)
-la eldonejo „Hejme” : „Pri la stato kaj evoluo de Pola Esperantisto kaj eldonado de E-libroj” (Kazimierz Leja)
-la eldonejo „KAWA-PECH” kaj SAT-kongreso en Bratislava (Petro Chrdle)
-la eldonejo „Kleks” (Jerzy Handzlik).

La kvina oratora konkurso pri la temo „Malfruiĝo” ne okazis pro la manko de aliĝoj.

Informpunkto kaj ekspozicieto pri ZEO-oj (Robert Kamińsk).

Fotoekspozicio „Impresoj” (Andrzej Sochacki).

Prezentado de la filmoj:
-„La roko de libereco” – la filmon antaŭparolis mem la reĝisoro Roman Dobrzyński
-malnovaj filmoj de Roman Dobrzyński: „Bonvenon al Bjalistoko”, „Kvin koloroj de Koreio”, „Esperanto”, „Granda Origino”, „Varsovio cent jarojn poste”.
-filmoj pri Litovio :„ Baltmara sukceno”, „Kaunas – urbo ĉe riverkunfluo”, „Litova kalendaro.Festoj,moroj,tradicioj”.
-aliaj konataj : „Angoroj”, „En Eŭropo ie”, „La mortotuko-signo de nia epoko”.

Libroservo (Paweł Janowczyk)

Diskoteko kaj Mielvespero gviditaj de Tadeusz Chrobak.

La aranĝon subtenis : La eldonejo “Kleks” (Bielsko Biała) kaj la entrepreno PPHU*„Tago” Paweł Janowczyk* (Poznań).

La aranĝon pere de subtena fonduso-Arkones 2003 mone helpis : Vera Barandowska, Modest Błasiak, Detlev Blanke, Wera Blanke, Roman Bura, Tadeusz Chmiel, Petro Chdrle, Iwona Kocięba, Jerzy Konieczny, Jadwiga Kornicka, Zofia Kowalczyk, Kazimierz Leja, Maria Mickle, Horst Renemann, Maciej Zgondek.
La organizantoj elkore dankas al ĉiuj kiuj helpis okazigi la aranĝon.

Afiŝojn kaj aliajn eldonaĵojn projektis Margarita Malkowskaja.

Pri la presaĵoj zorgis Paweł Janowczyk.

Videofilmis : Wisia Kornicka , Zbigniew Kornicki, Leszek Dobrowolski, Tobiasz Każmierski.

Organiza Komitato:

Tadeusz Chrobak, Zbigniew Galor, Paweł Janowczyk, Aleksander Korĵenkov, Zuzanna Kornicka-Stępniak, Ilona Koutny, Leszek Dobrowolski, Margarita Malkowskaja, Halina Oleszek.

Patrona kaj Kunorganiza Komitato:

Aneta Będkowska, Witold Dobrowolski, Oksana Gołowina, Zbigniew Kornicki, Lidia Ligęza, Beata Machowska-Kaczmarek, Elżbieta Malik, Johano Pachter, Wojciech Usakiewicz, Lu Wunsch-Rolshoven.

La aranĝo okazis en la Baza Lernejo nro 83 ”Lejery” Poznan kaj partoprenis ĝin 155 personoj el : Aŭstrio, Belgio, Britio, Ĉeĥio, Demokrata Respubliko Kongo, Francio, Germanio, Hispanujo, Hungario, Irano, Litovio, Pollando, Rusio, Svedio, Ukrajno, Usono.

Listo de partoprenintoj de XIX ARKONES