La XV-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES okazis inter la 24-a kaj la 26-a de septembro 1999 en Poznań en baza lernejo n-ro 83 ŁEJERY ĉe la strato Roman Brandstaetter 1. La lernejo “Łejery”, kiu jam la trian fojon akceptis nian aranĝon havas netipan devenon. Ĝiaj geestroj: Jerzy Hamerski kaj Ela Drygas kreis la lernejon, kiu rompas instruajn stereotipojn. Enkondukas fantazion, teatron, novajn pedagogiajn pensojn, ĉefe pri la rilatoj inter infanoj, gepatroj kaj instruistoj. La konstruaĵo estis donacita de la urbeto Mierlo (Nederlando).
Al la aranĝo venis 98 (registritaj) personoj el Germanujo, Hungario, Macedonio, Nederlando, Pollando, Rusujo, Svedio, Tajvano, Ukrainio, Usono kaj kelkaj neregistritaj.
La organizantoj:
-Grandpolia Esperantista Societo,
-La Baza Lernejo N-ro 83 Łejery en Poznań,
-Pola Esperanto-Asocio – Filio en Poznań,
La organiza komitato:
Modest Błasiak, Tadeusz Chrobak, Zbigniew Galor, Jolanta Horla, Paweł Janowczyk, Ilona Koutny, Elżbieta Malik, Halina Oleszek, Johann Pachter, Andrzej Sochacki.
Patrona kaj kunorganiza komitato:
Jerzy Hamerski, Zbigniew Kornicki, Lidia Ligęza, Beata Machowska, Gleb Malcev, Jerzy Rządzki, Wojciech Usakiewicz.
La aranĝon subtenis:
-La Ĉokoladfabriko “BARON” – Poznań,
-MK Cafe & Tea – Koszalin,
–PPHU“EDECO” – Poznań,
-“MIRABUD” Sp. z o.o. – Kraków
En la programo de XV-a“Arkones” troviĝis i.a.:
La disputrondo:
“Fina venko – ĉu, kiam ?” – kiun gvidis Tadeusz Chrobak.
La laborgrupo:
“Rakontojn rakonti” – tri renkontiĝoj gvidataj de Sabine Trenner
La prelegoj de:
-Vera Barandovska-Frank “Akademio Internacia de la Sciencoj”,
-Ewa Bondar “Esperanto laŭ Cseh-metodo”,
-Wojciech Usakiewicz “Ĉu William Auld meritas Nobel-premion ?”,
-Istvan Ertl “Epoko de fekunda pesimismo”,
-Lu Wunsch Rolshoven “Ĉu fine venkos la raŭmismo?”,
-Zbigniew Kornicki “Fina venko ĉu neniam?”,
-Zbigniew Galor “Fina venko – revo kaj realo”,
-Blazio Vaha “Korpuso sen statuso”,
-Waldemar Pastuszka “Esperanto-ĉu vere internacia lingvo?”,
-Lech Kosieniak “Kion donis/as al mi Esperanto?”,
-Leszek Sobkowiak “Miaj ĉinaj impresoj”.
La spektakloj:
“De tajgo al minaretoj” – pri Ada Sikorska Fighiera en la plemumo de Jadwiga Gibczyńska,
“La Arlekeno” de Janusz Korczak en plemumo de Jerzy Fornal,
“La ruza vulpo” en la plenumo de Infana Teatro (Gorzów Wielkopolski) sub la gvido de Ludwina Nowicka.
Kluba vespero
dum kiu Urszula Lauferska, Alicja Pałczyńska-Wilkniewska, Lidia Piechowicz, Halina Zielazek, Bogusław Duszyński, Paweł Piechowicz, Paweł Wilkniewski prezentis kantojn kaj poemojn. Specjale por la vespero la organizantoj eldonis la kantareton: “Suno en la koro”.
La recitaloj de:
-Jerzy Handzlik,
-Zuzanna Kornicka.
La dekkvina, sabata, poznana mielvespero kiun gvidis Elżbieta Malik kaj Barono. Poste okazis diboĉado ĝis mateno.
La limerikojn memverkitajn, tradukitajn kaj de E-aŭtoroj, antaŭparolis kaj prezentis ĉi-aŭtune Lidia Ligęza .
La aŭtoraj poemprezentoj de:
-Tadeusz Chmiel,
-Jarlo Martelmonto,
-Gleb Malcev.
La renkontiĝo de la aktoro Jerzy Fornal kun “arkonesanoj” .
Estis solene enmanigitaj premioj de kvara (kaj kiel kontinuo – la sesa) Konkurso(j) pri Esperanto-Tradukoj de Pola Poezio: “Pola Poezio por Infanoj”
La konkursaĵojn pritraktis la Ĵurio en la konsisto: Lidia Ligęza-prezidantino, Zbigniew Galor, Zbigniew Kornicki – sekretario kaj deponprenanto.
Jen la rezultoj :
I-a premio – por “Lokomotivo”. E-traduko far Urszula Tupajka de Bydgoszcz de versaĵo “Lokomotywa” de Julian Tuwim.
II-a premio – por “Pri sinjoro kanzonulo”. E-traduko far Urszula Tupajka de versaĵo “O Panu Tralalińskim” de Julian Tuwim.
III-a premio – por “Birda radio”. E-traduko far Urszula Tupajka de versaĵo “Ptasie radio” de Julian Tuwim.
Estis solene enmanigita speciala premio (distingo) de kvina Konkurso pri Esperanto-Tradukoj de Pola Poezio: “Poezio de Adam Mickiewicz”
La konkursaĵojn pritraktis la Ĵurio en la konsisto: Lidia Ligęza-prezidantino, Zbigniew Galor, Zbigniew Kornicki – sekretario kaj deponprenanto.
Jen la rezultoj :
I-a, II-a, III-a premioj ne stis aljuĝitaj.
Speciala Premio por la kuraĝo en E-tradukado de la fragmentoj de “Avoj”(“Dziady”) al Waldemar Pastuszka de Sosnowiec.
Do la premiojn ricevis nur : Urszula Tupajka (Bydgoszcz), kiu dum la solenaĵo ankaŭ prezentis premiitajn tradukaĵojn kaj Waldemar Pastuszka (Sosnowiec).
La Unua Oratora Konkurso kies la ĉeftemo estis “Aventuro”
La unua premio – Sabina Trenner
Du distingoj : Gleb Malcev kaj Agneta Emanuelsson.
La solena malfermo de la aranĝo dum kiu ni adiaŭis Tyburcjusz Tyblewski (mortinta en 1998 jaro) per la poemo “Ni prenos vin kun si…” de Adam Pleśnar en la traduko de Lidia Ligęza, en la plenumo de Zuzanna Kornicka.
La fermo de la aranĝo, kiun ornamis Iza kaj Kasia Chrobak kun akompano de Jerzy Handzlik per la trilingva popola kanto.
La partoprenantoj loĝis en la lernejo (amasejo), kaj en alia ol antaŭjare hoteleto kun eĉ pli bela nomo: “Ośrodek Szkoleniowy Doradztwa, Rozwoju Rolnictwa i Obszarów Wiejskich” ĉe la strato Winogrady 63.
Kutime en Arkonesejo funkciis bufedo, en kiu aĉeteblis teo, kafo, trinkaĵoj, sandviĉoj, rapidaj varmaj manĝaĵoj k.a. En proksima restoracieto “Flirt” ĉe la strato Murawa arkonesanoj plejofte tagmanĝis.
En la jaro 1999 arkonesanoj amase kaj ofte vizitis proksiman ĉinan manĝejon “WANG-JI” (bistro chińskie), kiun gvidis loĝanta en Poznań, tajvana esperantistino Wang Ĉung-yi. La menuo estis specjale preparita por Arkones.
La programon videofilmis: Zbigniew Kornicki, Jadwiga Kornicka, Elżbieta Janowczyk-Ikierska, Dariusz Ikierski.
Komputila prilaboro de materialoj Tadeusz Chrobak.
La projekto de la afiŝo Małgorzata Małkowska.
Interlingvistiko XXXXXXXXXXXX
Jen kelkaj nomoj de la patoprenantoj:Andrzej Broda, Władysław Burszta, Lence Efremova, Andreas Emmerich, Michael Farris, Oksana Gołowina-Janowczyk, Jerzy Konieczny, Teresa Kosieradzka, Zofia Kowalczyk, Aneta Krata, Ignacy Machowski, Maria Mickle, Denis Moĵajev, Moro III Bradio.V.,Kazimierz Okoński, Urszula Piątek, Halina Radoła, Izabella Puchalska; Barbara, Michał, Mira Rządzcy; Lidia Siemińska-Stocka, Teresa Skrzypczak, Leszek Sobkowiak, Hieronymus Stroiński, Andrzej Szczudło, Helena Szraiber, Barbara Szubert, Stanisław Śmigielski, Ingrid Voss, Joachim Werdin, Józef Wilk, Grażyna Zawada, Peter Zilvar kaj aliaj.