XVI-a ARKONES 2000

La XVI-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES okazis inter la 29-a de septembro kaj la 01-a de oktobro 2000 en Poznań en la baza lernejo n-ro 83 ŁEJERY ĉe la strato Roman Brandstaetter 1.
La lernejo “Łejery” jam la kvaran fojon akceptis nian aranĝon.
Al la aranĝo venis 150 patoprenintoj el Belgio, Britio, Ĉeĥio, Germanujo, Hungario, Pollando, Rusujo, Svedio, Tajvano, Usono (laŭ la dissendita adresaro).

La organizantoj:

-Grandpolia Esperantista Societo,
-La Baza Lernejo N-ro 83 Łejery en Poznań,
-Pola Esperanto-Asocio – Filio en Poznań,

La organiza komitato:

Tadeusz Chrobak, Zbigniew Galor, Paweł Janowczyk, Ilona Koutny, Elżbieta Malik, Halina Oleszek.

Patrona kaj kunorganiza komitato:

Modest Błasiak, Andrzej Broda, Jerzy Hamerski, Zbigniew Kornicki, Lidia Ligęza, Beata Machowska, Jochann Pachter, Halina Radoła, Wojciech Usakiewicz.

En la programo de XVI-a“Arkones” troviĝis i.a.:

La spektakloj:

-“Noemi” de Paul Gubbins en la plemumo de Jadwiga Gibczyńska,
-“La babiladoj de bonhumura Zamenhofano” de Jakobo Ŝapiro en plemumo de Jerzy Fornal,
-“Ĉiam meritas vivi” – la poezia kantspektaklo de la toruna junulara teatro “Studio P” sub la gvido de Lucyna Sowińska,
-“La oficeja ĝangalo” de Stefan Mac Gill prezentita de la Infana Teatreto “Instigo” el Gorzów Wielkopolski sub la gvido de Ludwina Nowicka,
-“Pri tio, kion mi amas” de Julian Tuwim en plenumo de Ola Krygier,
-“Observu neglektu aŭskultu akcentu nuligu premlevu lantglutu” de Jarl Hammarberg, prezentita de la aŭtoro kun helpo de Tadeusz Chrobak kaj Paweł Janowczyk (La teksto aperis en la dua Arkones-kajero).

La diskutrondo:

“Ĉu Esperanto estas bezonata ?” – kiun gvidis Tadeusz Chrobak.

La seminario:

“Esperanto – Filmarto”, dum kiu Judita Schiller (Budapesto) prelegis kaj prezentis plurajn E-filmojn.

La prelegoj de:

-Zofia Banet-Fornal – “La Familio Zamenhof”,
-Agnieszka Drelich, Krzysztof Magdziak – “Bona Espero – Brazilio”,
-Zbigniew Kornicki “Funkciado de Internacia Lingvo en eŭropa kulturo – elektitaj aspektoj”,
-Lech Kosieniak “Esperanto en monoteismaj religioj”,
-Teresa Nemere “Du internaciaj lingvoj: Esperanto kaj muziko”,
-Jarosław Parzyszek “Ĉu Bjalistoko bezonas Esperanton?”.

La 18-a Pola Studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj – San Marino, kun jenaj studokupoj:

-Zbigniew Galor – “Enkonduko en sociologion de kulturo”,
-Ilona Koutny – “Interkultura komunikado”.

La koncerto

de la koruso “Sub la Verda Stelo” (Tychy) sub la gvido de Danuta Tudaj.

La deksesa, sabata, poznana mielvespero,

kiun gvidis Elżbieta Malik kaj Jarosław Parzyszek.
Dume kantis: Wanda Bierzyńska, Zuzanna Kornicka, Jerzy Walaszek.
Prezentiĝis ankaŭ Iris kaj Lu Wunsch-Rolshoven.

La verkistaj renkontiĝoj kun:

-Lidia Ligęza: kunkreado de moskalikoj kaj prezentado de limerikoj (aperis ankaŭ en Arkones-Kajero) .
-Tadeusz Chmiel – “Versoj por Maria – III-a parto.

La kurseto

pri sceneja(aktora) movo, kiun gvidis Jerzy Fornal.

Por gimnasti langojn de esperantistoj la organizantoj de la XVI-a Arkones anoncis
La Duan Oratoran Konkurson.
La temo de la prezento estis “Vojaĝo” – ĉio cetera dependis de la oratoroj.
La prezento daŭris 5-10 minutojn.
La juĝkomisiono sub la gvido de Lidia Ligęza havis keston da ĉampano por disdoni po botelo(j) inter la premiitoj (laŭ iliaj meritoj).
La juĝkomisiono pritaksis konstruo de ĉiu eldiro, ĝian fluecon kaj gramatikan korektecon, sed ankaŭ la fervoron kaj personecon de la oratoroj.
Eblis aliĝi kiam ajn, ankaŭ dum la aranĝo, sed ne malpli frue al tri horojn antaŭ la konkurso mem.
Jen la rezultoj:
La unua premio – Jarosław Parzyszek (tri boteloj)
Tri distingoj : Agnieszka Drelich, Agneta Emanuelsson, Lu Wunsch Rolshoven (po unu botelo).

La aŭkcio de esperantaj libroj
kiun gvidis Tadeusz Chrobak.

La fotoekspozicio
de Maria Mickle

La libroservo
gvidata de Paweł Janowczyk kaj Johann Pachter.

La leciono kaj prelegoj
por junulara grupo (klaso) de Gostyń – gvidita de Halina Radoła.

La fotoservo
de Andrzej Sochacki.

La diskoteko
gvidita de Krzysztof Łuszczewski – Radio MERKURY – Poznań

La aperta Kunsido de la Estraro de Pola AIS-Asocio.

La specialan premion : La vojaĝon pere de la Vojaĝoficejo “Eurostop” : Poznań – London – Poznań ricevis Ludwina Nowicka – fondintino kaj reĝisorino de la Infana Teatreto “Instigo” Gorzów Wielkopolski.
Librojn de Remigiusz Mielcarek “Podręcznik Obieżyświata” ricevis: Agnieszka Drelich, Krzysztof Magdziak, Ola Krygier, Marta Piekarz, Karina Stanek kaj Ludwina Nowicka.

La partoprenantoj loĝis en la lernejo (amasejo), kaj en “Ośrodek Szkoleniowy Doradztwa, Rozwoju Rolnictwa i Obszarów Wiejskich” ĉe la strato Winogrady 63.

La programon videofilmis: Oksana Golovina, Zbigniew Kornicki, Agnieszka Kużnik, Andrzej Sochacki, Sebastian Stępniak.
Komputila prilaboro de materialoj Tadeusz Chrobak.
La projekto de la afiŝoj Małgorzata Małkowska.
En “Głos Wielkopolski” (06.10.2000) aperis artikolo de Beata Machowska “Esperanckie noce i dnie”

La aranĝon subtenis:
-La baza lernejo n-ro 83 ŁEJERY Poznań,
-La Ĉokoladfabriko “BARON” – Poznań,
-PPHU“EDECO” – Poznań,
-La Entrepreno OWIPLANT – Owińska apud Poznań,
-La Instrucentro por ŝoforoj FORMULA L – Poznań,
-Pola Esperanto-Asocio – Filio en Poznań,
-La Entrepreno TAGO – Poznań,
-La Vojaĝoficejo EUROSTOP – Poznań.

La subtenan fonduson: Arkones 2000 mone apogis: Modest Błasiak, Bogdan Dembiec, Jarl Hammarberg, Paweł Janowczyk, Zofia Kowalczyk, Jarosław Parzyszek, Helena Schreiber, Joachim Werdin.

Interlingvistiko XXXXXXXXXXXX

Jen kelkaj nomoj de la patoprenantoj: Aneta Będkowska, Wanda Bierzyńska, Andrzej Broda, Dorota Burchardt, Władysław Burszta,Alain Delmotte, Agneta Emanuelsson, Michael Farris, Iwona Frukacz, Oksana Gołowina-Janowczyk, Anna Gutowska, Bill Jenkins, Jerzy Konieczny, Teresa Kosieradzka, Moro III Bradio.V., Danuta Nadaj, Gunter Neue, Kazimierz Okoński, Urszula Piasecka, Halina Radoła, Barbara, Jerzy, Mira Rządzcy; Lidia Siemińska-Stocka, Teresa Skrzypczak, Hieronymus, Monika Stroiński, Jitka Skalicka, Dorota Szczygieł, Barbara Szubert, Grażyna Szybryczyńska, Krzysztof Śliwiński, Katarzyna Tempczyk, Jerzy Walaszek, Juliusz Wasik, Benedykt Wilkowicz, JoachimVerdin, Józef Wilk, Grażyna Zawada, Peter Zilvar, Mariusz Żak kaj aliaj.