XX-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto „ARKONES” okazis en Poznań
en la lernejo „ŁEJERY” inter 01 – 03.10.2004.
Plurfoje venas demandoj: kial ni tiom malmulte informas pri Arkones ? Eble pro la pigreco, eble pro la postaranĝa ripozemo, eble pro aǔtuna melankolio… Sed ĉifoje ni faru escepton kaj iom raportu pri Artaj Konfrontoj en Esperanto Arkones – sendependa kultura forumo, kies organizantoj volonte kunlaboras kun ĉiuj .
Tri novaj spektakloj speciale preparitaj por la aranĝo ornamis la Konfrontojn. Unue prapremiera „Iĝ” – avangarda prezentaĵo en plenumo de la aǔtoro Jarlo Martelmonto, Krzysztof Usakiewicz, Lu Wunsch Rolshoven kaj Zuzanna Kornicka-Stępniak. La aǔtoro ricevis ĉijare la premion „Verko de la Jaro” pro la libro „Cetercetere”. Due „Laodamia” – laǔ la dramo de Stanisław Wyspiański esperantigita far Czesław Straburzyński – prezentita de Junulara Teatro Instigo el Gorzów Wielkopolski. Reĝisoris Ludwina Nowicka„Kontaktoj” – laǔ tekstoj de poznana verkisto Łukasz Mikołajewski. La spektaklon prezentis teatra grupo Spontanea (Tobiasz Kaźmierski, Zbigniew Kornicki, Łukasz Mikołajewski, Bogusława kaj Małgorzata Ławrynowicz, Daria Skrzypczak kaj Karina Stanek).
En moderna kaj simpatia arkonesejo – la lernejo „Łejery” okazis tri fotoekspozicioj: „Transigoj” de Ilona Ejsmont,* „Esperantaj aranĝoj”* kaj „Impresoj” de Andrzej Sochacki.. La amasloĝejon plenŝtopis grupo de PEJ-anoj (ĉefe el Varsovia Vento), kiuj sub gvido de PEJ-prezidantino Irmina Szustak vigle diskutis organizajn aferojn de PEJ kaj IJK de TEJO en Zakopane. La junaj spektantoj ĝuis recitalojn de Zuzanna Kornicka-Stępniak – „Koncerto dediĉe al Tadeo”, Georgo Handzlik – „Mi volas danki vin …” kaj Moliere Ngangu Nduantoni – „Afrika muziko”.
Impone funkciis la plej riĉa en Pollando E-libroservo, kiun gvidas Paweł Janowczyk. Averaĝe ĉiu arkonesano aĉetis pli ol du librojn. Kiel ĉiam prezentiĝis multaj esperantaj eldonejoj, gazetoj kaj aranĝoj.
Post la ĵusa morto de Tadeo Chrobak – plurfoje rememorata dum la aranĝo – gvidon de primovada paneldiskutrondo transprenis Ireneusz Bobrzak kaj ĉiujn programerojn anoncis kaj gvidis Tobiasz Kaźmierski kaj Zuzanna Kornicka. Okazis aǔtora vespero kun István Ertl, publika renkontiĝo de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA), diskutrondo de ŝatantoj de la Esperanta Poezio sub gvido de Maria Majerczak, trejngrupoj pri interpersona komunikado gviditaj de Jerzy Rządzki, prezentoj de videofilmoj („Sieĝo de Malborko”, „Raporto pri UK-o en Pekino” kaj „Kamenskrapisto”). 45-an jubileon festis Esperanto-Redakcio de Pola Radio. Pri siaj travivaĵoj parolis Grzegorz Turbański (proze) kaj Tadeusz Chmiel (poezie). Dum „Miela vespero“, kiun tradicie gvidis Ela Malik amuzis nin Junulara Sakŝalma Grupo „Koźlary” kaj modernstila dancgrupo „United Project“
Walter Żelazny kaj Tomasz Chmielik prezentis projekton de la deklaro pri la okazintaĵoj en PEA en 1985-a jaro, kiun individue subskribis dekkelkaj personoj. Simile Zbigniew Galor resumis diskuton kaj postvivon de Poznana Proklamo el 2003 jaro.
VI Oratora KonkursoXXXXXXXX
En abunda seminaria programo prelegis: Augusto Casquero de la Cruz („Hispana moderna muziko”), Tomasz Chmielik („Isaac Bashevis Singer, 1904-2004- verkisto plej ofte kaj plej multe tradukata en Esperanton”), Aida Čižikaté, Witold Czerwiński, Roman Dobrzyński, István Ertl („Eǔropa lingvopolitiko”), Halina Gorecka, Andrzej Grzębowski, Zbigniew Kornicki, Ilona Koutny („Esperantlingva bildo de la mondo”), Boĵidar Leonov, Lidia Ligęza („Czesław Miłosz – silueto de pola nobelpremiito”), Maria Majerczak, Bradio Moro III („La promeso de Filozofio : Praktika Filozofio por la Homa Vivo. Historie kaj hodiaǔ”), Moliere Ngangu Nduantoni („Afrikaj lingvoj”), Barbara Pietrzak, Katarzyna Tempczyk („Mallonga historio de volapuko”), Walter Żelazny („Esperanto en la espoko de postmodernismo”).
Arkonesan forumon okaze de ties dudekfojiĝo vizitis direktoro de Arta kaj Kultura Departemento de Urba Estraro por persone enmanigi gratulleterojn al la ĉeforganizantoj de Arkones: Paweł Janowczyk, Zbigniew Kornicki kaj Tobiasz Kaźmierski.
Arkones okazis inter 01 kaj 03 de la oktobro 2004 en Poznań (Pollando) kaj partoprenis ĝin pli ol 190 personoj el 16 landoj. Pri Arkones raportis lokaj televido, radio kaj gazetaro. Ĝi, kiel kutime, okazis tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznań (25.09-01.10.2004). Detalaĵojn pri aliaj Arkonesoj kaj informojn pri la XXI-a Arkones (2005) vi trovos en aliaj paĝoj de la retejo:
Prilaboris: Paweł Janowczyk
kaj Zbigniew Kornicki