Elsxuteblaj dosieroj
Broŝuro kun bazaj informoj kaj programo en 2009 en .doc
Programo de la aranĝo sen surlokaj ŝanĝoj en formato .xls.
Arkones Jubileas
El La Ondo de Esperanto 2009. №11 (181)
Kvankam multaj pollandaj aktivuloj ĉi-jare elspezis siajn ŝparaĵojn por partopreno en la Bjalistoka UK, ARKONES denove logis ducenton da partoprenantoj kaj konfirmiĝis kiel la plej amasa kaj interesa semajnfina esperantista renkontiĝo en la Orienta Eŭropo.
La partoprenantoj, venintaj el dudek landoj al Poznano por unu semajnfino (18–20 sep), havis malfacilan elekton inter paralelaj programeroj de la jubileaj, jam la 25aj Artaj Konfrontoj en Esperanto. Entute la programo enhavis pli ol kvindek prelegojn, koncertojn, prezentojn, spektaklojn, laborgrupojn, diskutojn, konkursojn, ktp.
La sekreto de l’ populareco estas bone konata: la altnivela kultur-kleriga programo allogas multajn partoprenantojn, kiuj venas ne por studi la lingvon aŭ palavri pri la organizaj aferoj, sed por intelekte riĉiĝi kaj por ĝui la Esperantan arton; kaj tia publiko siavice altiras tiujn, kiuj volas lanĉi siajn novajn projektojn aŭ diskonigi la rezultojn de la projektoj anoncitaj. (Ankaŭ ĉi-foje estis anoncitaj la ricevintoj de la statuetoj de Spegulo kaj de la laŭreatoj de la Tutpollanda Esperanta Plebiscito, kiun prizorgas Marian Zdankowski.)
Ĉar la plena listo de la programeroj okupus la tutan paĝon, mi ankaŭ ĉi-foje mencias neniun el la prelegoj kaj laborgrupoj. Sed ja temas pri Artaj konfrontoj, kaj estas mencendaj la plej gravaj artaj prezentoj.
Ĉi-jare la teatra programo estis ne malpli abunda ol la muzika. La profesia trupo Terminus A Quo, kiun multaj povis spekti en Bjalistoko, prezentis en la kongreseja korto la spektaklon Kanoj. La amatora teatra Esperanto-Studio Improvizo el Jalto (Krimeo, Ukrainio) proponis kelkajn skeĉojn. Tradicie, teatraĵon surscenigis la neripetebla sveda poeto Jarlo Martelmonto. La Zamenhofa jaro donis temon al la solspektakloj Doktoro Esperanto de Mario Miglucci kaj Ludoviko-Lazaro de Georgo Handzlik.
Sed la kerno de ARKONES estas muziko. La legenda Martin Wiese plenumis kantojn baladajn kaj lirik-rokajn. Unuafoje prezentiĝis sur la Poznana sceno Iniacialoj DC. Ne estas penseble, ke la miel-vespera koncerto okazus sen Zuzanna Kornicka, kaj ŝi kantis, kaj meritis la aplaŭdadon.
Sed la plej memorinda surscena agado estis tiu de Piĉismo, kiun personigis ties fondinto kaj solisto Glebo Malcev. Post jaroj da eksteresperantuja koncertado li elektis Poznanon kiel la urbon de sia (ĉu nur unufoja?) reveno al Esperantujo. La reveno konsternis tiujn, kiuj memoras lin punka kantisto, ja lia programo Esperanto Esperanto estis eble la premiero de la brumuziko en Esperantujo. Malmultaj ŝatas lian stilon (nois), sed ĉiuj spektintoj memoros lin en Esperant-nazia uniformo, kun arĉo kaj violono enmane, kaj la disŝiritajn pecojn de iu “internacia sendependa magazino” surplanke. Tia estas ARKONES… Bunta kaj loga. Mi nepre revenos post unu jaro.
AlKo
http://esperanto.org/Ondo/Ondo/181-lode.htm
Programo
Spektakloj kaj koncertoj
- Martin Wiese
- Inicialoj DC
- Georgo Handzlik – monodramo “Ludoviko-Lazaro”,
- * Picxismo* kun idiotronika programo “Esperanto, Esperanto”,
- Moliere Ngangu kun la bando – “Muziko kaj ekzotiko”
- Jarlo Martel-Monto – la simbolo de Arkones, kiel kutime speciale por nia aranĝo preparas ĉiujare novan poezian spektaklon,
- Mario Migliucci – “Doktoro Esperanto”,
- Terminus A Quo – Trzciny (Kanoj) – spektaklo estas la aŭtora vizio de Edward Gramont. La spektaklo okazos en la orienta kulturetoso kaj oni audigos hajklojn en esperanto,
- Zuzanna Kornicka – Jubilea koncerto – jam de pli ol dek jaroj ŝia ĉarma kontralto kune kun gitaro allogas arkonesanojn,
- Zbigniew Kornicki – deklamas poemon “La Sokrato Dancanta” – de Julian Tuwim,
- 3 unuaktaj spektakloj de Teatra Esperanto-Studio “Improvizo” (Ukrainio) sub arta gvido de Svetlana Kravcova :
- Longa lango laux motivoj de rakonto de Anton Cxehxov, (la enhavo ligita kun esperantistoj en Pasporta Servo.
- Monologo de Margarita el Majstro kaj Margarita de Bulgakov.
- Hxoristino laux rakonto de Anton Cxehxov,
Prelegoj
- Peter Baláž – “Novaj projektoj de E@I (Esperanto@Interreto)”, – spektigo de filmo “Esperanto estas…”
- Bruĉjo Casini – Filmi en Esperanto por tutteuropa merkato – la projekto “Doktoro Esperanto” de 28-lingva dublado de filmo originale en la internacia lingvo,
- Tomasz Chmielik – “La juda mondo kaj L.L.Zamenhof”,
- Tomasz Chmielik – “„Migre kaj vage kun Fratoj Goskind tra la judaj Bjalistoko, Vilno kaj Varsovio” kun prezento de filmoj el la jaro 1939,
- Sebastian Cyprych – “XML–SVG–ARTo (uzo de SVG formato en kreado de komputila grafiko) + programo Inkscape”,
- Sebastian Cyprych – “XML–SVG–MAPo-ARTo (uzo de SVG formato en kreado de mapoj kaj ilia arta valoro)”
- Probal Dasgupta – “Esperanto, Barato kaj UEA: efektivoj kaj perspektivoj”;
- Istvan Ertl – “20 jarojn poste”,
- Paweł Fischer-Kotowski – “GLAT-e pri GLAT”,
- Zbigniew Galor – “E-movado baze de sociologiaj esploroj”,
- Jevgenij Gaus – Lernu.net,
- Irina Gerasimova – “Krimeo +esperanto en Krimeo”,
- Andrzej Grzębowski – Esperanta turismo: Kubo,
- Ben Indestige – “Belgio kaj ĝiaj kulturaj konfrontoj”,
- Bruchjo Kasini – “Filmi en Esperanto por tutteuropa merkato – la projekto “doktoro esperanto” de 28-lingva dublado de filmo originale en la internacia lingvo”,
- Katalin Kovats – “La komercisto amas la oficistinon!”,
- Ilona Koutny – “Prof. Istvan Szerdahlyi: vivo kaj verko”,
- Aleksander Korjxenkov – “Homarano”: La plej nova biografio de Zamenhof”,
- Edward Kozyra – “Nova du-voluma vortaro Esp-ang-pola, pol-Esp, ang-Esp-pola + mini-frazaro (Esp-ang-pol-kashuba)”,
- Lidia Ligęza – “Malnovaj kaj nuntempaj polaj kutimoj”,
- Lidia Ligęza – “Tadeusz Chrobak – elstara esperantisto kaj kara amiko”,
- Edward Malewicz – “Auxdvidmetoda lernolibro de esperanto por poloj”,
- Johano Pachter – “100 jaroj de la Germana Esperanto-Biblioteko kaj Arkivo”,
- Bożena Pietrzyk – “Mi estas homo” – impresoj pri la libro,
- Ryszard Rokicki – “Lernolibra auxtoro antaux – la defioj de nuntempa gramatika manlibro (akcento en la kunmetitaj vortoj)”,
- Jan Skonieczka – Eldoneblecoj ĉe “Skonpres”, prezentado de eldonita la libro “Reĝo Maĉjo la Unua”, “Teneraj rigardoj” kaj plano de eldono en pola lingvo “Życie Lidii Zamenhof” córki esperanta,
- Stanisław Śmigielski – “La ekstermado de gepoloj dum la dua monda milito”,
- Bernhard Westerhoff, Agnieszka Szopińska – “Esperantismo kaj Bahaaismo
ekzemple de vivo de Lidia Zamenhof”, - Jefim Zajdman – “Ili estis la unuaj” (Pri la pioniroj de Esperanto ligitaj kun Jalto : I.Ostrovskij, N.Borovko, Valdemar Langlet kaj A.Cxajkovskaja),
Aliaj programeroj
- Tradicia Arkonesa MIELVESPERO,
- Estraro de TEJO – kunsido, poste: “TEJO sinprezentas”
- Benefico,
- XI-a ORATORA KONKURSO – lancxita por gimnasti langojn de la partoprenantoj de ARKONES (klaku por detaloj)
- Prezentigxo de Esperanto-eldonejoj, gazetoj kaj radioj: Edistudio, Espero, Hejme, Kava-Pech, Sezonoj, Skonpres
- Libroservon gvidas Paweł Janowczyk,
- Tomasz Chmielik (cxefredaktoro de la “Spegulo”) – enmanigo de la statuetoj de “Spegulo”, kiuj estas simbola premio por diligenta laboro, serioza agado kaj servado al la Zamenhofaj ideoj. La statuetoj estos aljugxataj cxiujare dum Arkones.
- Filmoj de Roman Dobrzyński – “Junularo volas danci – Zakopane 2005” kaj “Intermonta amikeco
– Herzberg 2006” – prezentas Ireneusz Bobrzak.
- Ilona Koutny – “La ekzamenoj ellaboritaj laŭ la Eŭropa Referenckadro je tri niveloj (B1, B2 kaj C1)”.
- Andrzej Sochacki – Fotoservo ,
- Komuna foto de chiuj partoprenantoj okazos sabate je la 17-a.
- Krzyszrtof Śliwiński (Muzeo pri Azio kaj Pacifiko) – Fotoekspozicio,
- Marian Zdankowski – Esperanto-kvizo,
- Marian Zdankowski – Anonco de la rezultoj de Plebiscito 2009 en kategorioj: “Esperantisto de la Jaro”, “Loka E-aktivulo”, “Debuto de la Jaro”, “Tutajxo”.