XXVI-a ARKONES 2010

Elshutu informilon

Raporto en “La Ondo de Esperanto”, 2011, №11.

Post multaj jaroj la ARtaj KONfrontoj en ESperanto forlasis la lernejon Łejery apud la Citadelo de Poznano kaj translokiĝis al la Fervojista Kulturdomo, kie rezidas la klubo E-Senco, kaj kiun gvidas esperantisto Wiesław Libner. La ŝanĝo de la ejo finance savis la aranĝon, al kiu ĉi-jare venis ducento da personoj. La nova ejo havis nur unu mankon: ne estis la tre populara en Łejery manĝoĉambro, en kiu oni povis dum pluraj horoj konversacii kaj diskuti ĉe teo, kafo aŭ biero.

Ĉio cetera estis bonega: kelkaj ĉambroj por prelegoj, aparataro por projekcii bildojn, granda salono Spegulejo por koncertoj kaj aliaj amasaj aranĝoj, kaj eĉ samkonstruaĵa hoteleto. Aldone: la urbocentra situo kaj, kiel kutime, belega aŭtuna vetero, kiu emigis multajn promeni en Poznano. Mi inklinas al la opinio (krakovanoj pardonu min), ke ĉi tiu urbo estas la plej bela en Pollando.

La tri tagoj (24-26 sep) havis riĉegan programon. kaŭzante plendojn pri neceso elekti inter samtempaj interesaj eroj. Nur la vesperaj aranĝoj malhavis alternativon, krom koridorumado, kompreneble. Entute kvardeko da prelegoj, koncertoj, prezentoj, diskutoj, spektakloj, konkursoj ktp konsistigis la programon. La kleriga kaj scienca nivelo estis nekutime alta por esperantista renkontiĝo danke al tio, ke al la programo kontribuis profesoroj el la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato UAM.

Kiel kutime, la organizantoj zorgis pri eminenta muzika programo. Fluto kaj gitaro — kune kaj solinstrumente, prelego-koncerto de Manuel Rovere, unika muzikluma spektaklo-koncerto de SoloTronik kun komuna kriado “Ar ko nes, Ar ko nes, Ar ko nes!!!” La nederlanda Kapriol’! dancigis en balfolka stilo, kiu signifas festan balon kun tradiciaj dancoj: parodancoj kiel skotiŝo aŭ polko, vicodancoj kaj rondodancoj. La grupo ne nur muzikis kaj kantis, sed ankaŭ instruis dancadon al dezirantoj.

Abundis ankaŭ la teatra programo. La neripetebla Jarlo Martelmonto prezentis sian novan scenejverkon. Prezentiĝis la kabareda grupo La oraj pantalonoj en arbustoj kaj Adam Chrupczak. Ivo Miesen aranĝis fotoekspozicion pri someraj aranĝoj kaj siaj vojaĝoj. Oni ne povas imagi ARKONESon sen kvizo de Marian Zdankowski. Dum la miel-vespero estis anoncita rezulto de la Tutpollanda Esperanto plebiscito en kvar kategorioj:

  • Amiko de Esperanto: Jerzy Szmajdziński;
  • Esperantisto de la Jaro: Nina Pietuchowska;
  • Loka Esperanto-aktivulo: Mariusz Majewski;
  • Pro la tuta Esperanto-agado: Bogdan Dembiec.

Dek kvin personoj, sukcese pasigintaj KER-ekzamenojn, ricevis diplomojn.

Multegajn fotojn pri ARKONES oni povas trovi en Facebook, Ipernity kaj en la retejo: https://arkones.org/

Halina Gorecka
La fonto

Programeroj

Spektakloj kaj koncertoj

  • Kapriol’! – tradicia nederlanda folko majstre prezentata de la frisa grupo. Indas mencii ke Kapriol’ fondigxis surbaze de famega “Kajto”.
  • SoloTronik – klasike elektronika muziko kun esperantaj elementoj kaj laseraj-efektoj.
  • Jarlo Martelmonto kun sia nova scenejverko “UM JE UME, UM EN JEE” !
  • Adam Chrupczak – monodramo “Nigraj makuloj” surbaze de verko de Tadeusz Różewicz, regxisoras Lucyna Sowińska
  • Kabareda grupo La oraj pantalonoj en arbustoj prezentos skecxojn en esperanto. Grupo konzistas el la membroj de Pola-Esperanto Junularo. Jxus renaskigxinta kabaredo dauxrigas admirindan kabaredan tradicion de antauxaj generacioj de polaj espernatistoj
  • Joachim Kołpanowicz – Muzikrecxitalo de klasika gitaro.
  • Tomasz Śliwak, Milena Śliwak – Gitar-flutaj impresoj.
  • Manuele Rovere – kantoj

Jen eta Arkones-Raporto

Prelegoj

  • Aleksander Korĵenkov – Mark Fabianoviĉ Zamenhof, instruisto en ŝtataj lernejoj.
  • Guy Johanson & Przemysław Wierzbowski – Euxropa Volontula Servo EVS
  • Stanislav Rynduch – Prelego kaj diskuto pri la lingva situacio en EU kaj pri la lingva politiko.
  • István Ertl – “Revuo de revuoj, sen tabuoj”.
  • Roman Dobrzyński – “Sinjoro Tadeo parolas Esperante” – pri esperantigo de la filmo de A.Wajda.
  • Lidia Ligęza – “Ĝojoj kaj tristoj de la esperanta tradukanto”
  • Wojciech Usakiewicz – “Esperanto en kabeeska perspektivo”
  • Zbigniew Galor – “UEA en konscio de esperantistoj – kelkaj rimarkoj baze de elektitaj unuaj datumoj (sociologia SEG-esploro 2009)”
  • Sebastian Cyprych – 1. “Scribus-programo por paĝokompostado”; 2. “StrukturitaTeksto – kiel facile skribi tekstojn en diversaj formatojn konante nur unu”; 3. “StrukturitaTeksto – kiel krei ildprezentadojn”
  • Nora Caragea – legas fragmentojn el sia plej nova libro “Pacrakontoj”
  • Tomasz Chmielik – 1. “La funebraj kutimoj de judoj. Kiel deĉifri surskribojn sur la tomboŝtonoj (macevoj).” – prelego kun prezento de lumbildoj; 2. “Nova disko en Esperanto – Irena Urbańska prezentas kantojn de la krakova juda bardo Mordehaj Gebirtig”
  • Ulrich Lins – Parolado pri “La arto labori kune” (Festlibro por Humphrey Tonkin)
  • Paweł Fischer-Kotowski ‘Fiskot’ – prezentas anglalingvan gvidlibron kun resumo en Esperanto QueerWarsaw
  • Katalin Kovats – Prezento de la nova retejo www.eduakdo.net kaj la KER– ekzamenoj.
  • Ryszard Rokicki – Plurformismo – diskuto pri la sintaksa genro en E-o.
  • Halina Gorecka – Vojagxo al Tilsit. Literatura portreto de Hermann Sudermann.
  • Akbar Fekriabkenar – prelego pri iranaj jxurnaloj
  • Barbara Pietrzak – “Kiom la retaj ligoj ebligas kaj spronas, kiom malebligas la komunikadon inter la esperantlingvanoj”

Aliaj programeroj

  • Tradicia Arkonesa MIELVESPERO,
  • XII-a ORATORA KONKURSO – lancxita por gimnasti langojn de la partoprenantoj de ARKONES (klaku por detaloj),
  • Prezentigxo de Esperanto-eldonejoj, gazetoj kaj radioj.
  • Libroservo
  • Pola Esperanto-Asocio – kunsido de estraro kaj publika diskuto por difini la atingeblajn celojn de la pola E- movado.
  • Komuna foto de cxiuj partoprenantoj okazos sabate je la 17-a.
  • Marian Zdankowski – Esperanto-kvizo,
  • Marian Zdankowski – Anonco de la rezultoj de Plebiscito 2010 en kategorioj: “Esperantisto de la Jaro”, “Loka E-aktivulo”, “Debuto de la Jaro”, “Tutajxo”.
  • Katalin Kovats – enmanigo de diplomoj de KER-ekzamenoj.