XXX ARKONES 2014

ARKONES: 30 estas jubileo!

Verkis Halina Gorecka

30 Arkones 2014 afiŝo

La organizantoj de la 30aj ARtaj KOfrontoj en ESperanto decidis, ke 30 estas nombro jubilea, kaj la 30a jubilea ARKONES logis al Poznano je la lasta septembra semajnfino pli ol ducent (precize, 204) partoprenantojn. Preterire mi aŭdis plurfoje konversaci-pecojn, pri kiel oni estis en la dua aŭ tria festivalo, en kiu loko kaj tiel plu. Vere, la jubileo estis bona preteksto por rerenkontiĝi kun la eksjunaj kolegoj kaj mire konstati, ĉu kaj kiel oni (ne) ŝanĝiĝis. Pluraj ejoj de la Fervojista kulturdomo (kelkaj ĉambroj, spegul-salono, kaj la koridoro) vivis vervan vivon. Dudek Eŭropaj landoj kaj kvar alikontinentaj (Aŭstralio, Brazilo, Irano, Japanio) refoje konfirmis, ke ARKONES plu estas la plej populara kaj riĉenhava semajnfina esperantista renkontiĝo en la Orienta Eŭropo.

Konforme al sia nomo ARKONES donas prioritatan atenton al ĉiaj artoj: muziko, kantado, teatro kaj priaj prelegoj ĉeestas programe kaj ekster ĝi. Du jarojn poste revenis al Poznano teatro Verda banano kun Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik kun la nigra komedio La asocio de viktimoj de Schirley Valentine…. La modernisma poeto Jarlo Martelmonto helpe de volontuloj faris spektaklon On-um-am-al. B&B (Birke kaj Bertilo), Kajto, Zuzanna Kornicka, Anjo Amika kaj aliaj muzike kaj kante, sed ankaŭ dance kreis la festivalan etoson.

Kia maloftaĵo: du ceramikaj te-bovloj kreitaj antaŭ multaj jaroj de la Oomoto-gvidanto, Onisaburo Deguĉi mem, estis ekspoziciitaj! Katalin Kováts kun sia famiĝinta lingvokurso Artoŝoko per prelego lingve promociis la aŭskultantojn gvidante ilin per la arto de Vincent van Gogh tra lia vivo. Kaj la enigmo de lia fortranĉita orelo? Ha, mi ne rerakontu, por ke vi havu kialon viziti alifoje kaj aliloke la prelegon de Katalin, kiu esplorvizitis ĉiujn lokojn ligitajn kun la pentristo kaj fotile registris ilin.

Podiaj diskutoj ne oftas en Esperanto-renkontiĝoj, sed en ARKONES ja okazas. Tomasz Chmielik kaj Zbigniew Galor gvidis la diskuton pri seksismo kun aparta kontribuo de Ilona Koutny kaj Anna Bartek. La rezulto de la voĉdonado konfirmas, ke seksismo invadis Esperantujon! Al la demando, ĉu ekzistas seksismo en la nuna esperantista vivo, estis 18 jesaj respondoj kaj nur 4 neaj.

Multaj interesaĵoj okazadis samtempe, en neniu programero ĉiuj kolektiĝis kune, eĉ dum la miela vespero kelkaj kunularoj preferis koridorumi. Ja ankaŭ mi ne estis ĉieesta (necesis deĵori en nia librokaj abon-servo, kiu sukcesis kolekti 42 abonojn por La Ondo – je kvar pli multe ol antaŭ unu jaro en la sama loko) kaj ne povas raporti pri ĉiuj eroj, sed vi estas bonŝancaj post certa tempo spekti ĉion ĉi propraokule, ĉar la jubilean ARKONES filmis Irek Bobrzak kun la teamo de Varsovia vento.

La longa koridoro servis por ekspozicioj, librovendado, abonado, krom La Ondo kaj Pola Esperantisto ĉeestis Heroldo de Esperanto. Ĉe kelkaj tabloj oni manĝetis kaj trinketis tion, kion provizis la senlacaj bufedistinoj Oksana kaj Zuzanna. Dankegon al ĉiuj organizantoj, kontribuantoj kaj ĝuantoj de la aranĝo, al amikoj, kiuj agrable konversaciis aŭ nur kore salutis! Ke ni havu ankoraŭ samtiom da artaj konfrontoj en Poznano!

***
Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/10/arkones-3/

Elŝuteblaj dosieroj

Programo

Spektakloj kaj koncertoj

Spektaklo-scenejverko “On-um-am-al “ de Jarlo Martelmonto. Kunludas Lu Wunsch-Rolshoven

Spektaklo “Asocio de viktimoj de Sherly Valentajn” – Teatro “Verda Banano” (Georgo kaj Saŝa)

KAJTO – La muziko de Kajto estas originale komponita de la grupo mem. De la komenco (1988) la grupo jam koncertis en multaj landoj kaj ne nur por esperanto-publiko.

“Fluto, gitaro kaj kantado” – koncerto de Birke Dockhorn kaj Bertilo Wenergren

La Koruso de Regiona Komunumo Dopiewo “Bel Canto” (Dum la koncerto ankaŭ kantoj en esperanto) La Koruson estras grandpolia esperantisto Jan Adam Wasielewski

Anjo Amika – koncerto

Zuzanna Kornicka “Prunokoloro” – kantoj

Ĵazkoncerteto de Melaine Desnos

DĴ Gunnar (Gunnar Fischer) DĴumos kaj povas instrui ukulelo-ludadon.

Gleb Malcev deca koncerto

Prelegoj

  • Nora Caragea – aŭtora horo.
  • Tomasz Chmielik – Ĉu en la Varsovia Geto povis flori arto – pri la pentraĵoj de Gela Ŝekŝtajn.
  • Tomasz Chmielik – Pri Tibor Sekelj – la lasta libro “De Patagonio ĝis Alasko”
  • Tomasz Chmielik – El la historio de la juda muziko: Mordeĥaj Gebirtig en Esperanto.
  • Sebastian Cyprych – Geokaŝado.
  • Johan Derks – Kvar ideoj por solvi la -io-ujo-konflikton.
  • Roman Dobrzyński prezentas sian filmon “Bonvenon al Nepalo”.
  • Zbigniew Galor – Ĉu socioj feliĉaj jam ne ekzistas? Pri vivkvalito en Eŭropo.
  • Pascal Dubourg Glatigny – “Esperanto en la francaj koncentrejoj (1939-1944)” – prelego okaze de aperigo de memorlibro de Jaume Grau.
  • Halina Gorecka – La leginda “Legisto” de Schlink.
  • István Ertl – “Aŭtobuŝo Ertla” – ne tute serioza trababilo de l’aktualo sen vualo.
  • István Ertl – Beletra Almanako.
  • István Ertl – Trafoj kaj maltrafoj en la EU-lingvopolitiko: Spertoj de EU-tradukisto.
  • Magdaléna Feifičová – ĝuu la plej impresajn ​gimnastikerojn de ĉiuj tempoj! – prelego pri la ​prezentaĵo, kiu ​trovis​ komunajn ecojn kun Esperanto.
  • Mireille Grosjean – Arto-lingvo – ĉu paraleloj eblas?
  • Guilherme Jardim – Analizo de la rilato inter Spiritismo kaj Esperanto em Brazilo.
  • Zsófia Kóródy – Lingvo kaj arto en lerneja Esperanto-instruado en Herzberg am Harz.
  • Aleksander Koreĵenkov – Nia diligenta kolegaro. nova enciklopedia projekto (invito al la diskuto).
  • Katalin Kováts – Artoŝoko – novaj teorioj pri kelkaj misteroj rilate al Vincent van Gogh.

  • Michał Kozicki – Fervojo en Etiopio.
  • Michal Matúšov – Novaĵoj el vikimedia mondo.
  • Bradio Moro – K‘ang Yu-wei kaj lia internacia lingvopropono en la malfrua Ch‘ing Dinastio.
  • Agnieszka Ruĝa Mozer – La 3-a Monda Pupekspozicio en Japanio.
  • Jesus (Suso) Moinhos Pardavila – “La galega, hodiaŭ”. La socilingvistika situacio de la galega nuntempe. Ĉu lingvo? Ĉu dialekto de la portugala? Kia estas ĝia sanstato?
  • Okuwaki Toshiomi – Arta aktivado de Oomoto. Fine de la prelego okazos prezento de Ŝimajo (parto de Noa-danco).
  • Jarek ParzyszekPSEK sen mitoj.
  • Paulo Pereira Nascentes – Prezento de propraj poeziaĵoj.
  • Barbara Pietrzak – Montevideo 60.
  • Roland Schnell – Lignokarbo – Triobla profito por la klimato. (Oni povas per simpla sistemo produkti lignokarbon dum duonhoro. Parto de la prelego estas prezento kiel fari tion. Ĉar oni uzos fajron, la prezento okazos ekster la ejo).
  • Hanna Szumska – aŭtora renkonto. Gvidas kaj deklamas Jarek Parzyszek.
  • Krystyna Zgud – Impresoj pri Irano kaj la 1-a Irana Esperanto-Kongreso IREK 2014.

Aliaj programeroj

  • MIELVESPERO – tradicia festa vespero dum Arkones;
  • Paneldiskuto: Ĉu seksismo en la nuna esperantista vivo? – sub gvido de Zbigniew Galor kaj Tomasz Chmielik
  • Neformala diskutrondo pri GLAT (LGBT) rajtoj – Paulína Kožuchová (Paŭlinka) kaj Rolando Bonkorpa</strong>;
  • Renkontiĝo de eksmembroj kaj de eksaktivuloj de Pola Studenta Esperanto-Komitato (PSEK)
  • Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj, elsendoj kaj libroj – gvidate de Jan Skonieczka;
  • Urba rigardado kun Jakub Rebelski
  • Libroservo Paweł Janowczyk;
  • Sesio de sonĝoj – Anna Maria Koniecpolska-Lachowska
  • Libroilustraĵoj de Wiktor Bylinkin privata prezento de Tamara Malkowskaja