Se septembro, Arkones
Verkis Paweł Fiszer-Kotowski
Ekzistas nur deko da Esperanto-aranĝoj aliaj ol landaj kongresoj kun pli longa historio ol tiu de Arkones. En la lasta septembra semajnfino Artaj Konfrontoj en Esperanto okazis jam por la 31a fojo, kiel ĉiam – en Poznano, Pollando.
Almenaŭ en la lastaj jaroj, kiam mi partoprenas en Arkones, ĝi ne estas strikte arte konfronta sed kaj arta, kaj konfronta. Malgraŭ la nomo, ne temas pri konkurso de artaĵoj. Koncertoj, teatraĵoj, filmoj, libraj kaj aliaj prezentoj – kvankam grava parto de la programo – estas akompanataj de ne malpli gravaj prelegoj kaj diskutoj, inkluzive de la podiaj, kiuj ne estas oftaj en Esperantujo: pri seksismo, finvenkismo-raŭmismo, pollanda Esperanto-movado ktp. Ĉi-jare granda debato mankis, kion mi notas kun bedaŭro.
Pollando praktike ne havas landan Esperanto-kongreson. De tempo al tempo okazas aranĝo sub tiu ŝildo, sed neniel ĝi povas konkurenci kun Arkones, kiu estas regula kaj certa. Aldone, neniu alia renkontiĝo en Pollando havas tiom abundan kaj interesan programon. Natura sekvo estas, ke ne mankas al ĝi publiko – ĉiujare ĉ. ducent partoprenantoj, kiuj apud prezentado kaj ĝuado de artaĵoj kaj mal-, movadumas, societumas, amindumas… Ĉi-jare venis 160 personoj – iom malpli ol kutime, sed tio neniel igis la aranĝon malpli alloga.
oto: Joanna Filipowicz-Choroszucha
Inter la partoprenantoj estas ĉiam dudeko da kursanoj kaj instruistoj de la Interlingvistikaj Studoj gvidataj de prof. Ilona Koutny ĉe la universitato Adam Mickiewicz. Mem studinte tie, mi memoras, kiom ripoziga estas la semajnfina Arkones post la tagoj plenaj de lecionoj kaj ekzamenoj. Por kelkaj tio ne sufiĉas – ili kontribuas al la programo, foje per prelegoj ligitaj kun la studoj. Tiel faris prof Věra Barandovská-Frank, kiu atentokapte rakontis pri slaviconlangs, projektoj pri slavaj interlingvoj.
Małgosia Komarnicka prezentis la solspektaklon Ursula. La krio de infano kontraŭ militoj de Roman Dobrzyñski. Temas pri tre emocia, aŭtenta historio de germana esperantistino, prezentita jam en la 100a Universala Kongrso. Tie ĝi ĝuis tiom grandan interesiĝon, ke la antaŭplanitaj du prezentoj ne sufiĉis kaj la kongresanoj elpremis organizon de la tria. Same en Poznano, la ĉefsalono Spegulejo estis plenplena. Simile vastan publikon allogis ankaŭ Ĵomart kaj Nataŝa, kaj Sepa kaj Asorti. István Ertl brave ĵonglis vortojn en “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”. Inter la tradiciaj nepraĵoj mi notas la sabatan Mielvesperon (kuntrinkado de medo) kaj surrealisman prezenton de Jarlo Martelmonto el Svedio (mi daŭre ne komprenas!).
Ĵomart kaj Nataŝa koncertas en la Spegulejo (Foto:Joanna Filipowicz-Choroszucha)
Arkones estas alloga por libroŝatantoj; tie funkcias la sola Esperanto-libroservo en Pollando kaj okazas prezentoj de novaj libroj, ekzemple la poemaro de W. Szymborska Mi inventas la mondon aŭ la dika Historio de la Esperanta literaturo de C. Minnaja kaj G. Silfer, sed ankaŭ kvinvoluma vortaro de E. Kozyra, Kiel dono de la mano de poznanaj poetoj kaj la reeldonitaj Zamenhofaj Kongresaj paroladoj. Apud tio, prezentoj de Beletra Almanako kaj la galega literaturo, kunlegado de Quo Vadis en la traduko de Lidia Zamenhof kaj aŭtora horo kun Nora Caragea. Por ne forgesi pri la kiosko de Sezonoj, en kiu indas kompletigi librokolekton kaj rekotizi por nia revuo, profitante favorajn prezojn.
Agrable surpriza estis la donaco, kiun ricevis ĉiu partoprenanto: la disko Malsato de espero kun kantoj de Suzana – Zuzanna Kornicka, unu el la ĉiujaraj kunkreantoj de la bona etoso en Arkones. Tiun etoson mi sentis ĉi-jare precipe intense, ĉar mi venis el Nederlando, kie la vetero iom diferencis de la poznana. Kaj nun mi komprenas ke la t. n. “ora pola aŭtuno” kaj Arkones estas nedisigeblaj – se fino de septembro, tiam Poznano!
Ĉi tiu artikolo saperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №11.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/10/arkones-5
Elŝuteblaj dosieroj
Programo
Koncertoj kaj spektakloj
Sepa kaj Asorti
Ĵomart kaj Nataŝa
Anna Bartek “Anjo Amika”
Melono DESNOS kun lokaj muzikistoj – ĵazkoncerto
Zuzanna Kornicka “20 jaroj sur scenejoj de esperantujo” – kantokoncerto
2 voĉe, du ŝildtraktante teatraĵo de Jarlo Martelmonto
Ursula – monodramo surbaze de libro de Roman Dobrzyński. Małgosia Komarnicka en titolrolo.
Prelegoj
- Vera Barandovska-Frank – Slaviconlangs
- Tomasz Chmielik – Szymborska parolas en esperanto. Renkontiĝo kun Tomasz Chmielik, Istvan Ertl kaj Lidia Ligęza.
- Tomasz Chmielik – Promocio de “Historio de Esperanto-literaturo” de C. Minnaja kaj G. Silfer.
- Tomasz Chmielik – La antaŭmilita juda mondo – tri kvaronjarcentojn poste laŭ la filmoj de fratoj Goskind.
- Johan Derks – Senmaskigu falsajn eŭropajn amikojn per Gugl Translejt
- Nicolau Dols – Persisto de tradiciaj elementoj en nuntempa kulturo: tri ekzemploj el Majorko (muziko, poeziaj improvizistoj, dancado)
- István Ertl – Spritaj splitoj kaj preskeraroj
- István Ertl – Beletra Almanako
- Michael Farris – La psikologia ekonomio de la industrio de la angla lingvo
Zbigniew Galor – UEA = Verda Diabla Cirklo?
- Povilas Jegorovas – Baltiaj Esperanto-Tagoj : iom da historio kaj pri sekvontjara BET-52
- Anna Maria Koniecpolska-Lachowska – 72-a IJK en Vroclavo (kaj kurta resumo pri ĉi-jara IJK en Wiesbaden)
- Aleksander Korĵenkov – Kongresaj paroladoj
- Michał Kozicki – Fervojaj muzeoj en la Mezoriento
- Suso Moinhos – Vojaĝo tra la galega literaturo
- Bradio Moro – 84 Jaroj de Silento. La Agado de la Kvakera Esperanto-Societo Multaj spiritaj tradicioj reprezentiĝas en Esperantujo
- Luiz Fernando Dias Pita – Lingvo kaj kulturo de Tupioj, la unuaj brazilanoj
- Barbara Pietrzak – Kunlegante la E-tradukon de Quo Vadis de H. Sienkiewicz fare de Lidia Zamenhof
- Nina Pietuchowska – Reĝo de eŭropaj arbaroj
- Nina Pietuchowska – Bjalistoka getto kaj arto
- Roland Schnell – Subvenciita militpropagando per Esperanto dum la Unua Mondmilito
- Roland Schnell – Per krozoŝipo ĉasi la monstron de Loch Ness
- Anna Skudlarska – prelego pri vivo, vojaĝoj kaj instruado de Lidja Zamenhof
- Sigita Staišiūnaitė – Konatiĝo kun naturaj kuracmetodoj
- Lu Wunsch-Rolshoven – Esperanto kaj la “longa vosto” en interreto
- Rafael Henrique Zerbetto – Brazila verkisto João Guimarães Rosa kaj Esperanto
Aliaj programeroj
MIELVESPERO – tradicia festa vespero dum Arkones
Libroservo Paweł Janowczyk
Kvizo pri la “espero” – Krzysztof Śliwiński
Prezento de la dulingva libro “Jak podanie ręki” ( Kiel dono de la mano) – poznanaj poetoj prezentis siajn poemojn. La programeron partoprenis reprezentantoj de Ligo de Polaj Literaturistoj kaj Universitato Adam Mickiewicz kaj e-gastoj. La poemaron esperantigis Lidia Ligęza.
Aŭtora horo kun Nora Caragea
Filmprezentoj “BONA ESPERO NIA TERO” kaj “BONVENON AL ARMENIO” kun enkonduko de ĝiaj aŭtoro Roman Dobrzyński
Filmprezento “Stranga nupto” (kun enkonduko kaj diskuto) – Félix Manuel Jiménez Lobo
Prezento de la filmo pri la jubilea 30-a Arkones – Irek Bobrzak
Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj, elsendoj kaj libroj – gvidate de Jan Skonieczka
Urba rigardado kun Jakub Rebelski
Komuna foto de ĉiuj partoprenantoj
Adalberto Soczówka – La verda homo pri aferoj polaj, eŭropaj kaj mondaj.
Invito al diskuto!
Dum kaj antaŭ tiu Arkones oni monkolektis por Familio Kornicki, kiu suferis de incendio en sia loĝejo.