XXXII ARKONES 2016

Impresa ARKONES

Verkis Przemysław Wierzbowski

32 arkones 2016

Estas en Pollando Esperanta aranĝo, kiun mi rekomendas al ĉiuj: al ŝatantoj de nia kulturo pro la riĉa programo literatura kaj muzika; al amikemuloj pro internacia etoso en granda samideana medio; al spertuloj pro profesieco kaj al komencantoj pro malfermiteco. Tia estas ARKONES, okazinta ĉi-septembre en Poznano por la 32a fojo.

Nia kulturo denove estis vaste prezentata en Poznano. Prelegoj, prezentoj kaj diskutoj abundis kaj samtempis, pro kio malfacilis elekti kaj gustumi ĉion. Kun la prelegantoj ni veturis tra Nepalo, Ferooj, Hispanio, Pollando kaj multo plia… Novajn eldonaĵojn prezentis Suso Moinhos (Memoraĵoj de kampara knabo, poemaro Laminarioj) kaj Tomasz Chmielik (La Pupo, Quo Vadis), dancigis Martin Strid, kantigis Tomio Frejarö (LPG) kaj aliaj. Vastis primovada oferto, ĉar pri la nova apo Amikumu parolis Chuck Smith, la programon Ekparolu por komencintoj prezentis Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge. Pri ĝisnuna Esperantujo enketis Ida Stria, pri la onta Zamenhofa jaro parolis Barbara Pietrzak.

Gravas ankaŭ programeroj ne ligitaj kun Esperanto. Mi parolis pri la kuirarto de Antikva Romio kaj gustumigis ŝtonmalmolajn soldatajn biskvitojn. Danke al Judith Meyer mi sciiĝis pri nuntempaj problemoj de nia kontinento (De la greka krizo al pli demokrata Eŭropo). Necesis ĉeesti ankaŭ en debato pri kontraŭnaciismo de Esperanto.

Samideaneco en diverseco estas tio, kio ĉiam videblis en Poznano. 208 homoj el 21 landoj partoprenis la Artajn Konfrontojn, kaj inter ili estis malnur 35 germanoj. Du homoj sukcese provis sian kapablon pri parkera kantado de La Espero kaj ricevis ekzamen-diplomon. La tradicia mielvespero kun muziko de Zuza Kornicka estis nemalhaveblaj momentoj. Multo plia okazis en ĉi tiu ĉiujara kvazaŭUKeto, sed por ekscii ĉion vi nepre vizitu arkones.org.

Fine: komencantoj. Venis kelkaj homoj, kiuj ellernis la lingvon per la Esperanto-kurso ĉe Duolingo. Ĉi-foje mi venis kun la edzino, apenaŭ parolanta nian lingvon. Ŝi ĝuis la etoson kaj aprezis la diversecon de la aranĝo, kiu igis ŝin enprofundiĝi pli en Esperantujon.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra-decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2016/11/pollando-7

Elŝuteblaj dosieroj

Programo

Koncertoj kaj spektakloj

La Kredito – Teatro Verda Banano (Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ)
E-Familio

Joachim Kołpanowicz – piankoncerto

Martin Strid – Feroaj dancoj

Mikaelo Bronŝtejn – koncertoj:

  • Rusiaj bardoj de la 20-a jarcento
  • Pekaj kantoj

Tomio Frejarö – koncertas sole (sed kun surpriza gasta partopreno de Elena Wilke)

Klezmorim Sennomaj de Germanio

Zuzanna Kornicka – koncerto

Duopo Slezák

Anjo Amika

Prelegoj

Irek Bobrzak – 10 jaroj de Varsovia Vento-Elsendoj, faktoj, realeco, futuro

Mikaelo Bronŝtejn – Mi stelojn jungis al revado…

Tomasz Chmielik – Varsovio en la tempo kiam Zamenhof laboris pri la unua lernolibro – promocio de “La Pupo”

Sebastian Cyprych – Bliss-a skribo

Probal Dasgupta – Universaligi la kulturan suverenecon: la tradukado kaj la esperantismo

Pascal Dubourg Glatigny – Lingva diverseco, esperanto kaj la bildartoj

Johan Derks – La 15a regulo ne estas gramatiko

Zbigniew Galor – Kritiko de la racio esperantista

Istvan Ertl – Spritaj splitoj
Istvan Ertl – Beletra Almanako

Félix Manuel Jiménez Lobo – La nova bita e-a eldono de “Don Quijote de la Mancha”

Halina Komar, Andrzej Sochacki – Multkultura vilaĝo ĉe Woodstock 2016

Ilona Koutny – Ĉu simpla lingvo facile lerneblas?

Katalin Kovats, Sylvain Lelarge – Ekparolu! – sed ne tiel ĉi!

Peter Kuehnel – Vojaĝo tra Nepalo kaj la projekto “Esperanto-domo en Katmanduo”

Danuta Leyk – Amo de la vidpunkto de psikologio. Kion fari por ke amrilatoj daŭru.

Elżbieta Malik – Sekretoj de abeloj
Elżbieta Malik – Verda nutraĵo

Judith Meyer – De la greka krizo al pli demokrata Eŭropo

Suso Moinhos – Prezento de la poemaro “Laminarioj”
Suso Moinhos – Prezento de “Memoraĵoj de kampara knabo”

Bradio Moro – Princino kaj Espiono: La Historio de Noor-un-Nisa Inâyat Khan kaj la Kavaliroj de Pureco

Barbara Pietrzak – Sojle de Zamenhof-Jaro. Kio sekvas por ni el la paroladoj de Zamenhof

Chuck Smith – Amikumu: revolucia apo por kontakti proksimajn esperantistojn

Ida Stria – Kia bildo de l’mondo de Esperantistoj? Rezultoj de enketado

Martin Strid – Feroaj Insuloj, balada kulturo kaj Esperanto

Przemysław Wierzbowski – Kuirarto de Antikva Romio

Aliaj programeroj

  • Ekzameno pri parkera kantado de la himno „La Espero“ – Dieter Rooke (Fundamento)
  • Esperanto kaj Eŭropo naciisma – ĉu perdita transnacia movado? – debato sub gvido de Pascal Dubourg Glatigny, kun partopreno de Istvan Ertl, Zbigniew Galor kaj ĉeestantoj.
  • Esperanto-urbo kaj… – filmprezento, Roman Dobrzyński
  • Interparolo kontrolata dediĉita al esperanta spirita heredaĵo de Michel Duc Goninaz kaj Detlev Blanke – sub gvido de Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor
  • Arkonesa koruso – sub gvido de Dieter Rooke
  • Kunveno de Pola Esperanto-Junularo (okazas paralele al Arkones, sed ekster ĝia programo)
  • Kurso pri unua helpo – Frank Lappe
  • Kvizo : Ĉu vi konas Esperantujon?Mikaelo Bronŝtejn
  • Libroservo Paweł Janowczyk
  • MIELVESPERO – tradicia festa vespero dum Arkones
  • Prezentiĝo de Esperanto-eldonejoj, elsendoj kaj libroj – gvidata de Przemysław Wierzbowski
  • “Sunleviĝo kaj sunsubiro” – filmprezento, Jan Skonieczka
  • Vojaĝanto tra kosmo kaj jarcentoj – filmprezento kun enkonduko de Saŝa Pilipoviĉ
  • Woodstock 2016 – Multkultura Vilaĝo ESPERANTO – ekspozicio, Andrzej Sochacki