XXXIII ARKONES 2017

Esperante kaj kulture en Poznano

Verkis Paweł Fischer-Kotowski

2770

Ĉirkaŭ 160 personoj renkontiĝis la 22-24an de septembro en Poznano por la 33a ARKONES – la tradiciaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, kiuj malfermas la aŭtunan sezonon en Pollando. La ĉefpunkto de la ĉi-jara programo estis la koncerto de la trumpetisto Maciej Fortuna, filo de la esperantisto Świętosław. En la ĵaza etoso estis prezentitaj – en la plenumo de neesperantista kantistino – versaĵoj de regionaj poetoj, kiujn esperantigis Lidia Ligęza. “Esperantaj Kantoj” estis tute profesia prezento, espereble ankoraŭ ripetota ie en Esperantujo. La muzikan programon riĉigis aldone esperantistoj, pli konataj al la publiko: La Kompanoj, Kimo, Jonny M kaj la nemalhavebla en ARKONES Zuzanna Kornicka.

Prelegoj, en du samtempaj blokoj, tuŝis grandan paletron da Esperanto-temoj: de AMO-seminarioj ĝis Zamenhof. Pri la tradukaj problemoj prelegis Ireneusz Bobrzak (nomoj de plantoj), Renato Corsetti (ĝenerale pri malfacilaĵoj en esperantigo) kaj Lidia Ligęza (dramoj de Stanisław Wyspiański). Roman Dobrzyński kaj Félix Manuel Jiménez Lobo prezentis novajn librojn. La centa mortodatreveno de Zamenhof speguliĝis en la prelegoj de Barbara Pietrzak (pri la kongresaj paroladoj) kaj Zbigniew Kornicki (pri la aŭtoro/iniciatoro de la lingvo). “Amble tra la Esperanto-poezio” iris Humphrey Tonkin, dum Aleksander Melnikov humure argumentis ke nia komunumo estas “kvazaŭetno”.

Arkones-33Nur malmultaj prelegoj rilatis al neesperantaj temoj. Ida Stria prezentis al la partoprenantoj la skandinavajn runajn alfabetojn kaj Przemysław Wierzbowski rakontis pri la manĝokutimoj en la Zamenhofaj tempoj. La ĉeestantoj povis gustumi freŝe bakitan ĥalaon – pan-plektaĵon el gista pasto, kiun judoj kutime manĝas en ŝabato kaj aliaj festoj.

Apud esperantistoj el Pollando ĉeestis pluraj eksterlandanoj. Iomete malpli multaj ol kutime estis la junuloj. La malvarma, pluva vetero ĝenis la apudan piknikon de la Geja Fiero, kiu ekde kelkaj jaroj okazas en la sama semajnfino kiel ARKONES, sed ĝi helpis al la prelegantoj plenigi salonon. Ĉi-jare pri la aranĝo favore raportis la loka televidĵurnalo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/10/arkones-6

Elŝuteblaj dosieroj

statistikaj dautomoj 33-arkones

Programo

Koncertoj kaj spektakloj

Maciej Fortuna: Hanna Gieda, Roman Chraniuk kaj Mateusz Brzostowski – Asocio Jazz Poznań – Esperantaj Kantoj

“Esperantaj kantoj” – la premiera koncerto de komponaĵoj de Maciej Fortuna al verkoj de la poetoj ligitaj kun Grandpolujo, en la lingvo Esperanto. La projekto celas soleni la 100-a mortdatrevenon de Ludoviko Zamenhofa. La koncerto okazas kadre de la 33-a Arkones, sub patroneco de Pola Komitato de Unesko kun financa subteno de Vojevodia Registaro de Grandpolujo. La realiganto de la koncerto estas Asocio Jazz Poznań .

La programo de tiu evento kunigas la lokan kulturan agadon kun la internacia dimensio de la lingvo Esperanto – ĝin konsistigos kantoj verkitaj al verkoj de nuntempaj aŭtoroj, grandparte ligitaj al Grandpolujo, i.a. Andrzej Bartyński, Ryszard Bibersztajn, Maria Duszka, Dominik Górny, Krystyna Grys, Zdzisława Kaczmarek, Lech Lament, Stanisław Leon Machowiak, Janusz Sauer, Barbara Tylman kaj Anna Elżbieta Zalewska.

Maciej Fortuna estas trumpetisto kaj muzikproduktanto. Doktoro de la muzikscienco kaj magistro de juraj sciencoj, aktiva arta aktivulo. Krom kreado de la propra lingvo de permuzika sinesprimo kaj vastigo de sonvarieco de la propra muzikinstrumento, li eksperimentas kun miksado de variaj genroj de arto. Grava karakterizo de lia agado estas utiligo de “live electronics”. Li kreas kaj reĝisoras la aŭdvidajn koncertojn kaj produktas la videojn.

La partopreno de Maciej Fortuna en ĉi tiu projekto ne estas koincida – la komponisto devenas de la Esperanta familio. Liaj gepatroj konatiĝis pere de Esperanto, danke al kio li kreskis en la spirito de la lingvo de Ludoviko Zamenhof. Li esos akompananta de plej ĉefaj granpolujaj muzikistoj de la juna generacio: Hanna Gieda – voĉo, Roman Chraniuk – kontrabaso kaj Mateusz Brzostowski – perkutilo.

Kimo

Jonny M

Zuzanna Kornicka

La Kompanoj (Fabrice Morandeau – voĉo kaj akordiono, Pjer Bouvie – gitaro, banĝo kaj voĉo, Bernard Legeay – suzafono) – Brel kantoj en Esperanto

Skeĉa revivigoStefan MacGill

La prezento konsistos el du eroj: “La riparoj de Kosciusko-strato” Premio, kiu vidas ligon kun Hungario ĉe tiu titolo. La dua prezento havas ja kvardekjaran historion, sed ĉiam populara: “Fonetika Interpunkcio”.

Georgo Handzlik – Esperanto-kanzonoj

Elena Wilke – Stacioj de amo

Prelegoj

Pjer Buvje – La strukturo de Esperanto estas “simplika”, tio estas bonŝanco por ke ĝia rolo finfine disvolviĝu

Ireneusz Bobrzak – Kaoso en Esperanta listigo de plantoj

Tomasz Chmielik – Kvardek kvin jaroj da esperantisteco… Ĉu la plej bona momento por kabei?
Tomasz Chmielik – Mordehaj Gebirtig – la juda bardo en la 75-jara datreveno de lia martira morto. Pri la nova internacia eldonprojekto

Renato Corsetti – Rajdi sur leono kaj traduki al Esperanto estas danĝere

Roman Dobrzyński – Prezento de la nova libro “Zamenhof en Varsovio”

Nicolas Gaufillet kaj Jean-Pierre Marcq – Esperanto Plus

Nicolas Gaufillet kaj Evelyne Rotellini – Nomad’kurso

Félix Manuel Jiménez Lobo – Elkatakombigo de la Esperanta Kulturo: Kvar novaj libroj

Zbigniew Kornicki – L. Zamenhof – aŭtoro aŭ iniciatoro de Esperanto.

Lidia Ligęza – Pri kelkaj problemoj traduki dramojn de Stanisław Ignacy Witkiewicz (Witkacy) “En la eta biendomo” kaj “La ŝuistoj”.

Stefan MacGill – La rolo de AMO en la strategio de UEA

Eugeno Macko – Superpaŝo la klasikon rilate al esperanto

Aleksander Melnikov – Kiel “artefarita” lingvo “naturan kvazaŭetnon” kreis

Monika Molnar – Esperanto en la lernejo “La Granda Ursino”

Johano Pachter – Esperanto-dokumentoj kaj libroj en germanaj arkivoj kaj bibliotekoj

Barbara Pietrzak – La kongresparoladoj de L. Zamenhof kiel heredaĵo por la E-movado kaj komunumo

Evelyne Rotellini – Instituto Zamenhof en Togolando

Marie Savary – Universitato “ESTI” Okcidento-Oriento

Ida Stria – Skandinavaj runaj alfabetoj

Pierrette Têtu kaj Ludovic Pepin – Interŝanĝo pri semoj

Humphrey Tonkin – Amble tra la Esperanto-poezio.

Przemysław Wierzbowski – Ni trejnu la trejnistojn por la Esperanto-movado.
Przemysław Wierzbowski – Kion manĝis Ludoviko: tagmanĝo ĉe Zamenhofoj.

Lu Wunsch-Rolshoven – La angla kaj ni

Aliaj programeroj

  • Libroservo Paweł Janowczyk
  • MIELVESPERO – tradicia festa vespero dum Arkones
    – sinprezento de la novaj studentoj de Interlingvistikaj Studoj,
    – muzika interludo de Dieter Rooke
  • Prezento de la filmo “Kiel savi Galapagojn”, de Roman Dobrzyński.
  • Prezento de la filmo okaze de la 200-a datreveno de Baha’u‘llah, la fondinto de la Bahaa Kredo. Prezento kaj klarigoj fare de Bernhard Westerhoff.
  • Filmprezento “Teo kaj Amo” – Zhang Ping – dum la prezentado de filmetoj, spektantoj gustumos Teon Zamenhof, al kiu kontribuas Pekina Esperanto-Asocio kaj ĉina bonkvalita
    te-kompanio.
  • Dulingva (Esperanta-pola) renkontiĝo kaj prezento de Polaj Literaturistoj sub gvido de Danuta Bartosz, Urszula Zybura, Zuzanna Kornicka kaj Lidia Ligeza.
  • Parkera kantado de la himno “La Espero” – Dieter Rooke
  • Risko-ludo – Katalin Kovács