XXXIV ARKONES 2018

Arkones sen Paweł

2774

Raportis Lu Wunsch-Rolshoven

Estis malfacila periodo komence de la 1990aj jaroj, kiam en Pollando kaj en tuta orienta Eŭropo disfalis la antaŭaj strukturoj, kaj oni pene rekonstruis novajn. Esperanto iom lamis tiam, ĉar homoj devis unue zorgi pri si mem, sia laboro kaj ofte pri sia plua edukado. Tamen kelkaj homoj kuraĝe rekonstruis la Esperanto-agadon. Inter ili estis ankaŭ Paweł Janowczyk, kiu fervore engaĝiĝis pri la organizado de la renkontiĝo Arkones, Artaj Konfrontoj en Esperanto, en Poznano.

En januaro ĉi-jare Paweł mortis, 58-jaraĝa, multe tro juna, kaj oni revenis kun pezaj sentoj al Arkones, kiun li gvidis kaj formis dum dudeko da jaroj. En la sabata vespero okazis memora kunveno por li, kie amikoj kaj kunuloj kun danko rakontis pri lia vivo.

La vivo pluiras, ĉu oni volas halti aŭ ne. Arkones ĉi-jare estis ĉeforganizita de Tobiasz Kaźmierski, kiu kunorganizis ĝin dum multaj jaroj. Helpis aro da afabluloj, kiel ĉiujare. Post la memorigo de Paweł en la kadro de la tradicia Miela Vespero okazis festo por la 60a datreveno de Pola Esperanto-Junularo, fondita en 1958. Sekvis dancado, kiun bele vigligis jOmO el Tuluzo.

Prezentado de koncertoj kiel ĉiam estis grava ero de la ĉi-jara 34a Arkones. Ludis krom jOmO artistoj de A ĝis Z: Anjo Amika, Filino kaj Patro (Georgo Handzlik kun sia filino Dominika), Gijom’ Armide, Koruso Bel Canto (el Poznano), Pacon Kune (korea kvaropo), Zuzanna Kornicka – kaj aldone laŭreatoj de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj en Vroclavo kaj eblis aŭskulti je “Kanzonoj por bona nokto”. Belega kaj granda oferto, kie preskaŭ ĉiu povis trovi sian ŝatatan muzikstilon.

Ankaŭ la prelega kaj kursa programo estis diversa kiel kutime – eblis viziti pli ol dudek kvin erojn. Estis sciencaj prelegoj (ekzemple, “Ĉu lingvo povas krei kulturon” aŭ “Esperanto kaj la merkata ŝtato”) kaj prezentoj pri Esperantujo (ekzemple, “Interna ideo kaj enmigra politiko” kaj rerigardo al la historio de Pola Esperanto-Junularo: “Kion ni heredis, kion ni povas lerni?”). Prezentiĝis la angla en nova perspektivo (“Ĉu kreola lingvo de konkeritoj?”), kaj okazis kvizo pri fotoj de famaj Esperanto-parolantoj. Eblis sekvi anatomian kurson pri la eterna temo “Amo” kaj specife la unua fazo, la enamiĝo. Oni povis ekscii multon pri la nova enciklopedio Nia diligenta kolegaro, kaj eblis lerni vitroteknikojn. Ridigis nin ankaŭ ĉi-jare la bele kolektitaj preskeraroj. Laŭdire bonas ankaŭ por la menso iom movi sian korpon ne nur per danco – sabate matene fervoruloj partoprenis en loka kurado kaj marŝado en Poznano, “Parkrun”.

Arkones estas internacia renkontiĝo en Pollando, kie kunvenas oriento kaj okcidento, nordo kaj sudo. Ĝi plu tenas sian tute specialan lokon kaj allogon inter la aranĝoj de Esperantujo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra) numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №10.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/10/arkones-8

Raportoj en la Pola Ret-Radio:
http://pola-retradio.org/2018/09/e_elsendo-el-la-25-09-2018/
http://pola-retradio.org/2018/10/e_elsendo-el-la-09-10-2018/

Raporto en la elsendoj de Varsovia Vento: https://www.podkasto.net/2018/10/10/la-132a-elsendo/

Elŝuteblaj dosieroj

Programo

Koncertoj

Anjo Amika

Gijom’ Armide

Koruso Bel Canto

Filino kaj la Patro – Koncerto de Dominika kaj Georgo Handzlik

jOmO jOmOs

Zuzanna Kornicka – Diversaj Virinvizaĝoj

Pacon Kune

  • Elena Wilke
  • Koncerto de laŭreatoj de la Esperanto-kantokonkurso en Vroclavo
  • Kanzonoj por bona nokto – koncerto al kiu kontribuos pluraj artistoj, kiuj partoprenas Arkones.

Prelegoj

Irek Bobrzak – Kaoso en la vortaro de E-plantoj

Christophe Chazarein – Kie loĝas rusoj?

Roman Dobrzyński – Sinjoro Tadeo – 100

Nicolau Dols – Lerni lingvistikon per lingvokreado

Pavla Dvořáková – 10 jaroj de Esperanto-Muzeo en Svitavy

Pavla Dvořáková – Praktika seminarieto “Kiel malfermi sian voĉon” kaj komuna kantado

István Ertl – Spritaj splitoj kaj preskeraroj

István Ertl – Prezentoj de “Beletra Almanako” kaj “Sensorteco”

Michael Farris – Esperanto kaj la merkata ŝtato

Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov – Nia diligenta kolegaro: Prezento de la nova enciklopedio

Povilas Jegorovas – Prezento de BET

Gražvydas Jurgelevičius – Adam Mickiewicz kaj dagerotipio

Małgorzata Komarnicka – Prezento de la nova lernolibro de Edward Malewicz

Zbigniew Kornicki – Rimarkoj pri lingvo logiko kaj semantiko

Ilona Koutny – Ĉu lingvo povas krei kulturon?

Katalin Kovats – La vitroteknikoj de Juvelina pliriĉiĝis

Danuta Leyk – Anatomio de la amo: la enamiĝo

Ulrich Matthias – Interna ideo kaj enmigra politiko

Johano Pachter – E-najbaroj meze en Europo

Barbara Pietrzak – Iom pri la lingva E-kulturo

Maria Pokrzywnicka – Popularigado de Esperanto kiel eduka tasko en Etnografia Muzeo en Toruń

Felikso Runel – Vojaĝi per Esperanto

Ida Stria – La angla: ĉu kreola lingvo de konkeritoj?

60 jaroj de Pola Esperanto-Junularo

  • Romualda JeziorowskaSLOT-festivalo – nova agadkampo por aventuremaj aktivuloj
  • Tobiasz Kubisiowski kaj Tomasz Szymula – Historio de PEJ – kion ni heredis, kion ni povas lerni
  • Tomasz SzymulaPEJ prezentas sin

Aliaj programeroj

  • Miela Vespero – tradicia festa vespero dum Arkones
  • Libroservo
  • Kvizo: Kiu estas sur la ekrano? – Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
  • Ekspozicio pri agado de d-ro Czesław Biedulski
  • Filmprezento: La vivo kaj epoko de la verkisto Karel Čapek
  • Fotobudo okaze de 60-a datreveno de PEJ
  • Tostu kun PEJ
  • Tempokapsulo de PEJ
  • Ekskurso al Parkrun Poznan – gvidas Jessica Grasso kaj Anna Skudlarska (Temas pri senkosta 5-kilometra kurado aŭ marŝado por ĉiuj niveloj (ankaŭ rulseĝoj, infanoj, kun hundo aŭ infanĉaro, ktp.) en urba parko. Nur necesas antaŭe aliĝi ĉe la retpaĝo (plej bone kun la teamnomo “Paŝo Post Paŝo” https://pasxopostpasxo.wordpress.com/ ) kaj printi kaj kunporti strikodon)