XXXV ARKONES 2019

afiŝo 35 arkones 2019

Por mi, kiu estas studento de la Interlingvistikaj studoj en Poznano, Arkones estas bona loko por malstreĉiĝi post la sesia semajno, dum kiu mi havas ekzamenojn kaj multajn lecionojn. La etoso de la aranĝo ĉiam estas varma, paroliga, vigla kaj samtempe trankvila. Vi havas diversajn eblojn por pasigi tempon dum la aranĝo. En la malnova kulturdomo estas multaj lokoj, kie homoj povas grupiĝi kaj interbabili, trinkante teon, kafon, bieron. Laŭ via plaĉo vi povas elekti tian malrapidan babiladon inter samideanoj aŭ vi povas iri al iu prelego, kiuj kutime abundas. Sed ĉi-jare, laŭ mia opinio, kvanto de la prelegoj iom ŝrumpis.

Kiel ĉiam estis bona vespera programo kun koncertoj de Saŝa Pilipoviĉ, Anjo Amika, Zuzanna Kornicka, ĴeLe kaj aliaj. Varme pasis la Miela Vespero – tradicia festa vespero dum Arkones. Funkciis libroservo; bedaŭrinde por mi, ĝi ne havas multe da bonaj libroj, tamen mi sukcesis aĉeti kelkajn interesaĵojn, ekzemple, la novan eldonon de la senmorta epopeo de Adam Mickiewicz Sinjoro Tadeo en la senmorta traduko de Antoni Grabowski.

Ĉi-foje mi estis partoprenanto de kelkaj interesaj programeroj. Mi vizitis prezentadon de la nova Baza Literatura Krestomatio. La prezentadon gvidis Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka, kiuj rakontis pri “granda biblioteko en unu volumo”. Por mi la libro estas aparte interesa, ĉar mi kiel studanto de Esperanta literaturo nepre devas konatiĝi kun la plej ĉefaj verkoj en la lingvo Internacia.

Min impresis prelego de mia profesoro Ilona Koutny “De lingvoplano de Zamenhof ĝis nature disvolviĝanta lingvo”, dum kiu ŝi skize prezentis la evoluon de la lingvo. Menciindas prelego de Giorgio Silfer “1993-2020: ĉu fermita periodo en la historio de la esperanta literaturo?”, kie li montris diversajn periodojn de nia literaturo kaj de la lingva situacio en la mondo. Pro la aĉeto de Sinjoro Tadeo mi vizitis prelegon de Zbigniew Kornicki “Sinjoro Tadeo, ĉu plue aktuala?”, kie li rakontis historion de la Esperantaj eldonoj de la libro kaj starigis demandon: multaj homoj aĉetas la libron, sed ĉu ili vere legas ĝin? Ĉu la verko de Mickiewicz nun estas same aktuala kaj leginda? Mi pensas, ke jes. Certe por ni, esperantistoj, ja la traduko de Grabowski forte influis la Esperantan poezion kaj la lingvon mem. Por havi pli detalan imagon pri la programo venu al la retejo de Arkones. Kaj venu la sekvan jaron, por ĝui la aranĝon kaj konatiĝi kun mi kaj aliaj interesaj homoj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2019/10/pollando-19

Aliaj ligiloj

La 896-a E_elsendo el la 24.09.2019 ĉe www.pola-retradio.org

Koncertoj kaj spektakloj

ĴeLe k.t.p.

Saŝa Pilipoviĉ – Ciganaj kantoj kaj Universala kabaredo

Zuzanna Kornicka – Zuzanna Kornicka – Diversaj Virinvizaĝoj

Anjo Amika

Koncerto de laŭreato de Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj:
Eleonora Maras
Grupo Na-Raz

Prelegoj kaj prezentoj

István Ertl – Vi(d)vokroniko, aŭ: Dek ok monatoj

Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka – Granda biblioteko en unu volumo: prezentado de la nova eldono de “Baza Literatura Krestomatio”

Zbigniew Kornicki – “Sinjoro Tadeo” ĉu plue aktuala?

Ilona Koutny – De lingvoplano de Zamenhof ĝis nature disvolvigxante lingvo.

Katalin Kovats – Kunpaŝado ĉirkaŭ la mondo

Edward Kozyra – 5-voluma, trilingva vortaro

François Lo Jacomo – Mondcivitaneco kaj Esperanto

Vicente Manzano Arrondo – Lingva subpremado: rezultoj de sciencaj esploroj

Ulrich Matthias – Majstroverkoj de pentroarto

Barbara Pietrzak – Ada Fighiera-Sikorska kaj ŝia E-laboro (en la 90-a naskiĝdatreveno)

Ronald Schindler – Varbado por Zamenhoffesto en Berlino (2019-12-14) kaj komuna Eo-Kongreso PEA, GEA, IFEF

Giorgio Silfer – 1993-2020: ĉu fermita periodo en la historio de la esperanta literaturo?

Ida Stria – La finna(j) lingvo(j) en Svedio kaj la sveda en Finnlando

Maria Sułkowska kaj Kamil Getka “Kial junularo ne ŝatas Esperanton? Junaj esperantistoj parolas pri siaj spertoj el Pol’and’Rock Festivalo kaj SES.”

Zhang Ping “Ĝoja” – Prezento de Te-amanta Esperantista Organizo kun teregalo

Aliaj programeroj

  • Miela Vespero – tradicia festa vespero dum Arkones
  • Libroservo
  • Literatura kvizo – Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka
  • Filmpremiero de “Litvo patrujo mia” de Roman Dobrzyński
  • Leciono de baĉato-danco – Małgorzata Baczyńska
  • Aŭtora renkontiĝo kun Halina Kuropatnicka-Salamon
  • Esoterismo en la Esperanto-movado – ekspozicio
  • Estrarkunsido de IFEF
  • Komunaj estrarkunsidoj de PEJGEJ