La long-tradicia semajnfina renkontiĝo Arkones okazis la 37an fojon septembre en Poznano. Ĉi-foje ĝi estis iomete pli frue ol kutime, meze de la monato (la 15-17an). Estis videble malpli multaj partoprenantoj (82 aliĝoj) ol kutime, tamen la programo enhavis plurajn interesajn prezentojn, kaj mi kaj Anna ĝuis la eventon.
Kiel kutime, la du vesperaj programoj havis multan muzikon, kion mi ŝatas pri Arkones. Samkiel antaŭ jaro, estis spektaklo de ukraininoj rifuĝintaj de la milito. Ili portis tradiciajn vestaĵojn kaj bele kantis plurajn kantojn. Krome Oksana Kovalivska kaj Daria Dubynina individue kantis ukrainajn kantojn. Marcin Dęga bele ludis klasikan polan pianan muzikon. Nemalhavebla dum Arkones estas koncerto de Suzana Kornicka, sed ĉi-foje ŝi kantis sen ludi gitaron, ĉar ŝia fianĉo Mirek akompanis ŝin per klavara sintezilo! Krome ŝia filino Natalia prezentis hiphopajn dancojn, do muzika prezentado vere iĝis familia afero. Kaj fakte ne mankis gitara muziko, danke al koncerto de Nedeljka Ložajić. Krom la multaj diversaj muzikaĵoj vespere, estis ankaŭ skiza prezento pri kelkaj interesaĵoj el la historio de la urbo Poznano.
Funkciis la kutima libroserveto kun multaj malnovaj libroj (mi aĉetis historie interesan libreton de laboristaj kantoj el 1949!) kaj novaj libroj eldonitaj en Bjalistoko. Ĉi-jare la bufeda menuo ofertis veganajn sandviĉojn, plaĉa progreso por veganoj kiel mi kaj Anna.
La taga programo estis 2-traka (do mi kompreneble maltrafis multajn aferojn), en la kutima granda ĉambro Spegulejo kaj en la malgranda Svarmejo, sed ĉi-jare la Svarmejo efektive estis alia ĉambro, iomete pli granda ĉambro ol en pasintaj jaroj, kaj tio ja pli konvenis. La programo kovris diversajn temojn.
Pri historio: Barbara Pietrzak parolis pri Jan Baudouin de Courtenay, pola lingvisto antaŭ jarcento; li ne konsideris sin esperantisto sed agnoskis avantaĝojn de Esperanto. Yu Jianchao prezentis la vivon kaj verkaron de Laŭlum, kiu multege tradukis el la ĉina literaturo en Esperanton kaj krome verkis originale, instruis, redaktis, ktp. Hoan Tran (Ĝojo) rakontis pri tatuoj tra vjetnama historio. Roland Schnell parolis pri la 1920aj jaroj en Berlino.
Pri literaturo: krom Laŭlum, estis ankaŭ prezentita Machado de Assis, brazila verkisto iom tradukita en Esperanton. (Mi legis kolekton de liaj teatraĵoj en Esperanto antaŭ kelkaj jaroj.) Estis kvizo pri literaturo. Kadre de la verkista grupo Bobelarto okazis kuna voĉlegado de Esperantaj rakontoj el la freŝe eldonita libro La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj, kiun mi ĝuis.
Mi ankaŭ ege ĝuis la interesan amuzan informan prezenton de la sperta libro-kompostisto Przemysław Wierzbowski pri interpunkcio, ĝia ĝenerala historio kaj evoluo tra jarcentoj, ĝiaj diversaj konvencioj en nunaj naciaj lingvoj, kaj la manko de klare difinitaj interpunkciaj konvencioj en Esperanto. Maurizio Giacometto prezentis la amuze provokan kaj pensigan koncepton de “kontraŭbiblioteko” de Umberto Eco: kontraŭbiblioteko estas viaj posedataj libroj, kiujn vi ankoraŭ ne legis, kaj eble neniam legos, tamen indas kaj utilas posedi ilin! Li prezentis ankaŭ la retejon uea.facila.org.
Pri lingvistiko kontribuoj kompreneble ne mankis, ĉar kiel kutime instruistoj kaj studentoj de la interlingvistikaj studoj partoprenis, ekzemple, Ilona Koutny pri ĝentileco en internacia komunikado, Michael Farris pri piĝinoj, Rafał Darasz pri signolingvoj, Gong Xiaofeng (Arko) pri la malsamaj simbolaj signifoj de koloroj en diversaj kulturoj kaj lingvoj.
Pri la Esperanto-movado: okazis pluraj prezentoj pri Esperanto-renkontiĝoj intaj (IFEF en Antverpeno, UK en Torino, BET en Latvio) kaj ontaj (UK en Tanzanio, IJK en Litovio). Okazis diskutrondo pri kiel popularigi Esperanton kaj ankaŭ propono pri kreo de ekzameno pri argumentado. Estis kvizo pri movada historio.
Resume, malgraŭ la malpli granda partoprenantaro – kaj la bedaŭrinda manko de AlKo kaj Halina – Arkones 37 estis denove plaĉa aranĝo.
Russ Williams
Foto: Koncertas Suzana Kornicka kaj Mirek Bartkowiak (Andrzej Sochacki)
Ĉi tiu artikolo aperis en la septembra (aŭtuna) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №3 (317).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/10/arkones-11
Elŝuteblaj dosieroj
Programo
Koncertoj kaj spektakloj
Marcin Dęga – polaj klasikaj melodioj por piano
Daria Dubynina
Koruso “Jesteśmy z Ukrainy”
Nedeljka Ložajić kantas kun gitarakompano
Suzana Kornicka (+ Mirek Bartkowiak)
Oksana Kovalivska
Prelegoj
- Ireneusz Bobrzak – Esperanto ĉiutage
- Aida Čižikaitė
1) Pri du fratinoj artistinoj el Orienta Pruslando sojle de jarcento
- 2) prezento pri IJK 2024 en Litovio
- Rafał Darasz – Signolingvoj en la kunteksto de internacia komunikado – International Sign
- Michal Farris – Piĝino: La bazo de interlingva komunikado
- Mark Fettes – Post-prezidaj, post-pandemiaj, por-planedaj pripensoj
- Fabio Fortes – Machado de Assis, la “sorĉisto de la brazila literaturo”
- Świętosław Fortuna – Prelego pri la 41-a Pola Landa Esperanto Kongreso en Kalisz 2024
- Maurizio Giacometto:
1) La kontraŭbiblioteko de Umberto Eco: prelego pri la valoro de legotaj libroj;
2) Uea.facila: enkonduko en la Esperanto-kulturon, lernilo por multaj, instruilo por kelkaj; - Gong Xiaofeng (Arko): Diferencoj de la kolor-kulturo inter ĉinoj kaj eŭropanoj
- Roland Schnell – La „Oraj dudekaj“ jaroj
- Hoan Tran (Ĝojo) –
1) Tatua kutimo de vjetnamoj en la antikva tempo
2) Bildoj el la Mez-Aŭtuna festivalo - Milan Kolka – Registrado de programoj de Esperantista klubo Brno
- Zbigniew Kornicki
1) Skizece pri historio de la E-movado en Poznano kaj Poznanio
2) Kelkaj rimarkoj pri la lingva evoluo de Esperanto
- Ilona Koutny – Ĝentileco en internacia kunteksto per la uzo de Esperanto
- François Lo Jacomo – Ĉu ni kreu ekzamenon pri argumentado?
- Wiesław Libner – La multkolora biografio de prof. Zbigniew Anthony Kruszewski – vivanta nepo de Antoni Grabowski
- Ullrich Matthias BET en Latvio kaj UK en Torino – rememoroj pri mirinda somero
- Francesco Maurelli – Arto en Tanzanio: gustumo survoje al UK 2024
- Barbara Pietrzak – Jan Baudouin de Courtenay – lingvisto, homo vasthorizonta
- Halina Radoła – Impresoj el Antwerpia Kongreso de Internacia Fervojista Asocio IFEF
- Przemysław Wierzbowski – Malicaj punktoj kaj komoj, aŭ pri bazaj eraroj je teksto-kompostado
- Yu Jinchao – Centjariĝo de la naskiĝo de Li Shijun: Laŭlum dumvive prilumas
Aliaj programeroj
- Miela Vespero – tradicia festa vespero dum Arkones
- Poznana vespero
- Libroservo
- Bobelarto – verksesio kaj legosalono
- Fotoekspozicio – Esperantista portretaro, Foto-servo.
- Ekspozicio – Cenzurado de vikipedio en Esperanto – Krzysztof Śliwiński
- Manuela Burghelea – kvizo pri la historio de la Esperanta movado
- Maurizio Giacometto – Esperanto-Kvizo! Kvizo pri Esperanto-literaturo kaj kulturo.
- Kamil Getka – diskuto pri la popularigado de Esperanto