Antaŭ nekalkuleblaj jaroj stampita, kiel e-isto far Stefania Palica en Szczecin (legu ŝĉecin), kie kiel studento ricevis diplomon de E-instruisto, li poste aktivis en tre diversaj E-medioj. Interalie en sepdekaj jaroj de antaŭa jarcento li instruis la internacian lingvon en Adam Mickiewicz – Universitato en Poznań (UAM) kaj flanke de la universitato estis scienca prizorganto pri laboroj de la Studenta Scienca Interlingvistika Rondo aganta tie. En malfruaj okdekaj jaroj li kune kun s-ro Zbigniew Rosiak aktivigis kaj gvidis Polan Kooperativan Sekcion ĉe Ĉefa Konsilantaro de Pola E-Asocio. Estis li, kiu akiris engaĝiĝon de Rektoro de Agrikultura Akademio en organizadon de Pola Kongreso en Poznań, kiel Alta Protektanto kaj multflanka helpanto en diversaj organizaj bezonoj.
Kiel profesia sociologo kaj docento de Akademio Internacia de Sciencoj li multe prelegis kaj skribis en Pollando kaj eksterlande pri diversaj aspektoj de E-komunumo. Li estis prezidanto de refondita Pola AIS-Asocio, kiu helpis tiam diversmaniere agadon de AIS-studejo en Bydgoszcz. Enkadre de Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM li prelegas pri E-kulturo, kiel socia fenomeno. Lia instituto profunde engaĝiĝas en analizadon de sociaj problemoj pri eŭropa integriĝo kaj en multaj periodaĵoj oni povas trovi kontribuojn de elstaraj interlingvistoj poligitaj far Zbyszek. Koncerne esperantigon li preferas por tio poezion kaj kanzonojn, kiuj poste estas prezentataj dum Arkones.
Homo tre sentema kaj delikata, kio ne malhelpis al li esti perulo en tiel nomata „pola konflikto” dum speciala renkontiĝo enkadre de Arkones. Li ĝenerale evitis partopreni internajn konfliktojn kaj oficialajn batalojn inter esperantistaro, kiujn li tre domaĝis, kiel esperantisto (onidire finvenkisto). Eble tial li kaj Istvan Ertl lanĉis dum Arkones jam konatan “Poznanan Deklaron” pri fino de paradigmo. Ankaŭ tiel vidiĝis lia interesiĝo pri sociologio de e-movado, krom realigita esploro pri UEA.
Li de multaj jaroj faris sizifan laboron instrui pri sociaj sciencoj studentojn de Agrikultura Akademio en Poznań. Eble pro tio lia humursento estas tiom angleska. Poste li laboris en la Alta Lernejo de Humanismaj Sciencoj kaj Ĵurnalismo kaj nun profesoras en la Sociologia Instituto de Universitato de Szczecin (Ŝĉecin). Private li estas edzo de Ilona kaj samkiel ŝi estas aprof. de AIS.
(azk)
Partoprenis en pli ol dek ARKONESOJ.